Miaohui 发表于 2011-5-22 06:37:59

[ 转]Esperanta prelego komenciĝis en Tiefosi Templo

2010-03-22   Esperanta prelego jam komenciĝis en Tiefosi Templo de Qiangu-gubernio, Shaanxi-provinco.



    Unue, unu aǔ du rapidaj esperantaj kursoj estos starigitaj por meti la bazon de Esperanto en kelkaj tagoj. Poste, regulaj kursoj estos fonditaj por lernantoj, kiuj longperiode loĝas en Tiefosi Templo. La regulaj kursoj finiĝos en la fino de julio.



    La instruaj manieroj kaj materialoj uzataj de la rapidaj kursoj estas memkreitaj kaj la instruaj materialoj de la regulaj kursoj estas “Espero” kaj “Esperanta Lernlibro” de instruisto Wei Yuanshu.



    Dum libertempo, prelegoj pri budhismo kaj psikologia helpo estos organizitaj por ke la lernantoj kun rilataj interesoj parteprenos.



(Retaktoro: Jin Chenxi)

原文链接:http://www.espero.com.cn/se/txt/2010-03/22/content_256989.htm
页: [1]
查看完整版本: [ 转]Esperanta prelego komenciĝis en Tiefosi Templo