佛学世界语社区

标题: Memfida leporo [打印本页]

作者: kanglong    时间: 2011-6-16 23:40
标题: Memfida leporo
Vejdo
Memfida leporo
okaze de la naskiĝtago de Anniespera (2011)
—laŭ ĉineska skemo Busuanzi

Post vetkurado
testud-lepora,
ŝi ja korŝire pentis
per plendo plora.

Ŝi do komencis
per ag’ fervora
fosadi sian sulkon
en pen’ labora.

Ŝi kalkulas pri
fosa progreso
jen kun trankvila koro
kun intereso.

En sia nesto
pensas sen ĉeso
ŝi, kiel diligentas
ŝi por sukceso.

De sekva tago
kun klara celo
ŝi ekzercas sin kuri
en suna helo.

Ŝi volas montri
per arta belo
superecon en onta
kura duelo.

Ĉio dependas
de asiduo,
nek de fanfaronado
nek de kri-bruo.

Plej bone ridas
en tempa fluo
kiu ridas ja laste
kun dolĉa ĝuo.

Sopir-al-sudo (Yijiangnan): ĉina fiksforma poemo el kvin versoj de 35,77,5 silaboj laŭ rimaranĝo xa,xa,a (x=senrima).




欢迎光临 佛学世界语社区 (http://www.budhano.com/bbs/) Powered by Discuz! X3.4