Kiu kreis la mondon?
Jozefo estis la plej petolema knabo en la tuta lernejo. Li ne povis trankvile sidi sur sia benko, sed cxiam li elpensadis novajn artifikojn, kiujn li tuj efektivigis. Kiam dum leciono paperbulo flugis rekte sur la nazon de la instruisto, kiam iu fenestro estis frakasita aux iu alia malbonajxo okazis.cxiuj tuj sciis, ke Jozefo estas kulpa en tio. Ankaux Jozefo mem alkutimigxis al tio, ke li estas kulpa pri cxio, kaj tial kelkfoje li devis suferi ankaux por malbonfaroj de aliaj knaboj.
Foje dum leciono de biblia historio, la instruisto rakontis pri tio, kiel la mondo estas kreita. Sed kiam poste por kontroli, cxu la knaboj komprenas la aferon, li subite demandis, kiu kreis la mondon, neniu el la lernantoj sciis tion. Tio kompreneble cxagrenis la instruiston, kaj li ripetis la demandon pli lauxte. Silento. Fine Jozefo starigis sin kaj deklaris kun la mieno de granda pekulo: “ Mi faris tion, sinjoro instruisto, sed mi promesas, ke neniam plu mi faros ion similan.”