佛学世界语社区

标题: Gajni Favoron de la Reĝo--百喻经026 [打印本页]

作者: anniespera    时间: 2010-5-4 11:39
标题: Gajni Favoron de la Reĝo--百喻经026
26. Gajni Favoron de la Reĝo


  Iam antaŭe, iu volis gajni favoron de la reĝo, kaj demandis la aliulojn: "Kiamaniere mi povas gajni favoron de la reĝo?" Oni respondis: "Se vi volas gajni favoron de la reĝo, vi devas imiti liajn konduton kaj aspekton."

  Li do iris al la reĝo. Kiam li vidis, ke la reĝo palpebrumadis, li ankaŭ imite palpebrumadis. La reĝo demandis al li: &quotro kio vi palpebrumadis? Ĉu vi suferas de malvarmumo aŭ okuldoloro?"

  La viro respondis: "Mi suferas nek de malvarmumo nek de okuldoloro. Nur por gajni vian favoron mi tion faris imite." Aŭdinte lian respondon, la reĝo koleriĝis, ordonis puni lin kaj forpeli lin el la regno.

生词:

gajni (gajn·i) , 获得
favoro (favor·o ← favor·a) 宠爱, 施惠
kiamaniere (kia·manier·e ← manier·o) 如何
maniero (manier·o) 方式
imiti (imit·i) 模仿
konduto (kondut·o ← kondut·i) 行为,作为
aspekto (aspekt·o ← aspekt·i) 容貌, 外表
palpebruma (palpebr·um·a ← palpebr·o) 霎眼的
malvarmumo (mal·varm·um·o ← varm·a) 著涼
forpeli (for·pel·i ← pel·i) 驱离







欢迎光临 佛学世界语社区 (http://www.budhano.com/bbs/) Powered by Discuz! X3.4