佛学世界语社区

标题: Serĉi Gruntbovon--百喻经046 [打印本页]

作者: anniespera    时间: 2010-5-4 12:09
标题: Serĉi Gruntbovon--百喻经046
46. Serĉi Gruntbovon


  Iam antaŭe, vilaĝanoj kune ŝtelis gruntbovon kaj ĝin formanĝis. La perdinto sekvis ilin al la vilaĝo laŭ la piedsignoj. Post kiam li priskribis la aspekton de la bovo, li demandis vilaĝanon: "Ĉu la bovo estis en via vilaĝo?" La vilaĝano respondis: "La bovo ne estis en nia vilaĝo." Li demandis: "Ĉu troviĝas lageto en la vilaĝo kaj vi formanĝis la bovon ĉe la lageto?" La vilaĝano respondis: "Troviĝas neniu lageto en la vilaĝo." Li demandis: "Ĉu troviĝas arboj ĉe la lageto?" La vilaĝano respondis: "Troviĝas neniu arbo ĉe la lageto." Li demandis: "Ĉu vi ŝtelis la bovon en la oriento de la vilaĝo?" La vilaĝano respondis: "Ne troviĝas la oriento de la vilaĝo." Li demandis: "Ĉu vi ŝtelis la bovon je la tagmezo?" La vilaĝano respondis: "Ne troviĝas la tagmezo." La perdinto do diris: "Eĉ se vere troviĝus nek la lageto, nek la arboj, ĉu povus troviĝi nek la oriento, nek la tempo? De tio mi certas, ke vi mensogis nekredeble. Konfesu do, ĉu vi vere ŝtele formanĝis la bovon?" La vilaĝano do konfesis: "Jes, ni vere ĝin formanĝis."

生字:

gruntbovo (grunt·bov·o ← bov·o) 犁牛
priskribi (pri·skrib·i ← skrib·i)描写
lageto (lag·et·o ← lag·o) 潭, 小湖
lago (lag·o)
oriento (orient·o)东方
mensogi (mensog·i)说谎
konfesi (konfes·i)承认,招认, 告解







欢迎光临 佛学世界语社区 (http://www.budhano.com/bbs/) Powered by Discuz! X3.4