佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
查看: 12008|回复: 18
打印 上一主题 下一主题

匆匆(汉语译成世界语)

[复制链接]
跳转到指定楼层
楼主
发表于 2011-6-20 14:52:00 | 只看该作者 回帖奖励 |倒序浏览 |阅读模式
                                  匆匆
  燕子去了,有再来的时候; 柳树枯了,有再绿的时候; 桃花谢了,有再开的时候。但是,聪明的,告诉我,为什么我们的日子一去不复返呢?
     我不知道给了我多少日子,然而我的手头却渐渐空虚了。我默默地计算着,已有八千多日子从我手边逝去。就象一滴水落在海里一样,我的日子也无声无影地落在时间的流里。我不禁潸然泪下。
   去的去了,来的来了,在去的和来得之间,日子是怎样得匆匆呢?早晨,当我起床时,一束阳光斜照进小屋。它偷偷的移动着,我也毫无目标地跟着它旋转。因此,当我洗手时,日子从水盆边逝去?当我吃饭时,日子从我的碗边逝去;当我沉默时,日子又从我闭着的眼睛旁逝去。我感到它们去得匆匆了,当我伸手来拉它们时,它们又从伸着的手旁失去。晚上,当我躺在床上,它们敏捷地从我身上走过,从我脚上飞去。当我双手捂着脸叹息时,新来的日子又在我叹息中逝去了。
在逝去如飞的日子里,在千家万户人家组成的世界里,我能做些什么呢? 只有徘徊,只有匆匆罢了。在八千多日子里。我做了些什么呢?过去的日子如微风吹散的轻烟,如朝霞驱散的薄雾。我曾留下什么痕迹呢? 我何时留下如丝的痕迹呢? 我裸裸的来到这个世界,不一会我难道还要裸裸地回去吗? 我不能平的,为什么我必须白白地跑这一趟呢?
  聪明的,告诉我,为什么我们的日子一去不复返呢?
                         Rapideco
Kvankam la hirundo forflugis, tamen ĝi povos reveni; kvankam la saliko velkis, tamen ĝi povos reverdi(reburĝoni); kvankam la persika floro velkis, tamen ĝi povos reflori. Sed ŝaĝulo diru al mi, kial nia vivo pasis neniam reveni?
Mi ne scias, kiom da tagoj oni donis al mi. Sed ĉe miaj manoj ĉio iom post iom jam malaperis. Mi silente kalkulis, ke preter miaj manoj jam pasis ok mil tagoj. Tio estis kiel guteta akvo falis en la maro. Mia vivo ankaŭ silente falis en la fluo de tempo. Mi ne povis min deteni de larmoj.
Tio, kio pasos, jam pasis. Tio, kio venos, jam venis. Sed inter la paso kaj veno. Kiel la vivo pasis rapide? Matene, kiam mi ellitiĝis, streko da sunlumo oblikve iris al mia ĉambreto. Ĝi ŝtele movis, ankaŭ mi sencele sekvis ĝin turni min. Tial kiam mi lavis miajn manojn, la vivo pasis preter mia pelvo; kiam mi manĝis, la vivo pasis preter mia bovlo; kiam mi silentis, la vivo pasis preter miaj fermitaj okuloj. Mi sentis, ke ili pasis rapide. Kiam mi etendis miajn manojn por kapti ilin. Ili pasis preter miaj etenditaj manoj. Vespere, kiam mi kuŝis sur mia lito, ili pasis preter mia korpo kaj flugis preter miaj piedoj. Kiam mi suspiris kovrite mia vizago per miaj manoj, la nova vivo pasis preter mia suspiro.
En la fluga vivo, kaj en la mondo, kiu konsistas el sennombraj familioj. Kion mi fari? Mi nur hezitis, kaj nur pasis rapide. En la pasintaj vivoj estis kiel malforta fumo, kiu estis blovita de brizo, kaj kiel delikata nebulo, kiu estis blovita de matenruĝo. Kion postsignon mi iam restis? Kiam mi restis iom da postsingo(la postsingo,kiu kvazaŭ silko)? Mi nude naskiĝis en la mondo, ĉu mi ankaŭ nude forpasis el la mondo? Mi ne komprenas,(mi ne rezignacii), kial mi devis vane venu ĉi tie?
Ŝaĝulo diru al mi, kial nia vivo pasis neniam reveni?
         
回复

使用道具 举报

沙发
发表于 2011-6-21 13:50:57 | 只看该作者
刘鸿元老师也曾译过此文,现贴出来,与negxmonto及诸位学友共享。
回复 支持 反对

使用道具 举报

板凳
发表于 2011-6-21 13:55:10 | 只看该作者
HASTE
2009-09-17 17:19
Verkis Zhu Ziqing   Elĉinigis Laoyuan
Hirundoj forflugis, sed ili iam revenos; salikoj velkis, sed ili iam reverdiĝos; persikfloroj falis, sed ili iam denove disfloros. Nun, vi saĝuloj, diru al mi, kial niaj tagoj forpasis kaj neniam revenos? ― Se iu ilin ŝtelus, kiu li povus esti? Kie li povus sin kaŝi? Se ili per si mem forkurus, kie ili nun povus esti?
Mi ne scias, kiom da tagoj oni donis al mi, sed mi ja sentas, ke miaj manoj iom post iom fariĝas malplenaj. Kalkulante silente, mi trovis ke jam pli ol ok mil tagoj ŝtele forfluis el miaj manoj. Ĝuste kiel guto da akvo sur la pinto de kudrilo malaperas en la maron, miaj tagoj gutas en la fluon de l' tempo, kaj senbrue kaj senspure. Jam nun la ŝvito fluas de mia frunto kaj larmoj staras en miaj okuloj.
Foririntoj foriris por ĉiam kaj venantoj venas senĉese. Tamen kun kia hasto estas la transiro dume? Kiam mi leviĝas matene, en mian ĉambron la oblikva suno ĵetadas du aŭ tri kvadratojn da lumo. La suno havas piedojn kaj iras per malpezaj kaj kaŝemaj paŝoj; mi do senscie sekvas lin en rotacio. Tiele, la tagoj forfluas el la lavpelvo kiam mi lavas al mi la manojn, malaperas el la bovlo kiam mi manĝas, kaj forpasas de mia fiksa rigardo dum silento. Mi povas percepti, ke li haste foriras, kaj mi etendas miajn manojn por lin reteni, sed li daŭre iras preter miaj tenantaj manoj. Dum mi kuŝas en la lito vespere, li movlerte transpaŝas mian korpon kaj preterglitas miajn piedojn. Tuj kiam mi denove malfermas miajn okulojn, la tuta tago estas forpasinta. Mi suspiras kun la vizaĝo kaŝita per la manoj, tamen la nova tago komencas ekbrile pasi en la suspiro.
Kion mi povas fari en tiu vivoplena mondo kiam miaj tagoj forkuras rapidege? ― Nenion alian ol heziti, ol hasti. Kio restas ĉe mi en la pli ol ok mil tagoj haste forpasintaj, krom hezitado? La forpasintaj tagoj estas disblovitaj kiel fumo de venteto, aŭ vaporigitaj kiel nebuleto de la matena suno. Kiajn postsignojn mi lasis post mi? Ĉu mi iam postlasis al mi signon filandro-similan? Mi alvenis al tiu ĉi mondo, tutnuda; ĉu mi devos reiri, en palpebruma daŭro, ankaŭ tutnuda? Sed tamen ne estas juste, kial mi devas entrepreni tiun vivdaŭran vojaĝon por nenio?
Nun, vi saĝuloj, diru al mi, kial niaj tagoj forlasis nin kaj neniam revenos?
La 28an de marto, 1922
Elĉinigis junie 2008
回复 支持 反对

使用道具 举报

地板
发表于 2011-6-21 15:47:23 | 只看该作者
上面的中文不太完整,我在百度上下了一份,贴出来供参考吧。
回复 支持 反对

使用道具 举报

5#
发表于 2011-6-21 15:48:01 | 只看该作者
《匆匆》
  朱自清先生的散文名篇。
  燕子去了,有再来的时候;杨柳枯了,有再青的时候;桃花谢了,有再开的时候。但是,聪明的,你告诉我,我们的日子为什么一去不复返呢?——是有人偷了他们罢:那是谁?又藏在何处呢?是他们自己逃走了罢!现在又到了哪里呢?
  我不知道他们给了我多少日子;但我的手确乎是渐渐空虚了。在默默里算着,八千多日子已经从我手中溜去;像针尖上一滴水滴在大海里,我的日子滴在时间的流里,没有声音,也没有影子。我不禁头涔涔而泪潸潸了。
  去的尽管去了,来的尽管来着;去来的中间,又怎样地匆匆呢?早上我起来的时候,小屋里射进两三方斜斜的太阳。太阳他有脚啊,轻轻巧巧地挪移了;我也茫茫然跟着旋转。于是——洗手的时候,日子从水盆里过去;吃饭的时候,日子从饭碗里过去;默默时,便从凝然的双眼前过去。我觉察他去的匆匆了,伸出手遮挽时,他又从遮挽着的手边过去,天黑时,我躺在床上,他便伶伶俐俐地从我身上跨过,从我脚边飞去了。等我睁开眼和太阳再见,这算又溜走了一日。我掩着面叹息。但是新来的日子的影儿又开始在叹息里闪过了。
  在逃去如飞的日子里,在千门万户的世界里的我能做些什么呢?只有徘徊罢了,只有匆匆罢了;在八千多日的匆匆里,除有徘徊之外,又剩些什么呢?过去的日子如轻烟,被微风吹散了,如薄雾,被初阳蒸融了;我留着些什么痕迹呢?我何曾留着像游丝样的痕迹呢?我赤裸裸来到这世界,转眼间也将赤裸裸的回去罢?但不能平的,为什么偏要白白走这一遭啊?
  你聪明的,告诉我,我们的日子为什么一去不复返呢?
回复 支持 反对

使用道具 举报

6#
 楼主| 发表于 2011-6-21 17:12:18 | 只看该作者

回 2楼(anniespera) 的帖子

Li tradukis tre bele!
回复 支持 反对

使用道具 举报

7#
发表于 2011-6-24 17:13:28 | 只看该作者
王崇芳老师也译过此文,一并贴出,供大家欣赏。
回复 支持 反对

使用道具 举报

8#
发表于 2011-6-24 17:14:39 | 只看该作者

HASTECO

Zhu Ziqing


Hirundoj forflugas kaj iam revenas; salikoj sekiĝas kaj iam reverdiĝas; persikujoj perdas la florojn kaj iam refloras. Sed diru al mi, amiko saĝa, kial niaj tagoj forpasintaj neniam revenas? — Eble iu ilin forŝtelis? Kiu do tiu estis? Kaj kie ili estas kaŝitaj? Aŭ ili forkuris de mi per si mem? Kaj kien do?

Mi ne scias, kiom da tagoj estas destinitaj al mi por vivi; kaj tamen en efektiveco miaj manoj iom post iom malfortiĝas. En silento mi kalkulas, ke jam pli ol ok mil tagoj forpasis preter miaj manoj. Kiel gutetoj da akvo falas de pinglopinto en la maron, tiel miaj tagoj faladas en la tempofluon, sen sono kaj sen postsignoj. Kaj mi ne povas deteni min de larmoj.
回复 支持 反对

使用道具 举报

9#
发表于 2011-6-24 17:15:05 | 只看该作者

Tagoj nur pasas, tagoj nur venas, inter la tempo pasinta kaj la tempo venonta, kiel haste do pasas miaj tagoj? Kiam matene mi ellitiĝas, garbo da sunradioj falas oblikve en mian ĉambreton. La suno havas ja krurojn! Nerimarkate ĝi moviĝas, kaj ankaŭ mi moviĝas kun ĝi. Sekve, kiam mi lavas al mi la manojn, la tempo pasas preter la lavpelvo; kiam mi manĝas, la tempo pasas preter la manĝovazo; kaj kiam mi mutas, la tempo pasas preter miaj okuloj fikse rigardantaj. Mi rimarkas ĝian hastan pasadon, kaj kiam mi etendas la manon por ĝin haltigi, ĝi daŭre forkuras preter mia mano etendita. Nokte, kiam mi kuŝas en la lito, ĝi facilmove transpasas mian korpon kaj forflugas de miaj piedoj. Kiam mi malfermas la okulojn kaj revidas la sunon, mi ekkonscias, ke ankoraŭ unu tago forŝteliĝis. Kaj kiam mi ĝemspiras kaŝante al mi la vizaĝon per la manplatoj, la nove-venanta tago komencas pasi kiel ombro dum miaj ĝemspiroj.
回复 支持 反对

使用道具 举报

10#
发表于 2011-6-24 17:15:29 | 只看该作者

Dum la tagoj flugrapide forpasintaj, en tiu ĉi mondo, kiu konsistas el milionoj da familioj, kion do mi povis fari? Nur vagi, nur lasi la tempon forpasi en hasteco. El la pli ol ok mil tagoj, kiuj haste forpasis, kio do restas al mi, krom vagado? La pasintaj tagoj malaperis, kiel malpeza fumo disblovita de la vento, aŭ kiel nebuletoj dispelitaj de la matena suno. Kiajn postsignojn do mi lasis? Ĉu mi iam lasis postsignojn eĉ apenaŭ videblajn kiel ŝvebantaj fadenoj de araneaĵo? Nuda mi venis en tiun ĉi mondon, ĉu nuda mi devos tre baldaŭ reiri? Mi plendas nur: kial do mi estas destinita veni kaj foriri pro kaj por nenio?

Do diru al mi, amiko saĝa, kial niaj tagoj forpasintaj neniam revenas?


La 28-an de marto 1922
回复 支持 反对

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-5-3 20:49 , Processed in 0.084207 second(s), 14 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表