|
沙发
楼主 |
发表于 2012-11-16 08:37:07
|
只看该作者
世界语版《吉祥经》
La benosutro
Mangalasutta (el la palia) trad. Gunnar Gallmo, Svedio
Tiel mi aŭdis:
Iam la sublimulo restadis apud Savatthi, en la Geta-arbaro, en la ĝardeno de Anathapindika. Tiam certa devao, je la fino de la nokto(1) , lumigis la tutan Geta-arbaron per sia pompo, iris al la sublimulo, salutis lin respektoplene, ekstaris apude kaj alparolis lin per verso:
1. "Multaj devaoj kaj homoj
pensas pri benoj,
bonon deziras.
Klarigu la plej altan benon(2)!"
2. "Ne iri kun nesciemuloj,
iri kun saĝuloj,
respekti respektindulojn -
jen la plej alta beno.
3, En taŭga loko loĝi,
esti aginta merite,
mem havi ĝustan intencon -
jen la plej alta beno.
4. Granda klereco kaj kapablo,
bone ekzercita memdisciplino,
bone dirita ĉiu parolo -
jen la plej alta beno.
5. Servi gepatrojn,
prizorgi edzinon kaj idojn,
vivteni sin pace -
jen la plej alta beno.
6. Esti donema kaj vivi virte,
prizorgi parencojn,
agi sen damaĝi -
jen la plej alta beno.
7. Forlasi malbonon, rezigni ĝin,
ne trinki ebriigilojn,
esti vigla inter la aĵoj -
jen la plej alta beno.
8. Respekto kaj humileco,
kontentemo kaj dankemo,
ĝustatempe aŭdi la dharmon -
jen la plej alta beno.
9. Esti pacienca kaj facile instruebla,
vidi ŝramanojn,
ĝustatempe diskuti la dharmon -
jen la plej alta beno.
10. Regi sin kaj esti ĉasta
vidi la noblajn verojn,
atingi nirvanon -
jen la plej alta beno.
11. Se ies menso ne tremas
kiam tuŝata de mondaj aferoj,
senĉagrena, senpasia kaj sekura -
jen la plej alta beno.
12. Kiuj tiel agadis,
nenie venkitaj,
ĉie iradas feliĉe.
Jen por ili la plej alta beno."
[komento de la tradukinto]
Ĉi tiu sutro, kune kun Karaniyamettasutta (La sutro pri la ĉion ampleksanta amo) kaj Ratanasutta (La juvelsutro) estas ofte recitataj de theravadaj monaĥoj kaj laikoj. Ilian gravecon montras la fakto ke ĉiuj tri aperas po du fojojn en la Tripitako, kun tute identa teksto: en Khuddakapatha kaj en Suttanipata (ambaŭ en Khuddakanikaya, Suttapitaka).
(1) Aŭ "dum bela nokto" - ambaŭ interpretoj estas eblaj (palie abhikkantaya rattiya).
(2) Aŭ "protekton" (palie mangala). |
|