9. Laŭdo al la Patro
Iam, iu laŭdis sian patron al aliuloj, dirante: "Mia patro estas bonkora. Li nek atencas nek ŝtelas; li estas honesta kaj justa; li estas malavara kaj emas doni almozon." Aŭdinte tion, malsaĝulo diris: "La virto de mia patro estas des pli supera." La aliaj demandis: "Kia estas via patro? Bonvolu diri al ni." La malsaĝulo respondis: "Li eĉ neniam spertis seksan vivon ekde la infaneco." La aliaj demandis: "Se li estus libera de volupto, kiel li povus generi vin?" Tio fariĝis onia ridindaĵo.
生词:
atenci (atenc·i) 侵犯,谋害
honesta (honest·a) 正直的,诚实的
justa (just·a) 公平,正义
malavara (mal·avar·a ← avar·a) 慷慨的
avara (avar·a)贪婪,吝啬
almozo (almoz·o) 施舍,赈济
virto (virt·o) 美德, 品德, 德行
des愈
supera (super·a ← super) 上等的,上级的, 卓越的
sperti (spert·i ← spert·a) 经历,经验
seksa (seks·a ← seks·o) 性的, 有色的
ekde (ek·de ← de) 自从
infaneco (infan·ec·o ← infan·o) 幼稚
volupto (volupt·o) 肉欲, 淫逸
generi (gener·i) 生
|