|
作者:Solis
Miopulo aĉetis legomon 近视眼买菜
La urbo Urumqi, en kiu mi vivas, situas en nordo. Tie, somere, tago longas, nokto mallongas, kaj vintre male.
En vintra mateno, kiam mi frue venis al legoma merkato subĉiela, la suno ankoraŭ ne leviĝis, estis ankoraŭ mallumeta. Malvarmega. Oni diras, ke la ŝafaĵo povas forigi malvarmecon el la korpo kaj fortigi la korpon, tial mi intencis kuiri supon de ŝafaĵo kun rafano, en kiu kutime oni metas koriandron por plibongustiĝi. En mia fridujo estas jam ŝafaĵo kaj rafano, do mi ekserĉis koriandron(香菜) en la bazaro.
Mi estas miopulo, sed mi ŝatas sporton, tial mi ne volas kunporti okulvitrojn. Mi devis tre proksimiĝis al ĉiu legoma stalfako por vidi, ĉu estas koriandro. Serĉante kelkan tempon, finfine mi trovis stalfakon vendantan koriandron.
Sed mi estas malkontenta je la koriandro de la stalfakisto.
Koriandro estas delikata kaj hele verda. Sed la koriandro de tiu stalfako estas longa kaj dika, evidente ĝi estis plantita malnature kun multa kemia sterko.
Ve! Antaŭaj naivaj kamparanoj estas pli kaj pli nur profitocelaj. Por altigi la produktan kvanton kaj plimultigi enspezon, ili uzas ekscesa kemian sterkon, senzorgante la sanon de la urbanoj.
Montrante la koriandron, mi kolere kritikis la stalfakiston: Kiom da kemia sterko vi uzis? Vidu, kiom dika ĝi estas! Ĉu ĝi ankoraŭ aspektas kiel koriandro?!
La stalfakiston, kaŭrante, ĵetis rigardon al mi, diris nemeritite: "originale ĝi ne estas koriandro!"
Mi kliniĝis kaj strabis, atente rigardis. Reale ne estas koriandro, sed celerio(毛芹菜)!
转自:http://www.reto.cn/forumo/cina/ |
|