佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
查看: 3564|回复: 0

(转帖)王崇芳之---   Amo per Violono

[复制链接]
发表于 2010-7-26 13:52:30 | 显示全部楼层 |阅读模式
Nikolo Paganini (itala granda violonisto, 1782 – 1840) estis unu el la plej grandaj violonistoj mondfamaj. Li sciis ankaŭ gajni amikojn kaj influis personojn per lerta artifiko. Jen estas lia rakonto pri anekdoto, kiu okazis al li en 1807.
Bela sinjorino ĉarmis min kaj estiĝis en mi ia kaŝita sento, kiu fortiĝis pro sekreteco.
Iun tagon mi promesis al ŝi surprizon ĉe la sekvanta koncerto – etan muzikan lertaĵon, kiu aludos mian kaŝitan amon al ŝi.
Kiam mi aperis sur podio kun mia violono, de kiu mi forigis la du internajn kordojn, restigante al ĝi nur la kordojn E kaj G., ĉies scivolemo estis plene vekita.
La kordo E, mi klarigis, prezentas la virinon kaj la G viron. Poste mi komencis pecon de dialogo prezentantan kvereleton kaj repaciĝon inter miaj du geamantoj. La kordoj unue riproĉis, poste suspiris, grumblis, ĝemis, incitetis, ĝojĝis, kolombumis kaj voĉe esprimis sian ekstazon. La sceno finiĝis per tio, ke la du geamantoj eĉ ekdancis duopan dancon. La ludado donis al ĉiu aŭskultanto tute neatenditan originalecon.
La amsceno ricevis entuziasman aplaŭdon. La sinjorino, al kiu mi dediĉis ĝin, rekompencis min per plej amplenaj rigardoj.
   


(Reverkita Esperante de Wang Chongfang)
  
  
用小提琴求爱
尼科罗·帕格尼尼是世界最伟大的小提琴家之一。他善于运用技巧结交朋友,影响他人。下面是他讲述的发生在1807年的一件趣事。
我对一位女士着了迷,于是心里便暗自对她产生了一种感情,由于不能公开,这种感情就更加强烈。
有一天我答应她要在下次音乐会上给她一个惊喜——运用小小的音乐技巧暗示我对她的暗恋。
当我拿着小提琴出现在台上的时候,所有人的好奇心都调起来了:我拆掉了小提琴的两根里弦,只留下E弦和G弦。
我解释说,E弦表现女人,G弦表现男人。然后我演奏了一段对话,对话中两个恋人先是争吵,后又和解。琴弦表现了责备、叹息、咕哝、呻吟、逗笑、欣喜、喁喁私语,出声狂喜。结束时两人还跳起了双人舞。演出让每个听众感到意想不到的新奇。
这部爱情戏赢得了听众的热烈的掌声。我为这位女士特意创作了这首乐曲,作为回报,她送给我充满爱意的秋波。

转自http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardID=9&ID=2751&page=6







回复

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-3-28 20:27 , Processed in 0.064423 second(s), 15 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表