佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
查看: 4474|回复: 1
打印 上一主题 下一主题

(转帖)王崇芳之---Aŭtuna Nokto

[复制链接]
跳转到指定楼层
楼主
发表于 2010-8-7 11:47:37 | 只看该作者 回帖奖励 |倒序浏览 |阅读模式
                                                   Bakin
    Ekstere pluvegas. La ĉielo estas nigra kiel ĉina inko. Vento blovas tra la fenestrofendoj en la ĉambron, ke la lampo sur la skribotablo kelkfoje palpebrumas. Kiam mi turnas la libron Sovaĝa Herbaro[sup]1 [/sup]ĝis la lasta paĝo, mi levas mian kapon kaj kvazaŭ vidas, ke s-ro Lusin staras antaŭ mi.  La sama malalta staturo, la sama nigra robo, la samaj densaj brovoj, la samaj grandaj lipharoj, la sama penetrema rigardo, la sama afabla rideto, kun cigaredo inter la fingroj de la dekstra mano. Li profunde eksuĉas la cigaredon kaj elblovas fumnubon en la aeron.  Li malrapide paŝas tien kaj reen en la ĉambro kaj sidiĝas sur la seĝo. Li fumas kaj legas. Li parolas, li skribas kun la busto klinita super la skribotablon, li kuŝiĝas sur la liana kuŝoseĝo por ripozo, li subite eksplodas per sonora rido …  Kiom ajn mallume estas ekstere, se li nur levas la okulojn, la tuta ĉambro tuj heliĝas. Lia rigardo estas tiel penetrema, ke estus al vi neeble eĉ havi ekintencon mensogi antaŭ li. Malgraŭ ke senĉese pluvegas en la korto, se li nur ekparolas, vi tuj sentus, ke ĉiu lia vorto klare eniĝas en vian koron. Li neniam riproĉis aliajn dum sia vivo. Li kuraĝigus vin, konsolus vin, pacience helpus al vi pli larĝe malfermi la okulojn kaj kondukus vin je la mano antaŭen. Se troviĝus malhelpaĵo sur la vojo, li forigus ĝin por vi.  Li tute ne ŝanĝiĝis. Li ankoraŭ estas tiel kvieta, tiel sincera, tiel varmkora, kaj tiel afabla. Li sidas sur la seĝo, kaj lia korpo kvazaŭ dissendas ondon post ondo da varmo. Mi sentas, ke en la ĉambro fariĝas pli kaj pli varme.  La vento tremigas la fenestron, la pluvo torente faladas. En la ĉambro la lampo verŝas palan lumon. Sed de tie, kie li sidas, venas blindigaj radioj. Mi fikse rigardas tien. Tra la nigra robo mi vidas ruĝe brulantan koron. Lia koro ĉiam brulas, ke ĝi fariĝas helruĝa, travidebla kaj brile radianta. Dum mi rigardas la koron, mia tuta sango bolas, kaj mi sentas la bezonon ellasi la varmon el mia korpo kaj la deziron pri sindediĉo. Ne unuafoje mi havas tian senton. Antaŭe, kiam mi estis en rekta kontakto kun li aŭ legis liajn verkojn, mi vidis tiun ĉi flamantan koron kaj ofte havis tian senton. En efektiveco ne nur mi, sed ankaŭ multaj aliaj gejunuloj siatempe ricevis de tiu ĉi koro varmon, kuraĝigon kaj inspiron.  Li stariĝas kaj paŝas al la fenestro, kun la koro ankoraŭ flamanta en la brusto. De multaj jaroj, mi rememoras, tiu ĉi koro ĉiam flamas kaj ĉiam montras al homoj la vojon. Kien ajn li iris, lia koro eligis lumon kaj varmon. Mi scias, kiom multe da gejunuloj kun animvundo turnis sin al li, por peti helpon, kaj kiel li zorge kuracis iliajn vundojn kaj helpis al ili reakiri la energion kaj kuraĝon, por iri plu al la luma estonteco.  “Bonvolu ne foriri de ni!” Ankoraŭfoje mi aŭdas tiun peton. Tio estas la voĉon de multaj homoj, precipe de multaj gejunuloj. Mi aŭdas laŭtan respondon: “Neniam mi foriros de vi!” Tio estas la voĉo, kiun mi ofte aŭdas de multaj jaroj. Mi vidas, ke li, starante ĉe la fenestro, eksvinas la manon al la ekstero kaj kvazaŭ ree diras al iu tiujn ĉi multfoje diritajn vortojn.  La pluvo ĉesis, la vento kvietiĝis. En la ĉielo aperis, mi ne scias kiam, iom da grizo. Regas nokta silento. Estas aŭdebla eĉ la krakete brulanta koro. Li premas sian manon sur la bruston, kaj mi sentas, ke lia korpo iom skuetiĝas. Mi aŭdas lian ekscitan voĉon:“Forgesu min kaj mem zorgu pri via vivo. Sed mi neniam forgesos vin.“Kion do, pro vi mi ne volus fordoni?“kion do por vi, mi hezitus fari?“Ĉu mi iam min retirus de la vero? Aŭ ĉu mi klinus mian kapon antaŭ la perforto?“Por la vero, ĉu mi ne estas kuraĝa paroli, agi, blasfemi, ami kaj malami?“Ĉu ne jam aperas antaŭ vi ‘la lumo de la estonteco’, kiun mi antaŭdiris?“Do ankoraŭ tenu en via memoro: por la vero estu kuraĝa ami, malami, paroli, agi kaj strebi!“Kuraĝe marŝu antaŭen al pli hela lumo!”  La voĉo rompas la noktan silenton. Ŝajnas, ke la tuta spaco tumultiĝas, eĥoj aŭdiĝas de ĉiuj flankoj. La sonoj iom post iom kunfandiĝas kvazaŭ en unu grandan mason. Venas de kie mi ne sicas fajro, kaj ĝi tuj ekbrulas. Ju pli ĝi brulas, des pli ĝi heliĝas, tiel ke en la tuta ĉambro kaj eĉ en la tuta nokta spaco fariĝas tiel lume, kiel dumtage.  La maso plu brulas kaj pli kaj pli malgrandiĝas, ke fine ĝi fariĝas io simila al homa koro. Ju pli ĝi brulas, des pli ĝi alten leviĝas, kaj iom post iom ĝi supreniĝas al la ĉielo, kie ĝi pendas kvazaŭ la ruĝa suno ĵus leviĝinta.  Mi ree turnas mian rigardon al la fenestro por vidi la figuron de s-ro Lusin, sed ĝi malaperis mi ne scias kiam.  Mi rapidas al la fenestro. Mi trovas, ke tio, kio pendas en la ĉielo simile al ĵus leviĝanta suno, estas la flamanta koro de la sinjoro. Je la unua rigardo mi vidas nur la koron. Sed, levinte la kapon, mi faras pluan pririgardon: ĉu ne estas tie ankaŭ la afabla vizaĝo de la sinjoro? Kiel gaje li ridas! Tiel plenkore, gaje ridantan vizaĝon de li mi neniam antaŭe vidis!  Ankaŭ mi ekridas, ridas plenkore, gaje.  Mi scias, ke s-ro Lusin ne mortis kaj neniam mortos!  Mi revenas al mia skribotablo kaj, ferminte la libron Sovaĝa Herbaro, ekvidas kun granda miro, ke ankaŭ sur la libro brulas la travidebla ruĝa koro …  Jen kion mi sonĝis, apogante mian kapon sur la malfermita Sovaĝa Herbaro de s-ro Lusin, en aŭtuna nokto.  De ekstere aŭdiĝas ankoraŭ la bruo de la pluvo kaj la sono de la pluvogutoj falantaj sur la foliojn de la baŝoo[sup]2[/sup] kaj la ŝtonan peronon.  Kaj tamen sur la libro de la sinjoro mi efektive vidas la hele flamantan koron.    1. Sovaĝa Herbaro estas kolekto de poemoj en prozo, verkitaj de s-ro Lusin. 2. baŝoo (Musa basjoo); japana banano   (Trad. Wang Chongfang)   
回复

使用道具 举报

沙发
 楼主| 发表于 2010-8-7 11:47:51 | 只看该作者
秋夜

巴金


窗外“荷荷”地下着雨,天空黑得像一盘墨汁,风从窗缝吹进来,写字桌上的台灯像闪眼睛一样忽明忽暗地闪了几下。我刚翻到《野草》的最后一页。我抬起头,就好像看见先生站在面前。

仍旧是矮小的身材,黑色的长袍,浓浓的眉毛,厚厚的上唇须,深透的眼光和慈祥的微笑,右手两根手指夹着一支香烟。他深深地吸一口烟,向空中喷着烟雾。

他在房间踱着,在椅子上坐下来,他抽烟,他看书,他讲话,他俯在他那个书桌上写字,他躺在他那把藤躺椅上休息,他突然发出来爽朗的笑声……

这一切都是那么自然,那么平易近人。而且每一个动作里仿佛都有先生的特殊的东西。你一眼就可以认出他来。

不管窗外天空漆黑,只要他抬起眼睛,整个房间就马上亮起来,他的眼光仿佛会看透你的心,你在他面前想撒谎也不可能。不管院子里暴雨下个不停,只要他一开口,你就觉得他的每个字都很清楚地进到你的心底。他从不教训人,他鼓励你,安慰你,慢慢地使你的眼睛睁大,牵着你的手徐徐朝前走去,倘使有绊脚石,他会替你踢开。

他一点也没有改变。他还是那么安静,那么恳切,那么热心,那么慈祥。他坐在椅子上,好像从他身上散出来一股一股的热气。我觉得屋子里越来越温暖了。

风在震摇窗户,雨在狂流,屋子里灯光黯淡。可是从先生坐的地方发出来眩目的光。我不转眼地朝那里看。透过黑色长袍我看见一颗燃得通红的心。先生的心一直在燃烧,成了一个鲜红的、透明的、光芒四射的东西。我望着这颗心,我浑身的血都烧起来,我觉得我需要把我身上的热发散出去,我感到一种献身的欲望。这不是第一回了。过去跟先生本人接近,或者翻阅先生著作的时候,我接触到这颗燃烧的心,我常常有这样一种感觉;其实不仅是我,当时许多年轻人都曾从这颗心得到温暖,受到鼓舞,找到勇气,得到启发。

他站起来,走到窗前,发光的心仍然在他的胸膛里燃烧,跟着他到了窗前。我记起了,多少年来这颗心就一直在燃烧,一直在给人们指路。他走到哪里,他的心就在哪里发光,生热。我知道多少年轻人带着创伤向他要求帮助,他细心地治好他们的伤,让他们恢复了精力和勇气,继续走向光明的前途。

“不要离开我们!”我又一次听见了这个要求,这是许多人的声音,尤其是许多年轻人的声音。我听见一声响亮的回答:“我决不离开你们!”这是多年来听惯了的声音。我看见他在窗前,向窗外挥一下手,好像他又在向谁吐出这一句说过多少次的话。

雨住了,风也消逝了。天空不知在什么时候露出一点点灰色。夜很静。连他那颗心“必必剥剥”地燃烧的声音也听得见。他拿一只手慢慢地压在胸前,我觉得他的身子似乎微微地在颤动,我听见他激动地、带感情地说:?



“忘记我,管自己生活。可是我永远忘不了你们。

“难道为了你们,我还有什么不可以拿出来的?

“难道为了你们,我还有过什么顾虑?

“难道我曾经在真理面前退却?在暴力面前低头?

“为了追求真理我不是敢说,敢做,敢骂,敢恨,敢爱?

“我所预言的‘将来的光明’不是已经出现在你们的眼前?

“那么仍然要记住:为了真理,要敢爱,敢恨,敢说,敢做,敢追求!

“勇敢地继续向着更大的光明前进!”

静寂的夜让他的声音冲破了。仿佛整个空间都骚动起来。从四面八方送过来响应的声音。声音渐渐地凝结在一起,愈凝愈厚,好像成了一大块实在的东西。不知道从哪里送来了火,它一下子就燃烧起来,愈燃愈亮,于是整个房间,整个夜都亮起来了,就像在白天一样。

那一块东西继续在燃烧,愈烧愈小,终于成了一块像人心一样的东西。它愈燃愈往上升,渐渐地升到了空中,就挂在天空,像一轮初升的红日。

我再看窗前鲁迅先生的身形,它不知道在什么时候不见了。

我连忙跑到窗前。我看出来:像初日那样挂在天空里的就是先生的燃烧的心。我第一眼只看到一颗心。可是我仰起头仔细再看,先生的慈祥的脸庞不是就在那儿?他笑得多么快乐!真是我从未见过的表示衷心愉快的笑脸!

我笑了,我也衷心愉快地笑了。

我知道鲁迅先生并没有死,而且也永不会死!

我回到写字桌前,把《野草》阖上,我吃惊地发现那一颗透明的红心也在书上燃烧。……

原来我俯在摊开的先生的《野草》上做了一个秋夜的梦。

窗外还有雨声,秋夜的雨滴在芭蕉叶上的声音,滴在檐前石阶上的声音。

可是在先生的书上,我的确看到了他那颗发光的燃烧的心。



转自http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs ... 2988&page=4
回复 支持 反对

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-4-26 00:02 , Processed in 0.065101 second(s), 14 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表