佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
查看: 4362|回复: 3
打印 上一主题 下一主题

(转帖)王崇芳之---Peza estas la ŝarĝo, longa la vojo...

[复制链接]
跳转到指定楼层
楼主
发表于 2010-9-10 13:38:16 | 只看该作者 回帖奖励 |倒序浏览 |阅读模式
Sub Peza Ŝarĝo, Tintil’ Kamela Sonadas Tutan Vojon — Skribite ĉe la eldoniĝo de Granda Vortaro Ĉina-Esperanta   Wang Chongfang       En la 50-jaroj de la lasta jarcento, kiam mi estis deksep-jara, mi hazarde trovis en iu librobrokantejo du malnovajn Esperantajn librojn: La Tuta Kurso de Esperanto kaj Esperanta-Ĉina Vortareto, kiuj interesis min. Aĉetinte ilin mi tuj komencis memlernadon. Poste mi kolektis al mi kelkajn aliajn Esperantajn librojn, inter kiuj estas Fundamenta Krestomatio kaj Fabeloj de Andersen ktp kaj ankaŭ la vortaron Plena Vortaro de Esperanto, kiu estis praa formo de Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV) kaj la Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (NPIV). Mi avide legis ĉiujn Esperantajn librojn, kiujn mi tiam havis, kaj samtempe korespondis Esperante kun alilandaj esperantistoj kaj ankaŭ provis verki ion simplan en Esperanto. Feliĉe iuj el miaj verketoj aperis en alilandaj Esperantaj gazetoj, kio vekis en mi ankoraŭ pli grandan intereson pri Esperanto. En la longa periodo de la lernado mi konvinkiĝis ke, kvankam Esperanto estas lingvo tre facila, tamen tia facileco estas nur relativa kompare kun naciaj lingvoj. Esperanto estas lingvo vivanta, altagrade esprimiva, kapabla esprimi ĉiajn ideojn, eĉ komplikajn, kaj ĉiajn nuancojn de homaj pensoj, sekve sen persista diligenteco oni neniel povas ĝin ellerni ĝis la grado de libera uzo. Juĝate laŭ la baza vortoprovizo kaj la gramatiko Esperanto apartenas al la sistemo de la Okcidentaj lingvoj, tre diferenca de tiu de la ĉina lingvo, kaj tial por ni ĉinoj ĝi ne estas tiel facila, kiel por Okcidentanoj. La malfacileco kuŝas ne nur en tio, ke ni devas parkere ellerni pli da vortoj ol Okcidentanoj, sed ankaŭ en la diferenco inter lingvaj kutimoj kaj esprimmanieroj. Se ni esprimas nin nur en la pensmaniero, al kiu ni ĉinoj kutimas, alilandaj esperantistoj ne povas bone kompreni, kion ni diras aŭ skribas, kaj certe tiam estas neebla la interkompreniĝo inter ni kaj alilandaj esperantistoj. Por pli bone posedi Esperanton kaj kapti la veran stilon de Esperanto, ke mi povu min esprimi per skribaĵoj kompreneblaj al alilandaj esperantistoj, mi foj-refoje legadis verkojn originalajn kaj tradukitajn de Zamenhof kaj aliaj Esperantaj stilistoj, kaj ankaŭ tralegis Plenan Ilustritan Vortaron de Esperanto (PIV) kaj Plenan Analizan Gramatikon de Esperanto (PAG), kiujn donacis al mi alilandaj korespondantoj. El la legado mi lernis diversajn vivajn kaj pitoreskajn lingvaĵojn kaj disponigis al mi la rimedojn esprimi diversajn nuancojn de komplikaj pensoj.   
回复

使用道具 举报

沙发
 楼主| 发表于 2010-9-10 13:39:14 | 只看该作者
Mi havas tian kutimon: mi neniam faras legadon sen krajono en la mano. Kion ajn mi legas, akademian verkon aŭ beletraĵon, mi tralegas ĝin de la unua paĝo ĝis la lasta, notante utilajn vortojn kaj vivajn, pitoreskajn esprimojn sur slipojn aŭ metante provizore markojn sur la libron apud tiaj vortoj aŭ esprimoj por poste fari notojn pri ili sur slipojn. Kiam la slipoj akumuliĝis ĝis konsiderinda nombro, mi klasis kaj aranĝis ilin laŭorde, por ke ĉiu el ili estu tuj konsultebla tiam, kiam mi havas dubon kaj serĉas informon. Tiamaniere, post sufiĉe longa tempo, kontraŭ atendo mi jam posedis “vortareton” mempretigitan, kiu povis servi al mi kiel suplemento al PIV. Ĉar tiu “vortareto” registris la vortojn kaj esprimojn kolektitajn dum mia vasta legado, nekonatajn al mi kaj tamen netrovitajn en PIV, tial ĝi estas tre utila al mi. Ofte okazis, ke mia demando aŭ dubo pri uzado de iu vorto, pri kiu mi ne trovis solvon en PIV, povis perfekte solviĝi ĉe konsulto de mia “vortareto”. Dum dekoj da jaroj ĝi multe helpis al mi en mia skribado kaj tradukado en Esperanto.
回复 支持 反对

使用道具 举报

板凳
 楼主| 发表于 2010-9-10 13:39:52 | 只看该作者
En la 1980-jaroj mi estis invitita partopreni en la kompilado kaj kontrolado de Esperanto-Ĉina Vortaro (EĈV) sub la ĉefkompilado de la karmemora s-ano Honfan. La eldonado de EĈV markas la maturiĝon de la kompilado de Esperantaj vortaroj. Havante grandan amplekson kun precizaj tradukoj, ĝi povas esti konsiderata kiel la ĉinlingva eldono de PIV, kaj ĝis nun ĝi ankoraŭ estas la plej bona Esperanta-ĉina vortaro nepre necesa por ĉiu ĉina vera esperantisto. Ĝi ĉiam servas al ni kiel konsulta libro, kiam ni havas dubojn pri uzado de vortoj dum legado, sed, kiam ni skribas aŭ tradukas en Esperanto, la uzo nur de ĝi estas nesufiĉa: tiam ni bezonas konsulti PIV-on, ĉar EĈV donas al ni nur ĉinajn tradukojn de esperantaj vortoj sed preskaŭ neniajn klarigojn pri ilia uzado. PIV ne nur helpas al ni ĝuste kompreni la precizan sencon de ĉiu Esperanta vorto per Esperanta difino, sed ankaŭ liveras al ni detalajn klarigojn pri la uzado de Esperantaj vortoj en apartaj cirkonstancoj kaj pri diferencigo de sinonimoj. Krome, ĝi ankaŭ donas ekzemplojn cititajn el la verkoj originalaj kaj tradukitaj de Zamenhof kaj aliaj eminentaj Esperantaj stilistoj, kiuj povas esti imitataj kiel modelo en nia verkado kaj tradukado en Esperanto. EĈV kaj PIV estas du malsamspecaj vortaroj, kiuj ludas malsamajn rolojn kaj ambaŭ estas utilaj por nia legado kaj uzado de Esperanto. Sed por ĉinaj esperantistoj, kiuj skribas aŭ tradukas en Esperanto, estas nesufiĉe posedi nur la du specojn de vortaroj; ni devas disponi ankaŭ praktikan, fidindan vortaron ĉinan-Esperantan. La ideala vortaro ĉina-Esperanta devus esti tia, kia estus relative kompleta kun artikoloj precize tradukitaj kaj sufiĉe da ekzemploj kaj povus montri la diferencojn de uzado inter ĉinaj vortoj kaj ties Esperantaj ekvivalentoj. En 1986 Ĉina Esperanto-Ligo kompilis kaj eldonis Ĉinan-Esperantan Vortaron (ĈEV), kiu plenigis la mankon de taŭga ĉina-Esperanta vortaro, sed ĝi havas tri neperfektecojn. La unua neperfekteco estas, ke la nombro de la artikoloj entenataj en ĝi ne estas sufiĉe granda. Ĝia antaŭparolo diras, ke ĝi entenas 40 000 artikolojn unuideografiaĵajn kaj plurideografiaĵajn, sed laŭ mi la elektado de la artikoloj estis farita ne laŭ scienca metodo, kaj tial ne malmultaj ofte uzataj ĉinaj vortoj ne estas registritaj en ĝi pro neglekto. La dua neperfekteco estas, ke la sencoj de iuj unuideografiaĵaj artikoloj ne estas donitaj, nek komplete klarigitaj. Ni prenu por ekzemplo la artikolon “”. En Nuntempa Ĉinlingva Vortaro (la 5-a eldono) ĝi havas 25 sencojn, sed en ĈEV nur du sencoj estas al ĝi donitaj! Kiel konate, multaj ĉinaj ideografiaĵoj funkcias kiel memstaraj vortoj. Ili kutime ne nur havas plurajn sencojn, sed ankaŭ funkcias kiel elastaj vortofaraj elementoj kaj havas grandan kunuzeblecon kun aliaj ideografiaĵoj por formi aliajn vortojn kaj esprimojn, kaj tial, en tiu ĉi senco, la neglekto al la plursenceco de unuideografiaĵa artikolo ne povas ne esti kalkulata kiel konsiderinde granda neperfekteco. La tria neperfekteco estas, ke ĉiu artikolo en ĝi havas nur Esperanta(j)n traduko(j)n sed neniajn ekzemplojn, kaj pro tio la implicita(j) senco(j) de ĉiu ĉina vorto aŭ esprimo estas nesufiĉe lumigita(j), sekve ĝi ne povas servi al la uzanto por forigi dubojn en elektado de vortoj kaj konstruado de frazoj por sin esprmi. La ĉi-supraj tri neperfektecoj limigas la praktikan uzeblecon de la vortaro. Kompare kun vortaroj Esperantaj-ĉinaj, la kompilado kaj eldonado de vortaroj ĉinaj-Esperantaj estas relative malfortaj. Tio estas iagrade bedaŭrindaĵo. La malon ni povas konstati najbare de ni, en Japanio: tie antaŭ longe oni jam eldonis plurajn japanajn-Esperantajn vortarojn, kaj en 1983 aperis ankorŭ alia nova, sufiĉe grandampleksa, japana-Esperanta vortaro, nome Vortaro Japana-Esperanta kompilita de s-ano Miyamoto Masao. Ĝi estas grandampleksa kun precizaj difinoj, kaj la preso kaj bindaĵo estas tre belaj. Ĝi registris en si interalie abundon da vortoj propraj al la japana kulturo kaj kiom eble donis al ili adekvatajn tradukojn, kio formas ĝian alian apartan trajton. Vortaroj estas gravaj, bazaj il-libroj kiel por praktika uzo, tiel ankaŭ por akademiaj esploroj; ilia kompilado kaj eldonado spegulas la altecon de kulturo kaj civilizacio atingitan de iu lando aŭ iu nacio. Ĝenerale dirite, ĉi-rilate ni ja devos fari multon por esti egalaj al la japanaj esperantistoj.   
回复 支持 反对

使用道具 举报

地板
 楼主| 发表于 2010-9-10 13:43:00 | 只看该作者
Por plenumi la bezonon de ĉinaj esperantistoj je sufiĉe granda ĉina-Esperanta vortaro kaj ankaŭ por levi la ĝeneralan akademian nivelon de Esperanto, mi decidis kompili GrandanVortaron Ĉinan-Esperantan surbaze de la leksikona materialo akumulita dum mia longa studado. Mi bone konsciis, ke tio estos malfacila, ekstreme peniga laboro kaj ke, unu fojon entreprenite, la laboro forglutos la plejparton aŭ eĉ la tuton de la restaj jaroj de mia vivo kaj senigos min je la rajto ĝui liberan tempon kaj ĉiajn amuzojn. Por tio mi devos havi tian firman volon koncentri la tutan menson al mia laboro, volon, kian havis siatempe Bodhidharma* por la dekjara meditsidado kontraŭ muro, elteni la longatempan solecon kaj sidadi sur “malvarma benko”, t.e. fari laboron enuigan kaj penigan, sed sendankan, alie mi neniel povos daŭrigi la laboron ĝis la fino. Komence mi ankaŭ ŝanceliĝis, ne pro tio, ke al mi mankis volforto, sed pro timo, ke eble mi ne povos elporti la grandan konsumon al miaj korpo kaj menso dum la longatempa laboro (ĉar tiam mi suferis kardiovaskulan malsanon, havante altan sangopremon kaj troan sangograson, kun malsupraj membroj ŝvelintaj). Sed mia timo finfine estis venkita de mia decidemo kaj firma volo. Senhezite, senkonsidere pri la sekvoj, mi komencis la maratonan, penigan laboron, kiu elmetis al provo miajn volon, intelektan kapablon kaj ankaŭ fizikan forton.   
回复 支持 反对

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-4-26 13:54 , Processed in 0.056343 second(s), 14 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表