佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
查看: 8163|回复: 0
打印 上一主题 下一主题

[转帖]OFTAJ DEMANDOJ PRI BUDAISMO

[复制链接]
跳转到指定楼层
楼主
发表于 2010-9-27 12:27:12 | 只看该作者 回帖奖励 |倒序浏览 |阅读模式
retadreso : gazeto@internacia-gazeto.com]

               
                KIO ESTAS BUDAISMO?
               
                Plejbona priskribo de la Doktrino faris Budho mem. Sanskrite la Doktrino nomigxas "Dharma", kaj tibete "Cho:". Ambaux signifas "ajxoj kiel ili efektive estas". Do, budaismo oni povas konsideri kiel aro da iloj, kiuj helpas al ni vidi ajxojn kiel ili estas, nun kaj tie cxi. En budaismo ne ekzistas dogmoj,  oni povas cxie stari demandsignojn. La instruo de Budho estas celata al plena disvolvo kaj liberigxo de korpo, parolo kaj menso.
               
                KIU ESTIS BUDHO?
               
                Budho naskigxis en Barato cx. 2560 j. antauxe -- en regxa familio, en altnivela kulturo. Juna princo plezuris sin per cxiuj plezuroj de privilegia vivo kaj gxis agxo de 29 jaroj konis nur plezurojn. Sed kiam li je unua fojo eliris el la palaco, lia mondo renversigxis. Dum tri sekvantaj tagoj li ekvidis grave malsanan homon, oldulon kaj mortinton. Konsciinte senevitecon de oldeco, malsano kaj morto kaj universalan malkonstantecon, li ne povis resti trankvila. Je sekvanta mateno li iris preter profundigxita en meditado jogano, kaj iliaj mensoj renkontigxis. Inspirita, la princo lasis la hejmon kaj familion kaj iris vagi tra la lando sercxante la doktrinon, kiu helpos venki la morton kaj la suferon. Li lernis cxe diversaj instruistoj, sed neniu el ili povis konduki lin al la plejalta celo.
               
                En agxo de 35 jaroj, post sep tagoj de profunda meditado, li penetris veran naturon de la menso, kaj farigxis Iluminigxita. Li ekvidis esencon de cxiuj ajxoj: cxioscianta spaco, kiu cxion faras ebla, gxia radianta klareco, kia ludeme esprimas ricxecon de la menso, kaj senliman amon, kiu estas libera de obstakloj. Dum postaj 45 jaroj Budho instruis milojn da altkapablaj discxiploj al metodoj de atingo de Iluminigxo.
               
                BUDAISMO -- CXU GXI ESTAS FILOZOFIO, PSIKOLOGIO AUX RELIGIO?
               
                Budaismo povas esti konsiderata kiel filozofio, cxar budaismaj instruoj estas integra kaj logika mondkoncepto; sed gxi ne estas nur filozofio. Filozofio povas klarigi ajxojn sur formala nivelo, sur nivelo de vortoj kaj nocioj, dum ke la instruo de Budho ampleksas homan tutecon. Dum ke ambaux filozofio kaj praktiko de budaismo kondukas al klareco de pensado, nur praktiko povas konduki al konstanteca transformado, cxar gxi donas praktikan sxlosilon al internaj kaj eksteraj eventoj, kiuj okazas cxiutage.
               
                Dank'al tio ke la Doktrino transformas tiujn, kiuj gxin uzas, kelkaj homoj konsideras budaismon kiel speco de psikologio. Cxiuj skoloj de psikologio emas helpi al la homoj ne trosxargxi la socion kaj ne havi tro da personaj problemoj. Dum ke ambaux psikologio kaj budaismo povas sxangxi homojn, budaismo estas por tiuj kiuj estas jam sanaj. Oni povas diri ke budasimo komencas tie, kie psikologio jam haltas. Pri budaismo de Diamanta Vojo oni devas paroli nur kiam homoj estas jam stabila, kiam ili sentas la spacon kiel beateco, kaj ne io minacanta. De tiu nivelo, la Doktrino disvolvas senliman kuragxecon, gxojon kaj amon, kiuj estas interna ricxeco de la menso.
               
                Apliko de la Doktrino en la vivo naskas profundan konfidon al gxia arteco kaj aldonas al cxiuj situacioj senton de senceco kaj kreskado. Dum ke profundigxas konscio de interdependeco de cxiuj objektoj, duraj konceptoj farigxas sensignifaj kaj nature aperas perfektaj ecoj de la korpo, la parolo kaj la menso. La fina rezulto de la praktiko -- plena Iluminigxo aux Stato de Budhoj -- estas pli alta ol intelekta aux terapeuxta celoj, kiel de filozofio, tiel de psikologio; tio estas stato de perfekteco ekster konceptoj.
               
                Budaismo unuigas logikan vidpunkton kaj transformigan forton kun metodoj por la atingo de konstanteca kaj eksterpersoneca statoj de la menso. Budaismo estas, entute, 2500-jaragxa religio de la sperto.
               
                KIUJ ESTAS CXEFAJ/BAZAJ IDEOJ DE BUDAISMO?
               
                Ekzistas kvar pensoj kiuj donas al ni konstantecan sencon al nia vivo. Unue, ni alttaksas nian raran kaj mirindan sxancon -- ni sukcesis renkontigxi kun iluminiganta instruo kaj ni povas labori kun gxi kaj lerni. Cxiuj vivaj estajxoj volas felicxon kaj emas eviti suferon. Ecx formiko -- gxi estas preta iri tre malproksime por ke ne estu mortigita. Ankaux homoj donas cxiujn siajn fortojn por ke senti sin bone. Do, la renkonto kun la Doktrino, kiu portas konstantecan felicxon, estas tre grava.
               
                Post tio, ni komprenas, ke ni ne por eterne havas tiun sxancon. Cxio, kio estis naskita, mortos, cxio, kio unuigxis, disfalos, kaj cxio kio aperis -- malaperos. Nia tempo estas limigita. Sendube nia vivo finos, sed ni ne scias kiam. Do, eksterordinare gravas kompreni, ke ni havas nun la sxancon kaj deziri uzi gxin.
               
                Trie, ni komprenas, ke la mondo estas interplekto de kauxzoj kaj sekvoj, kaj niaj nunaj faroj, paroloj kaj pensoj kreos nian futuron. Cxu ni konscias aux ne konscias tion, cxio, kion ni faras, parolas kaj pensas, restigas impresojn interne en ni kaj en ekstera mondo. Tiuj impresoj revenos al ni. Negativaj impresoj aperos en futuro kiel sufero kaj malagrablaj situacioj, se ni ne uzos meditadon por ke dissolvi ilin.
               
                Finfine, ni konscias la fakton ke ne ekzistas alternativo al uzado de la Doktrino. Iluminigxo estas plejalta gxojo. Ne ekzistas io pli plena kaj kontentiga kiel cxi-tiu stato de unueco kun cxiuj ajxoj, cxiuj vivestajxoj, cxiuj tempoj kaj cxiuj direktoj. Krom tio, kiel ni povas doni utilon al aliuloj, se ni mem estas konfuzitaj kaj suferantaj?
               
                Do, pripenso sur tiuj kvar faktoroj donas fundamenton por budaisma praktiko, interalie praktiko de meditado. Se, kontrauxe, ni emas kaptteni niajn ordinarajn valorojn, ni ne povas eviti suferon. Se ni dauxras pensi: "Mi estas mia korpo" aux "Tiuj ajxoj estas miaj", do oldeco, malsano, morto kaj perdojn estas por ni tre malagrablaj. Neniu povas eviti doloron dirante: "Tiuj ajxoj kun Iluminigxo estas tro malfacila por mi", cxar se ni naskigxis, ni certe mortos. Ne estas pli alta celo en la vivo ol trovi valorojn, kiuj donas eblecon venki definitive suferon kaj morton. Sekve la utilo de Iluminigxo estas nemezurebla por ni kaj aliaj vivestajxoj.
               
                KIUJ SPECOJ DE BUDAISMO EKZISTAS?
               
                Budho donis instruojn al tri specoj de homoj. Tiuj, kiuj volis eviti suferon, ricevis informon pri kauxzo kaj sekvo. Tiuj, kiuj deziris fari pli al aliuloj (ol al si mem), ricevis instruojn pri kompato kaj sagxo. Se homoj havis profundan konfidon al Budho-naturo -- ilia propra kaj de aliaj -- Budho dividis kun ili lian senperan vidadon de la menso, nomata Granda Sigelo (tib. Chagchen, sanksr. Mahamudra). Unua nivelo nomigxas "Malgranda vojo", la dua - "Granda Vojo" aux Mahajana, la tria -- "Diamanta Vojo" aux Vagxrajana.
               
               
* * * * *
               
               
Tiu teksto estas traduko da la angla kaj la rusa, originaloj estas sur:
               
                http://www.buddhism.ru/teach/faq1.php#1
                http://www.diamondway-buddhism.o ... 1&t=faq.htm
               
                La tempo de lasta revizio: 23.jul.2007
原文链接:http://www.internacia-gazeto.com ... t_0001_demandoj.htm
                    
Komentojn                    pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com
回复

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-4-25 03:54 , Processed in 0.076006 second(s), 14 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表