佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
查看: 3865|回复: 0
打印 上一主题 下一主题

【转帖】Shi Yonggen en Japanio

[复制链接]
跳转到指定楼层
楼主
发表于 2010-12-14 03:07:42 | 只看该作者 回帖奖励 |倒序浏览 |阅读模式
                                                                                                                                                                                                                                                                                                                                                                                 
raporto:Shi Yonggen en Japanio

Japana Budhana Ligo Esperantista kaj la templo Kyosin-zi, kiunestras Yamaguti Sin'iti, kune invitis Shi Yonggen (bikŝua nomo:Miaohui),estraranon de BLE, al Japanio de la 9-a ĝis la 16-a de oktobro.

La celo de la invito estis, ke liprelegu pri budhana Esperanto-movado antaŭ esperantistoj kaj pri budhismo ennuna Ĉinio antaŭ japanaj budhanoj. Tiel li stimulu budhanan Esperanto-movadonen Japanio, kaj ni japanaj budhanaj esperantistoj havu ŝancon interŝanĝiopiniojn kaj spertojn kun li.
De la 9-a ĝis la 11-a tago okazis Japana Esperanto-Kongreso en laurbo Nagasaki en la regiono Kyusyu. La urbo estas iusence ekzotika al japanoj;ĉar la loko estas proksima al la korea insulo kaj la azia kontinento, kulturoj,religioj, metioj, kaj homoj venis de tie, kaj ili intermiksiĝinte kun indiĝenejapana, formis unikan etoson. Kaj en la feŭda periodo de Edo dum 260 jaroj,Japanio fermadis pordon kontraŭ la mondo nur escepte de Koreio, Ĉinio kajNederlando, kaj tiam la sola fenestro estis Nagasaki. Ĝi cetere estas fama kiella dua urbo atombombita post Hirosima.
La 10-an tagon oni havis budhanan fakan kunsidon kun 7 ĉeestintojinkluzive de Shi Yonggen.
En ĝi oni recitis sutron en la palia kaj en Esperanto, kaj interŝanĝisopiniojn.
La 11-an tagon Shi Yonggen prelegis sub la temo "BudhanaEsperanto-movado en Ĉinio", kun fotoj prejekciitaj sur ekrano. Aŭskultislin ĉirkau 30 kongresanoj.
Dum kaj post la kongreso, mi kondukis Shi Yonggen al kelkaj templojen Nagasaki, iuj ĉineskaj kaj aliaj tradicie japaneskaj. Kiam ni vizitistemplojn, foje estro de la temploj regalis nin per teo. Tiukaze ni koncizeprezentis pri la lingvo Esperanto. Inter la temploj vizititaj en Nagasaki,menciindas Honkyo-zi, kies eksa estro estas membro de JBLE, Sako Ryoson.Kvankam li maljuniĝinte preskaŭ forgesis uzi la lingvon, antaŭ dekoj da jarojli kontribuis al la gazeto de BLE. Lia templo cetere estas unu el la plejgrandaj kaj malnovaj temploj en la regiono.
Post Nagasaki Shi Yonggen kaj mi flugis al Nagoya por prelegi en miatemplo sub la temo "Budhismo en nuntempa Ĉinio". En la 13-a, liparolis pri konciza historio de budhismo en Ĉinio, pri detruiĝo dum la kulturarevolucio, kaj revigliĝo nuntempa. Ankaŭ ĉi tie li uzis fotojn kun prejekciilokaj ekrano. Aŭskultis 24 budhanoj, plejparte ne-esperantitaj, kaj miinterpretis lian prelegon.
Kaj en la 14-a ni vizitis templojn enNagoya diverstipajn, granda aŭ malgranda, tradicia aŭ moderna. Li ankaŭ vizitisla ĉambron de Nagoja Esperanto-Centro, kies prezidanto mi estas, kaj aĉetislibrojn.
La 15-a tago ni vizitis la urbon Kyoto, la antikva metropolo deJapanio kaj iusence la ĉefurbo de japana religio kun multaj temploj kajsanktejoj. Kolektiĝis ankaŭ aliaj membroj de BLE kaj unu membro de loka Esperanto-societo,interalie Yamamoto Osamu kaj Bill Mak, ambaŭ estraranoj de BLE. Do kolektiĝis 4estratanoj kaj aliaj 2. Tie vizititaj temploj estis Tion-in, Nanzen-zi, kajHigasi-Hongan-zi, ĉiuj la plej grandaj temploj en Japanio. Interalie Nanzen-ziestas menciida. Ĝi estas la centra templo de la sekto Nanzen-zi de la zenaskolo Linĉi. Kaj la nuna patriarko Nakamura Bunpo estas disĉiplo de SibayamaZenkei, fondinto de Japana BLE kaj pioniro de BLE, ankaŭ fama zen-budhologo.Nakamura Bunpo estas membro de BLE kaj iom lernis la lingvon. Ĝuste je la unuahoro antaŭpromesita, ni vidis antaŭ la granda vestiblo kelkajn monaĥojnviciĝintajn por bonvenigi nin en la salonon. Tie nin atendis la patriarko kajaliaj direktoraj monaĥoj. Ni salutis kaj iom babilis dum kelka tempo. Lidonacis al ni ĉiuj memoraĵon.
Tielen la tri urboj, Nagasaki, Nagoya, kaj Kyoto, ni pasigis tre fruktoplenantempon, spertis multon, kaj ankaŭ semis Esperanton inter budhanoj, espereble.
Yamaguti Sin'iti, Japanio

原文刊登于国际世界语者佛学组织会会刊 La Esperanta Bulteno 第九期
作者:国际世界语者佛学组织秘书长、日本世界语者佛学组织会长、日本名古屋教心寺主持山口真一法师
回复

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-5-8 15:51 , Processed in 0.066466 second(s), 14 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表