佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
查看: 4824|回复: 0
打印 上一主题 下一主题

Mia Esperantisteco, Mia Budhaneco

[复制链接]
跳转到指定楼层
楼主
发表于 2010-12-16 19:04:18 | 只看该作者 回帖奖励 |倒序浏览 |阅读模式
   

YamamotoOsamu,Japanio


Mi naskiĝis en 1940. Kiam miestis mezlernejano, mia samklasano donis al mi informojn pri Esperanto. Miekhavis grandan intereson pri ĝia gramatiko sen escepto kaj la ideo deZamenhof. En 1956 ni fondis Esperantan klubon por lerni Esperanton kun miajamikoj kaj poste okazigis esperantajn kursojn. Krom Esperanto mi ankaŭ havisintereson pri la franca lingvo, ĉar oni diras, ke ĝi estas la plej precizalingvo en la mondo. En 1962 mi eklernis ĝin per koresponda kurso deFranca-Japana Instituto. Estis feliĉe, ke francaj vortoj similas al tiuj deEsperanto.
Sed iom post iom miaj malfavorajcirkonstancoj grandiĝis kaj mi rezignis lernadon de ambaŭ lingvoj. Pasis ĉirkaŭ20 jaroj. En 1985 oni fondis Esperantan societon en mia gubernio Mie. Mi aliĝisal ĝi kaj kelkajn jarojn poste mi fariĝis membro de Japana Budhana LigoEsperantista.
Multaj japanoj estas indiferentajpor budhismo aŭ malkontentaj kontraŭ tio, ke ĝi estas religio ne por vivantoj,sed por mortintoj aŭ turistoj. Okaze de funebra ceremonio bonzo recitas ĉinansutron, kies enhavon ĉeestantoj ne povas kompreni, dum en turisma templo bonzoklarigas la historion de la templo, sed neniom da instruoj de Budho.
Ankaŭ mi estis tia malkontentulo ĝis mi havis la aĝon de kvardekajjaroj, en kiuj miaj gepatroj forpasis. Iun tagon ial mi pripensis mian vivon,ke mi manĝas kaj dormas, sekvantan tagon mi manĝas kaj dormas kaj fine mortos.Ŝajnis al mi, ke mia vivo ripetasla samon. Ĉu estas alia vivmaniero, ol mia nuna?
En tiu tempo mi renkontis libron "Cent rakontoj budhismaj" deMASUTANI Humio (1902-1987) en librovendejo. Ĝi konsistas ei cent mallongajsurtroj kaj iliaj komentarioj. Mi prezentas al vi tri rakontojn el ili.
La 1-a rakonto: Budho rakontis,"Mi vivis plej feliĉa en mia palaco, sed iam mi decidis forlasi mianpalacan vivon, ĉar min kaptis penso pri kvar suferoj..."
La 46-a rakonto: Bramano riproĉisBudhon almozpetantan, "Kial vi ne laboras kiel mi kulturas, semas kajrikoltas", Budho respondis, "Mi semas kredon, kulturas mian koron perfosilo de saĝo..."
La 57-a rakonto: Junulo demandis,kial Budho ne respondas jenajn problemojn, "Cu la universo estas senlima aŭne? Cu la animo kaj korpo faras unu tuton aŭ ne? Kaj ĉu la homo ekzistas aŭ nepost sia morto?", Budho respondis, "Se vi sukcesos solvi ilin, vi nepovos solvi problemojn de via vivo. Akceptu ne nur tion, kion mi instruis, sedankaŭ tion, kion mi ne instruis..." Kiel freŝaj, spritaj kaj amoplenajestas sutroj!
Mi volis scii instruojn de Budhopli multe. Mi vizitis iun zen-templon, kie oni okazigas regulajn zen-kunvenojnduontagajn kaj kvintagajn. Ankoraŭ nun mi de tempo al tempo partoprenas en ilipor sciiĝi pri mi mem.

La Esperanta Budhano / N-ro 6,  2007




(作者为国际世界语者佛学组织会计)
回复

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-5-4 22:49 , Processed in 0.056996 second(s), 14 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表