佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
查看: 4672|回复: 2
打印 上一主题 下一主题

[转帖]配李威伦一册13课的简易读物

[复制链接]
跳转到指定楼层
楼主
发表于 2010-5-2 10:19:09 | 只看该作者 回帖奖励 |倒序浏览 |阅读模式
[转帖]配李威伦一册13课的简易读物




  作者 [ Wen Jingen  ] - 2004年04月21日 下午 6时14分

  ★ legajxoj (via komento bonvenas) 配李威伦一册的简易读物 (征求意见稿) 浏览次数 [ 831 ]   

            
  Homaj kaj Bestaj Lingvoj
  (aldona legajxo por leciono 13 de lernolibro verkita de Li Weilun)
  Homoj havas lingvojn. Ĉu ankaŭ bestoj havas lingvojn? Iuj homoj diras, ke ankaŭ bestoj povas paroli ĉar ili faras sonojn. Tio ne estas vero. La vero estas, ke homoj povas fari sonojn kaj ankaŭ bestoj povas fari sonojn. Sed homaj kaj bestaj sonoj ne estas samaj. Homoj povas esprimi multajn signifojn per sonoj. Bestoj povas nur esprimi malmultajn signifojn per sonoj. Bestoj povas alvenigi siajn amikojn per sonoj, sed ili ne povas diri historion. Tigro povas diri al sia kunulo, “Mi trovis manĝaĵon sur la monto. Venu kaj ni manĝu kune.” Sed ĝi ne povas diri, “Antaŭ tri cent jaroj ĉi tie estis miloj da tigroj sed hodiaŭ ni estas nur du-dek.”

  ************
  Plum-amiko

  (aldona legajxo por leciono 18 de lernolibro verkita de Li Weilun)

  Esperantistoj loĝas dise kaj ili ne ofte vidas unu alian. Kiel do ili povas interparoli? Hodiaŭ, kompreneble, ni havas telefonon kaj esperantistoj, kiel aliaj homoj, povas paroli telefone. Antaŭe, oni ne tiom multe uzis telefonon. Tiam oni interŝanĝis leteron. Amikoj, kiuj skribas leterojn al vi, estas viaj ‘leter-amikoj’ aŭ ‘plum-amikoj’. Kiel vi povas havi tiajn amikojn? Ofte oni vidas ‘korespondi deziras’ sur esperantaj gazetoj aŭ ĵurnaloj. En ĝi oni trovas sam-landajn aŭ ali-landajn esperantistojn, kun kiuj ili povas korespondi. Antaŭ 20 jaroj mi havis polan leter-amikon. Ni neniam vidis unu alian, sed ni skribadis unu al alia. En leteroj li faris multajn demandojn pri mia lando. Mi laŭ-eble plej rapide respondis ĉiujn liajn demandojn. Li ofte sendis al mi bild-kartojn pri sia lando. Mi sendis al li ĉinajn poŝt-kartojn kaj poŝt-markojn. Post kelkaj jaroj mi havigis al mi dekojn da polaj bildoj. Kun tiom da polaj bildoj mia vivo pli-riĉ-iĝis. Li iam sendis al mi sian foton, en kiu li estas juna. Ankaŭ mi sendis al li mian foton, en kiu mi estas ne-maljuna. Kiam ni komencis interŝanĝi leterojn, mi estis nur tridek-jara kaj li havis tridek ses jarojn. Nun, post 20 jaroj, kompreneble, mi maljuniĝis. Mi estas certa, ke ankaŭ li maljuniĝis. Li tre interesiĝas pri Ĉinio, sed malfeliĉe li neniam povas veni. Mi ofte demandas min: se li iam venos al mi aŭ se mi venos al li, ĉu mi re-konos lin? Ĉu li povas re-koni min? Maljunuloj ne povas esti belaj, sed malnova amikeco estas!
原文链接 http://reto.cn/cgi-bin/forumo/luntan.cgi?id=cina&page=1&action=view&number=2841.cgi&img=no&category=name&keyword=Wen
回复

使用道具 举报

沙发
 楼主| 发表于 2010-5-2 10:20:00 | 只看该作者
云淡风清


Ne,ne ,ne! Certe bestoj povas esprimi per sonoj, per faroj kaj per iliaj esprimoj de sentoj. "Antaŭ tri cent jaroj ĉi tie estis miloj da tigroj sed hodiaŭ ni estas nur du-dek.”Cxi tio signifas: homoj estas pli kruela ol tigroj.
回复 支持 反对

使用道具 举报

板凳
 楼主| 发表于 2010-5-2 10:21:56 | 只看该作者
miao hui

Mi konsentas kun Yundanfengqing pri tio.

  Kiel aliaj vivestaĵoj en la naturo, bestoj havas sian proprajn kapablojn kaj trajtojn, ankoraŭ ne bone sciataj de homoj. Kiel ekzemple, ili povas vidi, aŭdi,kaj percepti tion, kion oni ankoraŭ ne povas percepti. Same, ili ankaŭ havas sian apartan metodo por interkomunikado, tion ne kapablis ordinaraj homoj.
回复 支持 反对

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-5-9 05:35 , Processed in 0.052526 second(s), 14 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表