佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
查看: 4302|回复: 0
打印 上一主题 下一主题

[转帖]配李威伦一册19课的简易读物

[复制链接]
跳转到指定楼层
楼主
发表于 2010-5-2 10:24:20 | 只看该作者 回帖奖励 |倒序浏览 |阅读模式
[转帖]配李威伦一册19课的简易读物




  作者 [ Wen Jingen ] - 2004年04月17日 上午 11时51分


  ★ legajxo por komencanto (por via komento) 配李威伦一册19课的简易读物 (征求意见稿)   

           

  UEA

  Ĉu vi scias kio estas UEA? UEA estas mallongigo de Universala Esperanto-Asocio. "Universala" signifas internacia, tutmonda aŭ ĉiea. "Asocio" estas kunaĵo de homoj kun sama intereso. Estas ĉiaj asocioj. Ekzemple, anoj de asocio de kantistoj interesiĝas pri kantado, membroj de asocio de instruistoj estas instruistoj, kaj, nature, membroj de asocio de fiŝ-kaptistoj ŝatas kapti fiŝojn, ktp. Universala Esperanto-Asocio estas internacia asocio de esperantistoj. La centra oficejo, aŭ mallonge, CO, de UEA sidas en Rotterdamo, Nederlando. Oni diras, ke CO estas centro de la internacia kulturo de Esperanto.

  Kiu povas esti membro de UEA? Ĉiu esperantisto povas. Esperantisto estas uzanto de Esperanto. Estas malsamaj esperantistoj. Iuj parolas Esperanton flue, bele, aliaj parolas ne tiel flue kaj bele. Tamen tio ne gravas. Nur se vi parolas Esperanton, vi estas esperantisto. Ĉu komencanto povas fariĝi membro de UEA? Certe jes! Vi povas sciigi al la Centra Oficejo, ke vi volas fariĝi membro de UEA. UEA respondos al vi kaj sciigos al vi kion fari. Post vi pagas jaran kotizon*, UEA akceptas vin kiel sian membron. Se vi estas tre malriĉa sed vi tamen volas membriĝi al UEA, vi nur skribu al UEA kaj vi povos aliĝi al ĝi senpage. Kompreneble, lastatempe ni ĉinoj jam ne estas malriĉaj. Do kotizo ne plu estas problemo por ni. Post kiam vi fariĝas membro de UEA, la CO sendos al vi monatan gazeton “Esperanto”, kiun eldonas UEA. En ĝi vi legos novaĵojn pri tio, kion aliaj esperantistoj faras kaj pensas. Vi havos ankaŭ la “Jar-libron”. Jar-libro estas tre utila por vi. En ĝi troviĝas adresoj de esperantistoj en multaj landoj. Pere de tiu libro vi havigos al vi multajn amikojn. “Esperanto” kaj la “Jarlibro” estas fenestroj por vi, tra kiuj vi vidos vastan kaj belan mondon.

  Kiam vi aliĝas al UEA, vi fariĝas ano de granda familio de esperantistoj. Vi trovos amikojn ĉie. Se vi vizitas aliajn landojn, vi povas peti helpon de esperantistoj en tiuj lokoj, kiujn vi vizitos. Tieaj esperantistoj bonvenigos vin. Eble vi pasigos plezuran, ĝojplenan tempon en iliaj hejmoj. Kompreneble, eble iu-tage venos al vi esperantistoj de malproksimaj landoj. Tiam vi gastigos ilin. Unu-vorte, kiam vi aniĝas al UEA, vi pliproksimiĝas al ĉiuj esperantistoj de ĉiuj landoj.

  UEA ankaŭ helpas vin aliĝi al Universala Kongreso. Ĉiu-jare vi legos pri UK el la gazeto Esperanto. Se vi estas membro de UEA, vi ĝuas malpli altan kotizon por UK. Ali-vorte, via kotizo por UK estas malpli multa ol tiu de ne-membro.

  Eble vi pensas, ke la Centra Oficejo de UEA estas tre malproksima de via loko, ĉu ne? En multaj landoj estas perantoj de UEA. (Tiuj per-antoj laboras por UEA.) En Ĉinio la peranto de UEA estas Ĉina Esperanto-Ligo, (mallonge, ĈEL ? ligo estas asocio). Telefonu al ĝi je 68995941 aŭ skribu al ĝi kaj oni respondos viajn demandojn. Vi povas doni al ĈEL vian kotizon por UEA. ĈEL transdonos vian kotizon al UEA. Tio faciligas vian pagon de kotizo.


http://reto.cn/cgi-bin/forumo/luntan.cgi?id=cina&page=1&action=view&number=2744.cgi&img=no&category=name&keyword=Wen
回复

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-5-8 17:28 , Processed in 0.071903 second(s), 14 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表