佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
查看: 3916|回复: 0
打印 上一主题 下一主题

[转帖]La Princino Kaj La Drako

[复制链接]
跳转到指定楼层
楼主
发表于 2010-5-2 11:27:19 | 只看该作者 回帖奖励 |倒序浏览 |阅读模式
[转帖]La Princino Kaj La Drako



  La Princino Kaj La Drako

  --------------------------------------------------------------------------------

  Roluloj:
  Reĝo, Reĝino, Belega Princino, Bonaspekta Princo, Gardisto I, Gardisto II, Servistino, Drako
  --------------------------------------------------------------------------------

  Sceno I
  (Reĝo, Reĝino, kaj Bonaspekta Princo sidas en luksa kastela ĉambro.)
  Reĝo
  Kia bela tago.
  Bonaspekta Princo
  Sed kie estas la Princino?
  Reĝino
  Ŝi ludas en la ĝardeno kun la servistino.
  Bonaspekta Princo
  Ĉu tio estas sekura? Oni diras, ke drakoj loĝas proksime.
  Reĝino
  Ne zorgu. La servistino estas bona virino, kaj la gardistoj ankaŭ ŝin protektas. (La servistino eniras.)
  Servistino
  (Histerie, al la Gereĝoj) Ho ve, ho ve, La Princino, drako, ho ve, ve, mia Princino, ve! (ploras)
  Gereĝoj
  (Ege agitataj kaj konfuzitaj) Kio okazis? (Gardistoj eniras.)
  Gardisto I
  Ho ve, mi vidis hom-manĝeman drakon, kaj la Princino malaperis! Mi certas, ke la drako forportis la princinon!
  Gardisto II
  Jes, jes, granda drako!
  Reĝino
  Kio okazis al mia infano!?
  Reĝo
  Gardistoj! Iru for! Serĉu la Princinon!
  Gardisto I
  Mi kompreneble volas serĉi la Princinon, sed ne eblas. (Rompas sian lancon.) Mia lanco ĵus rompiĝis. Hieraŭ.
  Reĝo
  Kial vi ne diris tion al mi?
  Gardisto I
  Mi ne havis la tempon. Sed mi baldaŭ riparos ĝin.
  Reĝo
  Arrrgh! (Al Gardisto II) Kaj vi?
  Gardisto II
  Mia piedo doloras! Mia kruro doloras!
  Servistino
  Ve!
  Reĝo
  (Al la bonaspekta princo) Do, ĉu vi ne estas princo? Vi helpu ŝin!
  Bonaspekta Princo
  Jes, mi estas bonaspekta princo. Sed se la drako vundus min, mi ne restus bonaspekta.
  Reĝino
  (Kolere) Se iu ne helpos mian infanon, mi vundos ĉiujn. (La reĝo severe rigardas la gardistojn)
  Gardisto I
  (Kontemplas sian lancon) Se mia lanco funkcius...
  Gardisto II
  (Frotas sian kapon, ĝemas) Mia kapo doloras!
  Reĝino
  Mi foriras. Se iu volas helpi min kaj mian infanon, vi devas foriri kun mi. Nun. (Foriras)

  --------------------------------------------------------------------------------

  Sceno II
  (Drakokavo. Drako kaj Princino sidas ĉe tablo. Sur la tablo estas granda kuko, tepoto, kaj tasoj. La kuko aspektas kvazaŭ ĝi ĵus elvenis la fornon.)
  Drako
  Dankon pro via helpo je la farado de la kuko.
  Princino
  Ne dankinde. Mi ŝatas kuiri. Ankaŭ vi certe helpis; vi ĝin bakis.
  Drako
  Mi manĝus kukon pli ofte, se mi havus iun por helpi min. Mi ne povas fari ĝin sole.
  Princino
  Kial ne?
  Drako
  Mi ne havas manojn kun lertaj fingroj. (Subite) Aŭskultu: Ĉu estas iu ekster la kavo?
  Princino
  Kiu estus tie?
  Drako
  (Laŭte) Kiu vi estas? Envenu!
  Bonaspekta Princo
  (Laŭte) Redonu la princinon!
  Princino
  Kial?
  Reĝino
  Mia kara! Ĉu vi sanas? Ĉu la drako vundis vin?
  Servistino
  (Plorante) Ho ve! La princino!
  Drako
  Kompreneble ne! Kia ideo!
  Gardisto I
  (Flarante; al Gardisto II) Mi flaras kukon!
  Gardisto II
  (Flarante) Ankaŭ mi.
  Reĝo
  Redonu la princinon!
  Reĝino
  Tuj!
  Drako
  (Al la princino) Kial ili blekas al ni?
  Princino
  Mi ne scias. Eble ili malsatas. (Eksteren) Patro, Patrino! Envenu. Manĝu kukon kun ni.
  Bonaspekta Princo
  Kuko?
  Reĝino
  Ve, ŝi frenezas! Gardistoj, savu ŝin!
  Gardistoj
  (Unu la alian, kune) Vi!
  Drako
  Ĉu vi deziras kukon aŭ ne? Ni havas sufiĉe da kuko por ĉiuj.
  Bonaspekta Princo
  Kuko?
  Gardisto I
  Mi sciis, ke mi flaris kukon.
  Reĝino
  Gardistoj!
  Gardisto II
  Vi eniru unue.
  Gardisto I
  Ne, vi.
  Reĝo
  Mi flaras kukon!
  Servistino
  Kuko?
  Bonaspekta Princo
  Kuko?...Mi flaras kukon...kaj teon.
  Princino
  (Eksteriras kun peco da kuko.) Envenu ĉiuj!
  Bonaspekta Princo
  Ŝi havas kukon!
  Gardisto I
  Mi malsatas.
  Gardisto II
  Ankaŭ mi. Ni manĝu ĝin.
  Gardisto I
  Vi eniru unue.
  Gardisto II
  Ne, vi.
  Reĝino
  Mia infaneto kara, ĉu vi sanas?
  Princino
  Kompreneble. Envenu antaŭ la kuko malvarmiĝos!
  Reĝo
  Sed...la drako.
  Princino
  Jes, li manĝos kun ni.
  Bonaspekta Princo
  Li manĝos nin!
  Princino
  Kial li volus manĝi vin? Kuko multe pli bongustas!
  Drako
  Mi verŝas teon por vi! Envenu!
  Reĝino
  Ĉu estas vere sekura?
  Princino
  Kompreneble. La drako estas mia bona amiko.
  Drako
  Mi volas renkonti vin! Bonvenon!
  Ĉiuj
  (Rigardante unu la alian) Nu...ni manĝu! (Eniras.)

原文链接:http://www.esperantonebraska.org/?id=skr_dra_princino&k=u&l=eo&ml=

网上看到一篇世界语小戏剧,帖过来,供有时间的学友阅读。
回复

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-5-6 20:05 , Processed in 0.056342 second(s), 14 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表