佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
查看: 5995|回复: 0
打印 上一主题 下一主题

Printempa festo en Monaĥejo Tiefosi

[复制链接]
跳转到指定楼层
楼主
发表于 2011-2-3 23:47:41 | 只看该作者 回帖奖励 |倒序浏览 |阅读模式
Mi enlitiĝis pli malfrue en la lasta nokto pro la komputila laboro,  kaj je la kvara la vekhorloĝo vekis min akurate. Vekiĝinte, mi unue  turnis mian rigardon ĉien por serĉi la birdon, kiu gastas en mia  dormĉambro. En ĉinio estas frosta vintro kaj mi timis ke ĝi ne povas  elteni malvarmon ekstere pro sia vundiĝo, do mi portis ĝin en mian  dormĉambron pli varman. Ĝi flugadis ĉien en la ĉambro kaj fine trovis  plaĉan dormejon sur mia ŝranko. Pro la falo ĝi grave vundiĝis kaj eĉ  fekis sangon, do mi ne estis certa, ĉu ĝi povos pasigi la nokton  sukcese. Feliĉe, ĝi staris bonfarte sur la antaŭa loko kiam mi vidis  ĝin frumatene.

Ellitiĝinte, mi lavis min kaj recitis mantron por la birdo. Kiam mi  tion faris, ĝi turnis sian kapon kaj fiksrigardis min kun brilantaj  okuletoj. Mi ĝojis pro ĝia bonfarto. Iom poste mi funkciigis la  komputilon por respondi la printempajn salutmesaĝojn.
Kiam mi estis knabo, en  la printempa festo oni ellitiĝis plifrue for eksplodigi fajraĵojn, kaj  multaj homoj eĉ preferis resti sendorme dum la nokto por atendi la alvenon  de la printempa festo. Tuj post la matenmanĝo, oni elhejmiĝis por viziti  siajn parencojn kaj amikojn sinsekve por saluti ilin. En la nuna tempo  interreta komunikado estas tre oportuna kaj oni preferas sendi novjaran  salutmesaĝojn per mobilo kaj interreto. Do mi ricevis multajn salutmesaĝojn.  Respondi la salutojn ankaŭ estas temporaba afero.
Je la kvina oni sonorigis por ellitiĝo. Post la sinlavado oni iris en la  ĉefan halon por la matena rito, sed mi eliris portante fotilon kun  intenco fari serion da fotoj pri la tuta festo. Jen parto de fotoj en la  monaĥejo je la frumateno.




En ĉinio oni ankaŭ havas kutimon frue esprimi sian omaĝon kaj oferi  incensojn al budhoj kaj bodisatvoj en la monaĥejo, do apenaŭ malfermiĝis  la pordo, envenis pilgrimantoj kiuj jam atendis longe ekster la  monaĥejo. Tamen ili ne estis la plej fruaj pilgrimantoj, ĉar la plej  fruaj venis de malproksime per longvoja aŭtobuso eĉ antaŭ la  meznokto, kaj jam hejmen reiris post la omaĝo.


Post la fotado, jam estis tempo por matenmanĝo. Mi pretigis milion  kaj akvon, kaj metis ilin antaŭ la birdon kiel ĝian matenmanĝon. Estas  tre interese, la birdo ne timis min kaj mia ago en la ĉambro tute ne  ĝenis ĝin.
En ĉinio oni kutime manĝas “Jiaozi” en la printempa festo. Kaj en la monaĥejo ankaŭ estas same. Jen nia matenmanĝo:

Post la matenmanĝo mi tuj eklaboris. Kvankam mi intencis fari fotojn,  tamen la aranĝo de abato ŝanĝis mian decidon. Mi respondecis pri  akcepto al alvenantoj kaj senpaga distribuado de libroj kaj diskoj. Do  mi tuj ekagis. Mi estis okupita kiam estis multaj homoj en la monaĥejo,  kaj nur kiam homoj estis malmultaj, mi havis ŝancon por foti.



Mia tagmanĝo estis malfrua kaj hasta, ĉar mi ne povis havi ĝin  akurate pro okupiteco, tamen tiu okupiteco estas tre plaĉa, ĉar mi havas ŝancon  helpi al aliaj. Post la tagmanĝo mi tuj revenis en mian ĉambron por la  birdo.  Tamen eksteratende mi trovis, ke ĝi malaperis el mia  dormĉambro. Mi ektimis, ke ĝi denove pro malatento falus de sur mia libroŝranko en la fendon inter la ŝranko kaj muro. Dum mia serĉado mi  aŭdis bruon en la ekstera ĉambro, kiu funkcias kiel nia malgranda  kursĉambro. Vere, ŝi flugis el mia dormĉambro kaj staris sur la tablo de  la kursĉambro. Mi do metis ĝian manĝaĵon kiel tagmanĝon antaŭ ĝin.


Manĝinte, ĝi flugis sur ŝrankon kaj senĉese rigardis eksteren  senmove. “Eble ĝi volas reveni al sia nesto?” Mi pensis. Rigardinde ĝian  fekaĵon, mi trovis, ke ne plu estas sango, do mi  certigis al mi, ke mi  ne plu bezonas maltrankviliĝi pri ĝia sanstato. Mi do malfermis ĉiujn  fenestrojn kaj pordon por ke ĝi elflugu laŭvole. Ĝi baldaŭ flugis sur  malfermitan fenestron, sed tuj flugis returnen. Post la flugado tien kaj  reen, ĝi fine staris sur la malfermita fenestro kaj ĝoje pepadis longan tempon. Bedaŭrinde, kvankam mi memlernis kelkajn lingvojn, tamen mi ankoraŭ ne lernis la birdan lingvon, do komprenis nenion, kion ĝi  volas esprimi. Mi do nur recitis mantron por favori ĝin kun espero, ke  ĝi ne plu renaskiĝu en la malbona esteco, ĝis mi vidis ĝin etendi siajn  flugilojn kaj flugi eksteren en altan arbon. Tiam mi konsciis ke mi eĉ forgesis fari foton. Tamen laŭ mi la profunda impreso kaj bona leciono donitaj de ĝi per ĝia forta viveco estas pli valoraj ol la fotoj.
回复

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-4-20 19:30 , Processed in 0.070048 second(s), 14 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表