佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
查看: 6618|回复: 0

Bonfaro Ŝanĝas Sorton

[复制链接]
发表于 2011-2-7 07:31:48 | 显示全部楼层 |阅读模式
    Bonfaro Ŝanĝas Sorton
   
    Hieraŭ estis la 109-a naskiĝtago de mia kara avino, kiu forpasis pace kaj kviete antaŭ dekkelkaj jaroj. Do mi volas skribi pri ŝia ĉefa travivaĵo malfacila sed inspira kiel memoraĵo al mi kaj aliaj samideanoj por koni la vivon kaj sorton pli bone.
    Laŭ la plej frua memoraĵo de mia avino, kiam ŝi estis kvarjara, ŝia tuta familio vagis tra Yanmenguan Pasejo en la nunan hejmlokon ne malproksime de Wutaishan Montaro. Ŝi memoris, ke ŝia avo portis la havaĵon de sia tuta familio per vektstango dum ŝia patro per unu rada ĉarumo portis ŝian tutan familion krom ŝia pliaĝa fratino, kiu piediris post la patro. Nestante en la sino de sia patrino, ŝi estis portita kune kun siaj patrino, pliaĝaj fratino kaj frato. Tiam ŝi estis nur kvar jara, kaj tiu bildo profunde gravuritĝis en ŝian plej fruan memoron, pri kiu ŝi ofte rakontis al ni.
    Ŝiaj avo kaj patro estis vagantaj komercistoj, kaj fariĝis kamparanoj post kiam ili fiksloĝiĝis en nia hejmloko. Ŝia patro estis fama pro siaj erudicio kaj kapablo. Li estis klerulo, kaj ankaŭ lerta pri komerco, kuracado kaj aŭguro, tamen liaj kapabloj ne povis lin riĉigi. Nia rakonto komenciĝas de lia aŭguro por siaj familianoj.
    Kiam mia avino estis sep jara, ŝia patro faris aŭguron por siaj gefiloj inkluzive de mia avino. La sorto de la gefratoj estas iom pli bona, sed de ŝi estas la plej mizera laŭ la aŭguro. Ŝi suferos de malriĉo, batiĝo, vidvineco, perdo de infanoj kaj morto en mizero. Aŭdinte tion, mia avino ploregadis longe kuŝante sur la planko. Tiam ŝia patro diris al ŝi ameme: "Aŭskultu min, mia kara! Homa sorto estas ŝanĝebla. Se vi firmvole faru ĉion favoran al aliaj kaj kaŭzu nenion malfavoran al ili, vi havos sorton ne malpli bonan ol de viaj gefratoj." Ŝi tenis la averton de sia patro profunde en la memoro, vere praktikis ĝi en sia tuta vivo kaj pruvis per sia travivaĵo, ke la instruo de ŝia patro estas tute prava.
    Pro malriĉeco, ŝiaj gepatroj edzinigis ŝin al kamparana familio el vidvina patrino kaj du orfaj gefiloj kiam ŝi estis nur sep jara. En la antaŭa malfacila tempo tia fenomeno estis tre ordinara en Ĉinio. Mia avo estis pliaĝa ol ŝi je unu jaro kaj preskaŭ ĉiutage nutris ŝin per bato. Poste, ŝia bopatrino trovis malespere, ke mia avo estas tro frandema kaj mallaborema, kaj li tute ne kapablos vivteni familion. Do ŝi instruis sian arton de mato-farado al mia avino kun espero ke tiu povu vivteni la familion per si mem. La bopatrino de mia avino vidviniĝis de sia juneco, kaj ŝi vivtenis sian malgrandan familion per mato-farado. Pri la morto de mia praavo mi jam skribis, kaj eble vi jam legis ĝin en mia blogo.
    Post kiam mia avo estis plenaĝa, li famiĝis en la ĉirkaŭa regiono kiel granda mallaboremulo. Foje, najbarino rakontis pri li. Ŝi diris, ke mia avo ofte vizitis najbarojn tuj kiam ili malfermis sian pordon post la ellitiĝo. Tie li sidadis kaj babilis ĝis mantenmanĝo, kaj tuj post la manĝo kun siaj familianoj, li denove forglitis el sia hejmo por eviti eventulan laboron. Li kutime sin kaŝis ĉe diversaj familioj, kaj estis tre malfacile trovi lin se iu bezonis lin. Laŭ ŝia memoro, li diligentiĝis nur foje, kaj mirigis ĉiujn, ke li iris en sian kampon portante ŝpaton tuj post la mateniĝo. Sed kiam oni serĉis lin pro io, ili fine trovis, ke lia kampo estis bone ŝpatita nur iom ĉirkaŭe lasante la mezan parton ne prilaborita. Anstataŭ daŭrigi la laboron, mia avo kuŝis sur la kampo kaj ronkis en profunda dormo kun ŝpato sub la kapo.
    Tiel mia avino vivtenis sian familion per mato-farado sen helpo de mia avo. Krom sia hejma kaj kampa laboroj, ŝi ankaŭ fervore helpis aliajn laŭeble, do ŝi plaĉis al ĉiuj en la vilaĝo. Kiam miaj geavoj havis du filojn, mia avo malfeliĉe eksuferis de furunko en iu mano. Trovinte nenian kuracmetodon, li povis fari nenion alian ol fumi opion por mildigi la doloron. Poste, kvankam iu sukcese kuracis lin, tamen li neniam sukcesis sin deteni de opiofumado. Kvankam en malriĉeco, li konsumis laŭeble por la fumado. Kiam li ne plu povis trovi monon en la hejmo, li do prenis havaĵojn de sia familio por vendi aŭ bati mian avinon por la kaŝita mono. Li fariĝis komuna ŝtelisto de sia familio, kaj ĉiuj familianoj kaŝis vendeblajn objektojn for de li. Kvankam li ŝtelis ĉion vendeblan el sia propra familio, li neniam tuŝis havaĵojn de aliaj homoj, do li estis bonvena en ĉiuj familioj. La najbaroj kutime lasis mian avon gardi pordon por ili, se ili devas forlasi hejmon. La afero daŭris ĝis la milito kontraŭ japana agreso. Li partoprenis en la helpantaro de ĉina armeo, kaj estis mortigita de japanaj agresantoj. Post morto de mia avo, mia avino vivis sole kun siaj bopatrino kaj du filoj. Kiam ŝi estis tro malriĉa por vivteni la familion, ŝi devis forlasi sian bopatrinon kaj edziniĝi en vilaĝo ne tre malproksime. Kvankam ŝia bopatrino havis filinon, kiu estas kromedzino de riĉulo en la najbara vilaĝo, tamen la patrino ne povis akiri helpon de la filino. Foje, la maljuna patrino loĝis ĉe la filino dum kelkaj tagoj, laborante kiel servistino, tamen fine elpeliĝis de la bofilo, ĉar pro sia maljuneco, ŝi ne povis labori tiel multe kiel junaj servistinoj. Mia avino ne forlasis la devon vivteni sian bopatrinon eĉ post sia refoja edziniĝo. Ŝi frekventis al sia bopatrino kaj ĉiufoje donis al ŝi monon aŭ grenon por ke la maljunulino tenu sian vivon. Kaj eĉ se mia avino prokrastis la viziton pro okupiteco, ŝia bopatrino kutime vendis havaĵojn iom post iom por sin vivteni. Kiam mia avino revenis por viziti sian bopatrinon, ŝi kutime reaĉetis la elvenditajn havaĵojn de la aĉetintoj. Ĉiuj en la vilaĝo sciis bone, ke ili ne povos longe uzi la objektojn aĉetitajn de la kompatinda maljunulino, kaj la pago de mia avino estas iom pli alta ol la prezo postulita de ŝia bopatrino. Do kiam la maljunulino bezonis helpon, ĉiuj volonte aĉetis ŝiajn vendaĵojn eĉ se ili tute ne bezonis tion. Post du jaroj la nova edzo de mia avino forpasis seninfane, do ŝi forvendis ĉiujn havaĵojn de la nova edzo, kaj revenis al sia bopatrino. Tiel ŝi filinece prizorgis la bopatrinon ĝis ties lasta momento. Ŝia bopatrino ofte diris al ŝi: "Mi ne povis havi helpon de mia propra filino krom de vi, mia filineca bofilino, do en via maljuneco vi ne suferos de malfacilaĵoj kaj ankaŭ vi havos filinecan bofilinon." La antaŭdiro de mia praavino estis prava. Mia patrino vere prizorgis mian avinon filinece kaj estis laŭdata en nia regiono.
    Ekde infaneco mi vivis ĉe mia avino, kaj en mia memoro ĉiuj en la vilaĝo respektis ŝin, kaj ĉe ŝi neniam mankis najbarinoj. Se okazis malagrablaĵo kaj konflikto inter geedzoj aŭ najbaroj, ili ofte venis al mia avino por peti konsilon kaj konsolon. Post la interpacigo de mia avino, ili konvertis sian rankoron en amikecon.
    Post la edziĝo de mia onklo (patra frato), ŝi eksuferis de mia onklino, kiu transverŝadis koleron kontraŭ mia onklo al mia avino. Tamen mia avino toleris ĉion milde kvazaŭ amema patrino. Se iuj plendis por mia avino, mia avino kutime admonis ilin, "Mia dua bofilino estas ankoraŭ knabino. Ŝi distingos bonon kaj malbonon post sia maturiĝo." Vere, post la hazarda morto de mia onklo, mia onklino reedziniĝis en najbara vilaĝo kaj havis duan bopatrinon. Tiam ŝi konsciis la patrinecan amon de mia avino, kaj frekvente vizitis ŝin kiel filino. Eĉ se iu donacis al ŝi iom da bongustaĵo, ŝi speciale piediris kilometrojn por ke mia avino gustumu.
    Post la morto de mia onklo, mia avino estis trafita de kordoloro. En la 90-jaraĝo, ŝi ekpraktikis budhismon laŭ la konsilo de mi, kiu eklernis budhismon kelkajn jarojn pli frue, kaj iom post iom ĝuis mensan pacon kaj kvietecon. Tiam ŝi ofte diris, ke ŝi ĝuas grandan feliĉon en sia maljuneco bone prizorgate de la familianoj kaj registaro. Laŭ sia antaŭa sorto ŝi vivus mizere sen ido, sed ŝi havis filon, filinecan bofratinon kaj aron da nepoj. Kvankam ŝi ne spertis prizorgon de mia avo kiam li vivis, tamen ŝi ĝuis lian helpon pro la subvencio de registaro kiel edzino de martiro.Tio estis la rezulto de ŝia bona konduto. Ŝi tute konsentis kun mia deziro, ke mi fariĝu monaĥo por tutkore praktiki budhismon kaj helpi aliajn laŭ mia plej granda eblo. Nelonge post mia monaĥiĝo, ŝi forpasis pace kaj feliĉe kun neniu malsano aŭ sufero.
    Laŭ instruo de budhismo, ni ĝuas la rezultojn gajnitajn per nia antaŭaj kondutoj kaj samtempe kultivas por niaj estontaj rezultoj per nia nuna ago. La travivaĵo de mia avino estas bona pruvo por tio.
回复

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-3-29 15:57 , Processed in 0.074754 second(s), 15 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表