佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
查看: 3220|回复: 0

Resumo pri esperanta aktivado de Monaĥejo Tiefosi en 2011

[复制链接]
发表于 2011-12-20 06:22:53 | 显示全部楼层 |阅读模式
  Baldaŭ venos la naskiĝtago de nia esperanta majstro Zamenhof, kaj sekve la nova jaro. Oni kutime faras resumon kaj novjaran projekton je la jarfino, do ankaŭ mi tiel agos.
  En 2011 ni nur fondis kelkajn kursojn malgrandajn kaj liberajn en la monaĥejo, kaj kelkaj kursanoj lernis.
  En marto de tiu ĉi jaro ni eldonis 3000 eklemplerojn da esperanta tradukaĵo "Amo al la vivoj" kaj ekdistribuis senpage en espeantista kaj budhana rondoj, kune kun diskoj de miaj ambaŭ tradukoj voĉlegitaj de samideano Zhao Jianping el CRI.
  En aprilo Miaohui partoprenis esperantan seminarion okazigitan kunlabore de OSIEK kaj Hubei-a Esperanto-ligo en urbo Wuhan, faris paroladon pri homa vivo laŭ budhisma vidpunkto, kaj gvidis la seminarianoj en vizito al monaĥejo Baotongsi.
  En aŭgusto Miaohui kaj tri kursanoj el Monaĥejo Tiefosi partoprenis en la esperanta seminario okazigita de azia ILEI en urbo Tianjin, faris paroladon pri instruado kaj donis iom da helpo en la instruado al komencantoj. La kursanoj el Monaĥejo Tiefosi partoprenis en la prova ekzameno kaj du el ili gajnis bonajn poentojn.
  En tiu ĉi jaro ni ankaŭ akceptis en Monaĥejo Tiefosi vizitadon de esperantaj samideanoj el kelkaj landoj.
  Ĉeloka rezulto de nia aktivado:
  En la nuna tempo multaj homoj en la registaraj kaj budhismaj organizoj scias pri la esperanta afero en Tiefosi, kaj tagĵurnalo en urbo Xianyang speciale faris raporton pri la esperanta afero en la monaĥejo. Do Esperanto estas kutima temo kiam on mencias pri Tiefosi. Iuj urbaj kaj gurberniaj estroj ankaŭ interesiĝas pri tio, kaj ofte prezentis Esperanton al siaj superuloj kaj amikoj dum ilia vizito en la monaĥejo. Esperanto ankaŭ vekis grandan intereson de multaj lokanoj, kiuj havas intencon, ke iliaj infanoj ankaŭ lernu ĝin. Do ĝuste pro tio en la kursetoj de tempo al tempo aperis lernejanoj. Laŭ mi, tio estas la bona komenco por la estonta afero.
  Do en la nova jaro ni intencis okazigi esperantan seminarion pri budhismo en la monaĥejo kunlabore aŭ sole laŭ oftaj proponoj fare de samideanoj en- kaj eksterlandaj. Do por ke ni havu sufiĉe da helpantoj kaj volontuloj esperantaj, ni decidis fondi liberajn kursetojn dum ferio de printempa festo kaj vintro. Krome ni fondos longan kurson en tri aŭ kvar monatoj post printempa festo. Dume la kursanoj lernos la elementan kurson en unu monato kaj mezgradan kurson en du aŭ tri monatoj.  Kaj en la nova jaro, ankaŭ mi malfermos esperantan bibliotekon al samideanoj, kiuj volas ĝui esperantajn legadon kaj praktikadon loĝante en la monaĥejo mempage nur por siaj loĝado kaj manĝado. Ni jam havigis al ni ĉirkaŭ sepcent specojn da esperantistaĵoj, el kiu duono estas eldonaĵoj eksterlandaj. Krom tio, ni ankaŭ kolektis pli multe da esperantaj e-libroj kaj povas provizi komputilajn aparatojn por legi kaj tajpi. Ĉiuj samideanoj en- kaj eksterlandaj estas bonvenaj en la monaĥejo kaj ili rajtas loĝi en la monaĥejo tiom longe kiom ili deziras, kaj ankaŭ ege bonvenas libro-donacado fare de samideanoj en- kaj eksterlandaj.
  Kontaktaj metodoj:
  Sinjoro Miaohui
  Skype: Komencanto
  Mobilo: 18602952209
  QQ: 1262764729; 608925378; 731940441; 40860324 ( novaj amikoj aldonu la plej antaŭan)
    Retadreso: miaohui ĉe wo.com.cn (Bonvolu ŝanĝi "ĉe" en @ kiam vi kontaktos min.)
回复

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-3-29 20:58 , Processed in 0.066680 second(s), 15 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表