佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
查看: 8064|回复: 0
打印 上一主题 下一主题

100 plej legindaj tradukaĵoj

[复制链接]
跳转到指定楼层
楼主
发表于 2012-1-15 05:46:49 | 只看该作者 回帖奖励 |倒序浏览 |阅读模式
100 plej legindaj
tradukaĵoj

Listo
kompilita de Edmund Grimley Evans, aperinta en la revuo Esperanto, novembro
2010




Pri kelkaj el la subaj libroj troviĝas recenzoj aŭ resumaj prezentoj
de la verko, kiujn vi atingas alklakante la nomon.

Se vi volas aldoni tian resumon aŭ komenti la liston, eblas fari tion
en aparta diskutlisto.

Resuman prezenton pri iu verko en la listo vi povas sendi ankaŭ al
Sten Johansson.



Multaj el la libroj estas aĉeteblaj de libroservoj kiel UEA aŭ
FEL.





Amado: La morto kaj la morto de Kinkas Akvobleko (1959, portugala,
tr. Pádua). Kinkas, mortinta, ekskursas kun nerespektindaj kamaradoj.


Andersen (1805-1875): Fabeloj (dana, tr. Zamenhof). Famaj fabeloj,
kaj grava specimenaro de zamenhofa lingvaĵo.

Ariyosi Sawako: La edzino de kuracisto Hanaoka Seisyû (1966, japana,
tr. Konisi Gaku). Malfacilaj rilatoj inter bofilino kaj bopatrino ĉirkaŭ 1800.


Asch: La sorĉistino el Kastilio (1921, jida, tr. Lejzerowicz). La
suferoj de juda martirino en Romo ĉirkaŭ 1500.

Aszlányi: Sep vangofrapoj (1937, hungara, tr. Somlai). Amuza romano.
Senlabora inĝeniero venĝas al potenca ŝtalreĝo.

Atxaga: Memoraĵoj de eŭska bovino (1991, eŭska, tr. Arana). Misteraj
okazaĵoj en apudmontara bieno, el la vidpunkto de bovino.

Baudelaire: La floroj de l' malbono (1857, franca, tr. diversaj).
Poemaro pri sekso kaj morto kaj la tragedio de senespera solulo.

Bengtsson: Orm la ruĝa (1941-1945, sveda, tr. Nilsson). Aventuroj en
la deka jarcento, en humura pseŭdoarkaika stilo.

Boccaccio: Dekamerono (1350-1353, itala, tr. Waringhien kaj
Martinelli). Tri dekonoj el eble la plej konata novelaro de la monda literaturo.


Borges (1899-1986): La sekreta miraklo (hispana, tr. diversaj).
Elektitaj prozaĵoj kaj poeziaĵoj de la fama argentina verkisto.

Borovský: La bapto de caro Vladimir (1855, ĉeĥa, tr. Pumpr). Satira
kaj amuza versaĵo pri la unua kristana caro.

Brecht: Trigroŝa romano (1934, germana, tr. Schulze). Socikritika
romano de la fama poeto kaj dramisto.

Bulgakov: La majstro kaj Margarita (1966, rusa, tr. Pokrovskij).
Moderna klasikaĵo pri Moskvo, Jerusalemo kaj balo ĉe Satano.

Buzzati: La dezerto de la tataroj (1940, itala, tr. Mistretta).
Soldatoj tutvive atendas malamikon, kiu neniam venas.

Cabell: Jurgen (1919, angla, tr. Auld). Fantazia vojaĝo de iama
poeto. Libro tre ŝatata de William Auld.

Camus: La fremdulo (1942, franca, tr. Duc Goninaz). Akcidenta
murdinto bedaŭras nenion.

Capuder: La vipo kaj la turbo (1975, slovena, tr. Ošlak). La unua
"disidenta" romano en Slovenio traktas amarajn spertojn el 1941-1945.


Carroll: Alico en Mirlando (1865, angla, tr. Broadribb). Klasika
infanlibro verkita de matematikisto.

Céline: Vojaĝo ĝis noktofino (1932, franca, tr. LeQuint kaj Le Puil).
Cinika kaj komika atako kontraŭ patriotismo kaj aliaj ismoj.

Cervantes: La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha (1605-1615,
hispana, tr. de Diego). Ĉefverko mondliteratura, moka kaj farsa, iom neologisme
tradukita.

Chesterton: La naiveco de pastro Brown (1911, angla, tr. Bean). Dek
du rakontoj pri pastro-detektivo kun metodoj pli intuiciaj ol deduktaj.


Conan Doyle: La ĉashundo de la Baskerviloj (1902, angla, tr. Auld).
Fama aventuro de la rigore racia detektivo Ŝerloko Holmso.

Couperus (1863-1923): Pri vagabondoj kaj friponoj, pri damoj kaj
kavaliroj (nederlanda, tr. Berveling). Noveloj por prezenti la buntan temaron de
nederlanda verkisto.

Čapek: Milito kontraŭ salamandroj (1936, ĉeĥa, tr. Vondroušek).
Satira sciencfikcio pri la malkovro, sklavigo kaj ribelo de fremda raso.


Ĉeĥov (1860-1904): Ĉeriza ĝardeno (rusa, tr. diversaj). Elektitaj
verkoj de eminenta novelisto.

Dante: Infero (1308-1321, itala, tr. Kalocsay / Dondi). Dondi
tradukis ankaŭ la tutan Dian Komedion. Klasikaĵo pli legebla, eble, ol vi
pensas.

Daudet: Tre mirigaj aventuroj de Tartarin de Taraskono (1872, franca,
tr. Delor kaj Le Brun). Burleskaj aventuroj de provenca fanfaronulo.

Dostojevskij: Krimo kaj puno (1866, rusa, tr. Parfentjev). Fama kaj
influa romano pri studento, kiu murdas lombardistinon.

Dumas: La grafo de Monte-Kristo (1844, franca, tr. Moirand). Romanego
plena de intrigoj, perfidoj, murdoj kaj venĝoj.

Eliade: Fraŭlino Maitreyi (1933, rumana, tr. Oneţ). Pri malpermesita
amo inter juna eŭropano kaj eĉ pli juna bengalino.

Fournier: La granda Meaulnes (1913, franca, tr. Bernard). Pri "la
verda paradizo de amoj knabnaivaj".

Frank: Taglibro de Anne Frank (1942-1944, nederlanda, tr. Bartels).
Taglibro de 13-jara juda knabino, vivanta kaŝite sub nazia okupado.

García Lorca: Cigana romancaro (1928, hispana, tr. de Diego). Bonega
traduko de ŝatata hispana poemaro.

García Márquez: Cent jaroj da soleco (1967, hispana, tr. de Diego).
Populara magirealisma romano tradukita en Diegan dialekton.

Gárdonyi: Sklavoj de dio (1908, hungara, tr. Hamvai). Pri sankta
Margareta (1242-1271) kaj la peniga vivo de monaĥoj.

Gogol: Malvivaj animoj (1842, rusa, tr. Vyĉegĵanin). Nova alveninto
trompe aĉetadas mortintajn servutulojn.

Grimm: Elektitaj fabeloj (1812, germana, tr. Bein). Klasika traduko
de klasikaj popolfabeloj.

Harrison: Naskiĝo de la rustimuna ŝtalrato (1985, angla, tr.
diversaj). Humura sciencfantazio. Aventuroj de ŝatinda fripono.

Hašek: Aventuroj de la brava soldato Ŝvejk dum la mondmilito (1923,
ĉeĥa, tr. Váňa). Ĉeĥa soldato subfosas la aŭstrian-hungarian armeon per ŝajna
malkompetenteco.

Heine (1797-1856): Kantoj kaj romancoj (germana, tr. Kalocsay kaj
Waringhien). Formfidelaj kaj belaj poemtradukoj en klasika, parnasisma lingvo.


Hemingway: La oldulo kaj la maro (1951, angla, tr. de Diego). Maljuna
kuba fiŝkaptisto luktas kontraŭ giganta fiŝo.

Ihara Saikaku: Kvin virinoj de amoro (1686, japana, tr. Miyamoto).
Noveloj pri tragedia amo en la feŭda socio.

Jansson: Muminvalo (1962, sveda, tr. Bick). Furora infanlibro por
ĉiuj aĝoj.

Jeluŝiĉ: Cezaro (1929, germana, tr. Rotkviĉ). Historia romano pri la
romia imperiestro.

Jerome: Tri homoj en boato (1889, angla, tr. Badash). Komedia romano,
kiu malgraŭ sia aĝo ŝajnas tute moderna.

Jiménez: Platero kaj mi (1914, hispana, tr. Gutiérrez Adúriz).
Andaluza vilaĝo priskribita per dialogoj kun azeno.

Kafka: La metamorfozo (1915, germana, tr. Nervi). Gregor trovas sin
en sia lito transformiĝinta en monstran insekton.

Kajjam (1048-1131): La robaioj (persa, tr. Waringhien). Versaĵoj kun
filozofia enhavo.

Kalevala (1849, finna, tr. Leppäkoski). La finna nacia eposo en sorĉa
traduko.

Kawabata: Neĝa lando (1935-1948, japana, tr. Konisi Gaku). Pri
amrilato inter tokia riĉulo kaj provinca gejŝo.

Kertész: Sensorteco (1975, hungara, tr. Ertl). Kapta kaj profunda
rakonto pri juda knabo en Auschwitz kaj Buchenwald.

Kiŝon (1924-2005): Elektitaj satiroj (hebrea, tr. Ziegler). Tridek
humuraj skizoj en simpla kaj klara lingvaĵo.

Kivi: Sep fratoj (1870, finna, tr. Ekström). Humura romano pri vivo
en nordaj praarbaroj en la 19-a jarcento.

Lagerlöf: La mirinda vojaĝo de Nils Holgersson (1906-1907, sveda, tr.
Johansson). Bubo ŝanĝiĝas en koboldon kaj flugas tra Svedio kun anseroj.


Laŭ Ŝe: Kamelo Ŝjangzi (1936, ĉina, tr. Ŭang
Ĉongfang). Pri la tragedia sorto de pekina rikiŝisto.


Laxness: Sendependaj homoj (1934-1935, islanda, tr. Ragnarsson). Pri
la kredoj kaj vivoj de malriĉaj islandaj kamparanoj.

Lindgren: La beleco de Merab (1983, sveda, tr. Johansson). Deko da
noveloj kun nord-sveda fono.

Lukiano: Lukio aŭ azeno (ĉ. 170, greka, tr. Berveling). La plej
malnova teksto en la listo. Humura rakonto pri viro ŝanĝita en azenon.


Lusin (1881-1936): Noveloj (ĉina, tr. diversaj).
Enrigardo al la ĉina socio dum interesa historia periodo.


Mann: La morto en Venecio (1912, germana, tr. Buinsters). Germana
verkisto iĝas obsedita de juna pola knabo dum ĥolera epidemio.

Martinson: Aniaro (1956, sveda, tr. Auld kaj Nilsson). Eposa poemo
pri paneinta kosmovojaĝo. Majstroverko ne sufiĉe konata.

Mickiewicz: Sinjoro Tadeo (1834, pola, tr. Grabowski). Klasika
traduko de la pola nacia epopeo.

Milne: Winne-la-Pu (1926, angla, red. Tonkin). Klasika infanlibro
bele esperantigita.

Miyazawa Kenzi (1896-1933): Gooŝ la 'ĉelisto (japana, tr. Nozima).
Fantaziaj noveloj kaj fabeloj.

Mori (1862-1922): Rakontoj de Oogai (japana, tr. diversaj). Kvar
noveloj.

Nothomb: Higieno de l' murdisto (1992, franca, tr. LeQuint kaj Le
Puil). Ĵurnalistino intervjuas mortontan mizantropan verkiston.

Orwell: Mil naŭcent okdek kvar (1949, angla). Klasikaĵo pri totalisma
socio, laŭdire jam dufoje esperantigita.

Orzeszko: Marta (1872, pola, tr. Zamenhof). Pri junulino luktanta por
digna vivo.

Poe: La falo de la domo Usher (1839, angla, tr. Grimley Evans).
Simbolisma hororo pri ĝemela fratino entombigita vivanta.

Prus: La faraono (1895, pola, tr. Bein). Historia romano pri la
antikva Egiptio.

Puŝkin: Eŭgeno Onegin (1825-1837, rusa, tr. Valentin Melnikov).
Versromano, kvazaŭ "enciklopedio de la rusa vivo".

Queneau: Stilekzercoj (1947, franca, tr. Ertl). Naŭdek naŭ
diversstilaj raportoj pri la sama okazaĵo.

Radiguet: Kun Diablo en la korpo (1923, franca, tr. Duc Goninaz).
Eleganta amromano pri rilato inter edzino kaj 16-jara knabo.

Ramos: Vivoj sekaj (1938, portugala, tr. Knoedt). Batalo de malriĉa
familio kontraŭ sekeco kaj malsato en nordorienta Brazilo.

Remarque: En okcidento nenio nova (1929, germana, tr. diversaj). Pri
la suferado de soldatoj en la mondmilito.

Sagao de Njal (ĉ. 1250, islanda, tr. Ragnarsson). La plej elstara
islanda sagao, pri eventoj inter 960 kaj 1020.

Saint-Exupéry: La eta princo (1943, franca, tr. Delaire). Fabela
rakonto ne nur por infanoj.

Saki (1870-1916): La lupino kaj aliaj rakontoj (angla, tr. Grimley
Evans). Spritaj kaj satiraj rakontoj en eleganta stilo.

San-Antonio: La maljunulino kiu paŝis en la maro (1988, franca, tr.
LeQuint kaj Le Puil). Maljuna aventuristino elektas heredanton kaj instruas lin
pri ŝtelarto.

Sartre: La naŭzo (1938, franca, tr. Bernard). Ŝlosila verko de
ekzistismo. Tridek-jara historiisto naŭziĝas pri sia vivo.

Schnitzler: Sonĝonovelo (1926, germana, tr. Duc Goninaz). Sonĝeca
erotika rakonto aluda al la sonĝinterpretado de Freŭdo.

Selimović: La derviŝo kaj la morto (1966, serbokroata, tr. Imbert).
Religiulo en Bosnio dum la turka regado ĵetiĝas en politikan potenclukton.


Shakespeare: Hamleto, reĝido de Danujo (ĉ. 1600, angla, tr.
Zamenhof). La unua esperantigo de Ŝekspiro, kaj ankoraŭ leginda.

Shi: Ĉe akvorando (ĉ. 1370, ĉina, tr. Laŭlum).
Romanego pri kamparana ribelo ĉirkaŭ 1120.


Sienkiewicz: Quo vadis? (1895, pola, tr. Lidja Zamenhof). Historia
romano pri Romo sub Nerono.

Simenon: La flava hundo (1931, franca, tr. Luez). Unu el pluraj
krimromanoj pri komisaro Maigret jam esperantigitaj.

Stevenson: D-ro Jekyll kaj s-ro Hyde (1886, angla, tr. Goodheir / de
Diego). Elektu el du tradukoj de rakonto pri apartigo de la du flankoj de unu
persono.

Strindberg: Insulanoj de Hemsö (1887, sveda, tr. Johansson). Pri la
rilatoj amaj kaj geedzaj inter homoj malsamklasaj.

Tagore (1861-1941): Malsata ŝtono (bengala, tr. Sinha). Sep rakontoj
spegulantaj la morojn kaj homtipojn bengalajn.

Tammsaare: La mastro de Kõrboja (1922, estona, tr. Kärt). Juna
bienestrino provas edzigi al si filon de apuda bienulo.

Tolkien: La Mastro de l' Ringoj (1954-1955, angla, tr. Auld).
Popularega trivoluma fantazia romano.

Tolstoj: Resurekto (1899, rusa, tr. Sapoĵnikov). Pri la maljusteco de
leĝoj kaj la hipokriteco de la eklezio.

Tragedio en la universo (1961, kroatserba, tr. Rotkvić). Kolektiva
verko de junaj astronomoj. Eksterteranoj vizitas la detruitan Teron.

Turgenev: Patroj kaj filoj (1862, rusa, tr. Bein). Pri diferencoj
inter generacioj en la tempo de la fino de servuteco.

Vazov: Sub la jugo (1889, bulgara, tr. diversaj). Historia dramo pri
luktado kontraŭ turka regado ĉirkaŭ 1875.

Vermeylen: La migranta judo (1906, nederlanda, tr. Declerck). Rakonto
el la tempo de Kristo.

Verne: Ĉirkaŭ la mondo dum okdek tagoj (1873, franca, tr. Tortel).
Ŝatata romano pri aventura vojaĝo.

Voltaire: Tri verkoj de Volter (1747-1767, franca, tr. Lanti). Tri
gravaj verkoj en unu volumo: Kandid; Zadig; Senartifikulo.

Wells: La dormanto vekiĝas (1910, angla, tr. Milward). Post 203-jara
dormo, viro vekiĝas en socio por li fremda.

Zweig: Brulanta sekreto kaj aliaj rakontoj (1911, germana, tr.
Schwerin). Dekdujara knabo intervenas kontraŭ la amanto de lia patrino.
转自:http://esperanto.net/literaturo/tradukita/legindaj.html
回复

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-4-26 15:53 , Processed in 0.053861 second(s), 14 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表