佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
查看: 4739|回复: 0
打印 上一主题 下一主题

La Fundamentaj Principoj de Budhismo

[复制链接]
跳转到指定楼层
楼主
发表于 2012-4-3 06:42:21 | 只看该作者 回帖奖励 |倒序浏览 |阅读模式
  La Fundamentaj Principoj de Budhismo
  Gautamo
  Novjara mesaĝo de Probal Dasgupta
  Prezidanto de UEA (Universala Esperanto-Asocio)
  Post kiam Gaŭtamo iĝis Budho
  Novjaro estas komenco – bona momento por aŭskulti rakonton pri prakomenco spektakla. Longe meditinte, Sidhartho Gaŭtamo fine fariĝis iluminito, « Budho ». Malgraŭ la spirita triumfo, lian psikon prinubis dubemo. Dum li hezitis, ĉu diskonatigi sian evangelion aŭ private iri sian nove luman vojon, li trovis sin apud flegma, memfida komercisto, kaj demandis : « Sinjoro, mi pensas, ke mi malkovris ion gravan, sed sieĝas min duboj. Kion farus vi en tia situacio ? » La komercisto sugestis, ke li konseliĝu kun sia amikaro.
  Gaŭtamo dankis lin kaj vojaĝis al tiuj amikoj, en kies kunesto li iam komencis sian meditan aventuron. La amikoj tuj diris : « Ha, revenas al ni tiu bizara homo, kiu kredas, ke eblas esti asketo taj tamen abunde manĝi ! Kiel vi fartas kun tiuj viaj manĝegoj, kara Gaŭtamo ? » Gaŭtamo diris : « Ne diru, homoj, ke vi forgesis mian respondon ! La ordinara publiko efektive manĝas tro, sed vi ekscese evitas manĝi ; mi mem sekvas mezan vojon (maĝghima magga) kaj manĝas nek tro, nek maltro. »
  « Bone, bone, » ili diris, kamarade frapante al li la dorson : « ĉiu laŭ sia gusto. Diru do, kiel ĉio iras ? » Li iom post iom babile rakontis al ili siajn malkovrojn. Komence skeptikaj, preskaŭ ĉiuj amikoj laŭgrade konvinkiĝis, ke li trovis ion gravan, sed unu amiko persistis en sia skeptikemo. Per longaj reklarigado kaj replikado al liaj demandoj, Gaŭtamo fine konvinkis ankaŭ lin. Ĉiuj tiam insistis : “Vi devas, kara, rediri la tuton, en la formo de serioza prezento, pork e ni senmanke kaput la bildon.” Budho –ĉar nun li ne plu dubis sian iluminitecon – tiam predikis al ili la ekrulon de la darma rado. Per tiu praprediko lanĉiĝis la Budhismo.
  Ni vivas en ege malantikva epoko. Sed ja ne malvalidiĝis la konsilo de tiu komercisto. La amikaro estas nia plej alta kortumo. Ĝiaj juĝoj estas definitivaj. En momentoj de dubemo, plioftiĝintaj en la lastaj jaroj, ni nin turnu plenkore al ili. Ni pretu ne nur aŭskulti ilin, sed ankaŭ vigle repliki, kiam ni trovas ilin nekomprenemaj kaj do nekapablaj vere plensaĝe konsili. La saĝon ni foje devas eltiri unuj de la aliaj per vigla, amika diskuto.
  Diversas niaj gustoj. Iuj inter ni pensas, ke aliaj inter ni volas tro manĝi, koste de tiuj, kiuj askete fastas. La akuzatoj pri troa manĝemo diras : « Ni trovis mezan vojon inter strasa materiemo kaj asketega spiritemo. » La akuzantoj diras : « Se vi volas prosperi, ne serĉu profitojn en Esperantujo. » Mi proponas, ke ni… nederlandane forgesu niaj akuzativoj (la roterdamaneco de nia asocio dotis niajn nederlandajn gekolegojn per fortika imuneco al tiaj ŝercoj) kaj bonvenigu la novan modon en Esperantujo anstataŭigi la n-finaĵon per la partikulo na. Por refortigi niajn amikecojn trans opinidiferencoj, ĉi-novjare, ni tostu per esprimo de amikeco, sankte-harmonie incitante unu la alian per klasikmuzike kantataj partikuloj… jes, mi pretigas vin por terure laŭta ŝerco, kovru la orelojn… Na na na na na ! Distostu tion tra la kontinentoj ! Havu belegan jaron.
  Probal Dasgupta
  En la revuo Esperanto, oficiala organo de UEA (Januaro 2012)
  La Fundamentaj Principoj de Budhismo
  Bayard Elton
  (Nokto de la redaktoro) :
  Tiu ĉi artikolo aperis sur « La Budhismo », n-ro 15, en la jaro 1935.
  La tiama redaktoro (Geo Yoxon) skribis jene : En n-ro 14 ni aperigis artikolon kun ĉi tiu sama titolo, kaj verkita de Edmund Howarth. Kompreneble ĉiu budhano vidas la instruon de la Budho el la vidpunkto de sia sperto. Kaj, ĉar ni opinias, ke niaj legantoj trovos intereson en la komparo, ni ankaŭ aperigos artikolon de alia budhano, sub la sama titolo, en n-ro 16.
  Mi devas pardonpeti : mi erare skribis en tiu ĉi rubriko de la antaŭa
  n-ro 9, ke la samtitola artikolo de Edmund Howarth aperis en la n-ro 15 de « La Budhismo ». Devis esti n-ro 14 en la jaro 1935.
  Budhismo estas vojo de la vivo. Tiu ĉi doktrino, fondita antaŭ 2,500 jaroj, de hinda princo Gotamo de la Sakjoj, asertas tri fundamantajn verojn : la universalecon de malĝojo kaj acagiiĝo ;
  la malkonstantecon kaj variadon de ĉio ; la nerealecon de la efektiva koraĵo aŭ egoo en iu parto aŭ iuj partoj de la universo.
  La kaŭzo de malĝojo estas avido kaj avaro, ĉar, sen ia avivo ne povus estiĝi la rezultanta maltrankvilo, kiu devenas de ne-satigitaj kaj tro-satigitaj deziroj.
  La vojo al la libero de tiu ĉi universala malĝojo estas per la forigo de la persona deziro, tio estas atingata per regado de la menso kaj la ĝusta vivmaniero. Tiu ĉi vojo estas nomata la OKERA VOJO kondukanta al NIRVANO, t.e. al la tuta kaj eterna estingiĝo de fajroj de avido, malamo kaj iluzio. La eroj de tiu ĉi vojo estas konataj laŭ la sekvantaj nomoj : Pravaj Kompreno kaj Decido, Pravaj Parolo, Agado kaj Vivrimedoj, Prava Klopodo, Prava Mensoregado, kaj Prava Kontemplacia Ĝojo.
  Budhismo proponas tiujn etikajn principojn kiuj inluzivas la tutan kampon de la vivo. Ili estas :
  1. Respekti ĉiujn formojn de la vivo ;
  2. Respekti la posedaĵojn de aliaj ;
  3. Esti ĉasta ;
  4. Esti verema ;
  5. Esti abstinenca.
  La Budhismo ne neas Dion. La budhisma ideo de Dio estas la okcidenta ideo de Kosma Leĝo. La homo ne povas eviti Dion kiel Kosman Leĝon, ĉar tiu ĉi leĝo ampleksas ĉiun koncepteblan kaj nekoncepteblan aĵon kaj ideon. Sed la budhano vidas, ke Dio estas tio, kio tiel preterpasas la limojn de homa ideopovo, ke la homo devas lerni fidon al si mem sole, por sia evoluigo. Le ne arogu provi la surmeton de siaj eraroj sur diajn ŝultrojn. Li devas stari sur la propraj piedoj. La budhismo instruas al li kiel fari tion, kaj kiel rigardi la Veron, tiel ke li vivu prave kaj tiamaniere liberiĝu por ĉiam de la senĝojiga paŝrado de fenomena ekzisto, kaj gajnu tiun sekurecon kaj liberon al kiu celas.
  Neante la ekziston de « egoo », la Budhismo ne neas la kromtempan subjektivon, kiu devas esti preter la vualo de fenomeno, kaj kiu estas en si ĉio. Budhismo neas la efektivan realon de la persona memo, la konstantecon de persona vidpunkto tiel, ĝi neas la konstantecon de ĉiuj evidentaĵoj. Ne dira ĝi : La persona konscio, kiel unuo, ne ekzistas, neniam ekzistis kaj estas entute iluzio.
  Tiel la Budhismo estas nek pesimisma nek ateisma. Ĝi rigardas la Veron, konstatas la faktojn de ekzisto, kaj montras la vojon al feliĉo kaj perfekta trankvilo. Ĝi instruas la fidon al, kaj la evoluigon de la propraj povoj de la homo, kaj venas en ĉi tiun okcidentan civilizacion, kun ĝia senfina laboro, ĝiaj zorgoj, kaj ĝia mallarĝa elrigardo, kiel granda lumo. Nin ĝi invitas, ke ni rigardu la vizion de la perfekta belo kaj paco, kaj ĝi diras kun senfina dolĉeco al ĉiu homo : Venu, etulo, marŝu ; forlasu la infanecajn timojn, kaj ekmarŝu laŭ la vojo, kiu kondukas al feliĉo.
  Novembro 2011, n-ro 10 de « La Esperanta Budhano », bulteno de Budhana Ligo Esperantista (BLE)
回复

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-4-25 22:42 , Processed in 0.058860 second(s), 14 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表