佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
查看: 3826|回复: 0

9. Fortuno kaj Sorto

[复制链接]
发表于 2013-4-24 13:01:41 | 显示全部楼层 |阅读模式
9. Fortuno kaj Sorto
  
  Demando: Kion instruis la Budho pri magio kaj sortodiveno?
  Respondo: La Budho opiniis, ke la praktikoj sortodiveni, surporti sorĉajn talismanojn por sin protekti, trovi fortunan lokon por konstruaĵoj, profeti kaj difini fortunajn tagojn estas senutilaj superstiĉoj. Kaj li publike malpermesis al siaj disĉiploj praktiki tiajn aferojn. Li nomis ĉiujn tiajn aferojn "malhonoraj artoj".
  "Kvankam iuj religiuloj, vivante per manĝaĵoj provizitaj de la kredantoj, sin vivtenas per tiaj malhonoraj artoj kaj eraraj vivmanieroj manaŭguri, aŭguri per signoj, interpreti sonĝojn kondukantajn al bona aŭ malbona sorto, alvoki diojn de fortuno, trovi fortunan lokon por konstruaĵo, la monaĥo Gotamo malpermesis tiajn malhonorajn artojn kaj malĝustajn vivmanierojn." D.I, 9–I2
  
  
  
  
  Demando: Do pro kio oni de tempo al tempo praktikas tiajn aferojn kaj kredas ilin?
  Respondo: Pro avido, timo kaj senscio. Tuj kiam homoj komprenas la budhajn instruojn, ili konscias, ke pura koro povas protekti ilin multe pli bone ol pecetoj da papero, pecetoj da metalo kaj kelkaj sorĉaj vortoj, kaj ili ne plu dependas de tiaj aferoj. En la instruoj de la Budho vin vere protektas kaj prosperigas viaj honesteco, bonkoreco, komprenemo, pacienco, indulgemo, malavareco, lojaleco kaj aliaj bonaj kvalitoj.
  
  Demando: Sed iuj sorĉaj talismanoj funkcias, ĉu ne?
  Respondo: Mi konas homon, kiu sin vivtenas vendante sorĉajn talismanojn. Li pretendas, ke liaj talismanoj povas doni bonan sorton, prosperon, kaj li garantias, ke vi povos eldiveni gajnajn numerojn por loterio. Sed se lia aserto estus vera, kial li ne estus multmilionulo? Se lia sorĉa talismano funkcius, kial li ne gajnus loterion semajnon post semajno? Li havas nur bonŝancon, ke iuj estas sufiĉe malsaĝaj por aĉeti liajn sorĉajn talismanojn.
  Demando: Ĉu ekzistas tia afero kia sorto?
  Respondo: La vortaro difinas sorton kiel "kredon, ke okazaĵo bona aŭ malbona venas al persono laŭ ties destino fortuna aŭ misfortuna." La Budho tute neis tiun ĉi kredon. Ĉiu okazaĵo havas apartan kaŭzon aŭ specialajn kaŭzojn kaj certe ekzistas rilatoj inter la kaŭzoj kaj efektoj. Ekzemple malsaniĝo havas specialajn kaŭzojn. Homo ne eviteble kontaktas mikrobojn kaj lia korpo estas tiel malforta, ke mikroboj povas entrudiĝi. Sendube estas rilato inter la kaŭzo, kio estas mikroboj kaj malfortiĝinta korpo, kaj la efekto, kio estas malsano, ĉar ni scias, ke mikroboj atakas organismon kaj estigas malsanon. Sed oni eltrovis nenian rilaton inter riĉiĝo aŭ sukceso de ekzamenoj kaj surporto de peceto da papero kun vortoj skribitaj sur ĝi. Budhismo instruas, ke ĉio okazas pro kaŭzo aŭ kaŭzoj, sed ne pro fortuno, ŝanco aŭ bona sorto. La interesiĝantoj pri sorto ĉiam provas akiri ion, kio kutime estas pli da mono aŭ riĉaĵo. La Budho instruas al ni, ke estas pli grave disvolvi niajn korojn kaj mensojn. Li diris:
  "Esti profunde edukita kaj sperta, esti bone trejnita kaj uzi bonajn vortojn; jen la plej bona sorto. Vivteni gepatrojn, ami la edzinon kaj infanojn kaj havi simplan vivmanieron; jen la plej bona sorto. Esti malavara, justa, helpema al viaj parencoj, kaj esti senkulpa en la kondutoj; jen la plej bona sorto. Sin deteni de malbono kaj forta drinkado, kaj ĉiam esti firmvola en virto; jen la plej bona sorto. Respektemo, humileco, kontenteco, dankemo kaj aŭdo de la bona Darmo; jen la plej bona sorto." Sn. 261–6
回复

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-3-29 16:48 , Processed in 0.064861 second(s), 15 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表