佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
查看: 4859|回复: 2

1-2. La naskiĝo de la reĝido

[复制链接]
发表于 2013-4-30 19:43:37 | 显示全部楼层 |阅读模式

  Ĉirkaŭ dek monatojn post sia sonĝo pri la blanka elefanto kaj la aŭguro, ke ŝi naskos grandulon, Reĝino Maja atendis la naskiĝon de sia infano. Iutage ŝi iris al la reĝo kaj diris: "Mia kara, mi devas reiri al miaj gepatroj. Baldaŭ naskiĝos nia bebo." Estis kutimo en Hindio, ke la edzino devas naski bebon en sia gepatra domo, do la reĝo konsentis, dirante: "Tre bone, mi faros necesan aranĝon por via vojaĝo."
  La reĝo aranĝis, ke iuj soldatoj antaŭtempe purigu la vojon, kaj aliaj gardu la reĝinon kiam oni  portis ŝin per ornamita palankeno. La reĝino forlasis Kapilavaston kaj ekvojaĝis al la ĉefurbo de sia patra regno en longa procesio de soldatoj kaj servistoj.
  La granda procesio preteriris ĝardenon nomatan Parko Lumbinio sur la vojo al la regno Kolijo. La ĝardeno estis proksima al la reĝlando nomata Nepalo ĉe la piedo de la montaro Himalajo. La reĝino absorbiĝis de la bela parko kun sala-arboj, aromaj floroj, viglaj birdoj kaj laboremaj abeloj, ŝi do haltigis la portistojn de la palankeno por iom ripozi ĉar la parko estis bona loko por ripozo. Kiam ŝi estis sub sala-arbo, ŝi akuŝis belan bebon. Estis fortuna tago. La akuŝo de la reĝino okazis en plenluna tago de la jaro 623 a. K. Nun oni celebras la tagon kiel Vesakon, la festo de la tri gravaj eventoj, kiuj estas la naskiĝo, iluminiĝo kaj nirvano de la Budho.  
  Laŭ la legendoj pri la budha naskiĝo, la bebo faris sep paŝojn antaŭen kaj je ĉiu paŝo de li aperis lotusfloro sur la tero. Je la sepa paŝo, li haltis kaj kriis kun nobla voĉo:
  "Mi estas la ĉefo de la mondo; mi estas la plej granda homo en la mondo; mi estas la plej eminenta homo en la mondo. Jen estas mia lasta naskiĝo kaj mi ne plu revenos."
  Reĝino Maha Maja tuj revenis al Kapilavasto post la naskiĝo de sia filo. La reĝo ĝojegis pro la informo. La novaĵo pri la naskiĝo de la longe atendita bebo ankaŭ cirkulis en la tuta regno kaj ĝojigis ĉiujn homojn.
回复

使用道具 举报

 楼主| 发表于 2017-6-21 18:58:59 | 显示全部楼层
Ekzerco 2
  
  1. Kial Reĝino Maha Maja volis forlasi Kapilavaston?
  2. Kie estas la palaco de ŝia patro?
  3. Kiel la reĝo sendis ŝin?
  4. Kial la reĝino haltis en la parko?
  5. Kio estis la nomo de la parko?
  6. Kiam naskiĝis la bebo?
  7. Kion la legendo diris pri la naskiĝo?
  8. Ŝajne la bebo diris ion. Kion li diris?
回复 支持 反对

使用道具 举报

 楼主| 发表于 2017-6-21 18:59:55 | 显示全部楼层
音频点播和下载链接:

http://www.budhano.cn/pod/budhavivo/vb-02.mp3
回复 支持 反对

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-3-29 22:24 , Processed in 0.075409 second(s), 15 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表