佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
查看: 4615|回复: 2

03. La nomdona ceremonio

[复制链接]
发表于 2013-4-30 19:44:21 | 显示全部楼层 |阅读模式


  Reĝo Sudodano havis maljunan instruiston konatan kiel saĝulo. Oni nomis lin Asito la Saĝulo. Asito vivis ermite en ĝangalo. Iutage, kiam la ermito sidis meditante, li trovis, ke la ĉielanoj kantas kaj dancas ĝojplene. "Kial vi estas tiel ĝojaj?" li demandis. "Ĉar la plej granda eminentulo en la mondo jam naskiĝis al Reĝino Maha Maja en Parko Lumbinio," respondis la ĉielanoj. Informiĝinte pri tio, Asito tuj hastis al la reĝo, reĝino kaj novnaskita bebo.
  Ĝojegis la reĝo, denove vidinte sian saĝan maljunan instruiston. Post kiam la saĝulo sidiĝis en la palaco, la reĝo portis la reĝidon al li kaj diris: "Instruisto, mia filo naskiĝis nur hieraŭ. Jen li estas. Bonvolu esplori, ĉu li havos brilan estontecon."
  Dirinte tion, la reĝo mallevis la reĝidon antaŭ la saĝulo por ke ĉi lasta povu plibone rigardi la bebon, sed la bebo movis siajn piedojn sur la kapon de la saĝulo. Surprizite, Asito prenis la piedojn de la reĝido en la manojn kaj atente ekzamenis ilin. Rimarkinte kelkajn makulojn sur la plandoj de la reĝido, li  stariĝis kaj diris: "La reĝido fariĝos tre granda instruisto en la mondo!" La saĝulo tiel plezuriĝis, ke li kunmetis la manplatojn kaj esprimis sian respekton al la eta reĝido. Vidinte tion, ankaŭ la reĝo faris la samon. Tio estis la unua saluto farita de la reĝo al la reĝido.
  En la kvina tago post la naskiĝo de la reĝido, la reĝo invitis kvin saĝulojn al la nomdona ceremonio kaj petis ilin proponi bonan nomon por la reĝido. La saĝuloj esploris la denaskajn makulojn de la reĝido kaj konkludis: "La reĝido fariĝos la reĝo de reĝoj se li volos regi la mondon. Sed se li elektos religian vivon, li fariĝos la Budho, la plej granda saĝulo."
  "La reĝido fariĝos nenio alia ol la Budho," diris Kondano, la plej juna el la kvin saĝuloj.
  Tiam la saĝuloj nomis la reĝidon Sidarto kun la signifo "plenumita deziro" aŭ "tiu, kiu atingis sian celon".

回复

使用道具 举报

 楼主| 发表于 2017-6-22 18:39:15 | 显示全部楼层
Ekzerco 3.

  1. Kiu estas Asito?
  2. Kial li iris al la palaco?
  3. Kion la reĝo faris post kiam Asito sidiĝis en la palaco?
  4. Kio okazis kiam la reĝo montris la bebon al la sanktulo?
  5. Ĉu Asito malĝojis pro la okazaĵo?
  6. Kion faris Asito post la okazaĵo?
  7. Kion Asito diris pri la reĝido?
  8. Kion Kondano diris?
  9. Kio estis la nomo donita al la reĝido?
  10. Kion signifas tiu ĉi nomo?
回复 支持 反对

使用道具 举报

 楼主| 发表于 2017-6-22 18:40:35 | 显示全部楼层

音频下载和点播链接: http://www.budhano.cn/pod/budhavivo/vb-03.mp3
回复 支持 反对

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-3-28 19:50 , Processed in 0.062303 second(s), 15 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表