佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
查看: 3441|回复: 0
打印 上一主题 下一主题

1-8. La kvar vidaĵoj: Malsanulo

[复制链接]
跳转到指定楼层
楼主
发表于 2013-5-8 13:16:44 | 只看该作者 回帖奖励 |倒序浏览 |阅读模式

8. La kvar vidaĵoj: Malsanulo


  La reĝo povis fari nenion alian ol lasi la reĝidon viziti la urbon en la dua fojo. Li opiniis, ke estos malbone provi haltigi lin, ĉar tio pliigos liajn konfuzecon kaj malĝojon. La reĝo ne atentigis, ke oni pretigu sin mem kaj la stratojn en la urbo por la dua vizito de la reĝido. La reĝido kaj Ĉana sin vestis kiel junulojn el nobelaj familioj, por ke oni ne rekonu ilin.

  Kiam la reĝido eliris, la urbo estis tute malsama ol dum lia lasta vizito. Ne plu troviĝis ĝojaj homoj lin salutantaj. Anstataŭ flagoj, ludoj, floroj kaj bone vestitaj homoj, troviĝis simplaj homoj farantaj tagajn laborojn por sin vivteni. Forĝistoj martelis ŝvitante por fari tranĉilojn. La juvelistoj kaj oraĵistoj faris kolringojn, braceletojn, orelringojn kaj fingroringojn el diamantoj, oro kaj arĝento. La tinkturistoj tinkturis tukojn en aminde belajn kolorojn kaj pendigis ilin por sekigi. La bakistoj okupiĝis pri bakado de panoj, kukoj kaj dolĉaĵoj, kaj vendis ilin al klientoj. La klientoj ekmanĝis dum la manĝaĵoj estis varmaj. La reĝido fiksrigardis tiujn homojn simplajn kaj ordinarajn. Ili ĉiuj estis tre okupitaj, feliĉaj kaj atentemaj en sia laboro.

  Kiam ambaŭ daŭre iris, ili renkontis viron kuŝantan sur la tero. Li tordis sian korpon, premis sian stomakon per ambaŭ manoj kaj kriis plengorĝe pro sufero. Purpuraj makuloj kovris liajn vizaĝon kaj korpon. Liaj okuloj elstariĝis, kaj li anhelis malfacile por spiri.

  Tio faris la reĝidon malĝoja duafoje en lia vivo. La bonkora reĝido ne povis toleri, ke suferas homoj. Li tuj alkuris kaj metis la kapon de la viro sur sian genuon, demandante: “Kio okazas al vi? Kio okazas?” sed la malsanulo nur kriis anstataŭ respondi.

  “Ĉana, diru al mi, kial tiu viro tiel statas?” demandis la reĝido. “Kio okazas al lia spirado? Kial li ne parolas?”

  “Mia reĝido,” respondis Ĉana, “ne tiel tenu la viron. La viro suferas de malsano. Lia sango toksiĝis. Li suferas de pesta varmo kaj brulas lia tuta korpo. Jen kial li nur laŭte krias nepovante paroli.”

  “Sed ĉu iuj aliaj homoj tiel fartas?” demandis la reĝido.

  “Jes, alvenus via vico malsaniĝi se vi tenas la viron tiel proksime kiel tio. Bonvolu demeti lin kaj ne tuŝu lin, alie, lia pesto venos al vi. Vi fariĝos tia, kia li estas nun.”

  “Ĉu troviĝas aliaj suferoj krom tiu pesto, Ĉana?”

  “Jes, mia reĝido, Troviĝas centoj da aliaj malsanoj tiel suferigaj kiel ĉi tio.” respondis Ĉana.

  “Ĉu neniu povas helpi? Ĉu ĉiuj homoj eble malsaniĝas? Ĉu tio iam ajn subite okazas?” demandis Sidarto.

  “Jes, mia kara reĝido,” respondis Ĉana, “ĉiu en la mondo eble malsaniĝas. Neniu povas ĉesigi tion, kaj tio iam ajn okazos. Ĉiu malsaniĝos kaj suferos.”

  La reĝido fariĝis despli malĝoja kiam li revenis al la palaco en la dua fojo, ĉiam pensante pri la viro kaj lia malsano.

回复

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-4-27 23:13 , Processed in 0.058605 second(s), 14 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表