佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
查看: 3591|回复: 0
打印 上一主题 下一主题

1-12. Ofero de Reĝo Bimbisara

[复制链接]
跳转到指定楼层
楼主
发表于 2013-5-22 20:07:20 | 只看该作者 回帖奖励 |倒序浏览 |阅读模式
  12. Ofero de Reĝo Bimbisara

  De Rivero Anoma, la juna reĝido vagis de loko al loko sin vestinte kiel almozulo. Li hazarde vagis al Urbo Raĝagaga, kie vivis Reĝo Bimbisara. Kun sia almozbovlo en la manoj, Sidarto iris en la stratoj petante manĝajon de domo al domo kiel ĉiuj aliaj religiaj monaĥoj. Oni eknomis lin Ŝakjamunio aŭ la Saĝulo de Ŝakja Klano. Aliaj nomis lin AsketoAsketo Gotamo, sed neniu plu nomis lin Reĝido Sidarto.

  Li estis tre bela, juna, sana, pura kaj diskreta. Li parolis tre sincere kaj ĝentile. Li ne petis, ke oni donu ion al li, sed estis feliĉo kaj plezuro por homoj meti iom da manĝaĵo en lian bovlon.

  Iuj homoj iris al la reĝo kaj raportis: Via Reĝa Moŝto, venis junulo, kiun iuj homoj nomas Asketo Gotamo. Li estas tre pura, diskreta, bonkora, ĝentila, kaj tute ne similas al almozulo.

  Apenaŭ Reĝo Bimbisara aŭdis la nomon Gotamo, li tuj sciis, ke tiu reĝido estas la filo de lia amiko Reĝo Sudodana. Li iris al la reĝido kaj demandis lin: Kial vi tiel faras? Ĉu vi kverelis kun via patro? Kial vi tiel vagas? Restu ĉi tie kaj mi donos al vi duonon de mia regno.

  Grandan dankon al vi, sinjoro. Mi amas miajn gepatrojn, edzinon, filon, vin mem kaj ĉiujn homojn. Mi volas trovi metodon por ĉesigi maljuniĝon, malsaniĝon, maltrankviliĝon kaj morton. Do mi daŭre klopodos por tio, dirinte, Asketo Gotamo foriris.
回复

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-5-6 18:45 , Processed in 0.061859 second(s), 14 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表