佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
查看: 3297|回复: 0
打印 上一主题 下一主题

1-13. La unuaj instruistoj de la Budho

[复制链接]
跳转到指定楼层
楼主
发表于 2013-5-29 05:36:20 | 只看该作者 回帖奖励 |倒序浏览 |阅读模式


  13. La unuaj instruistoj de la Budho

  Tiam en Hindio troviĝis multaj religiaj instruistoj. Unu el la plej bonaj kaj famaj instruistoj estis Alara kalama. Asketo Gotamo iris lerni ĉe li. Li restis ĉe la instruisto kaj lernis de li multajn aferojn inkluzive de meditado. Fine, Alara Kalama ne plu kapablis instrui Gotamon kaj diris, Nun vi jam estas same erudicia kiel mi mem. Troviĝas nenia diferenco inter vi kaj mi. Restu ĉi tie kaj akceptu mian pozicion por instrui miajn lernantojn kune kun mi.

  Sed Gotamo tute ne interesiĝis pri la restado. Kvankam li lernis multe, tamen li sciis bone, ke li ankoraŭ estas viktimo de maljuniĝo, malsaniĝo kaj morto, kaj ke lia serĉado ne finiĝis.
Do Gotamo forlasis Alaran Kalaman kaj klopodis por serĉi novan instruiston. Finfine li trovis alian grandan instruiston Udaka, kiu famiĝis pro sia inteligenteco. Gotamo denove lernis tre rapide kaj baldaŭ sciis tiel multe kiel sia instruisto. Li trovis, ke Udaka ne povos instrui al li kiel ĉesigi suferon, maljuniĝon, kaj morton, kaj krome, li aŭdis neniun, kiu povis solvi tiujn problemojn. Asketo Gotamo malesperiĝis refoje kaj forlasis Udakan kun firma decido, ke li klopodu per si mem ĝis li trovos la kaŭzon de ĉiuj suferoj en la homa vivo.
回复

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-5-7 00:10 , Processed in 0.069854 second(s), 14 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表