佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
查看: 3134|回复: 0
打印 上一主题 下一主题

1-16. Klopodo por iluminiĝo

[复制链接]
跳转到指定楼层
楼主
发表于 2013-6-2 15:53:57 | 只看该作者 回帖奖励 |倒序浏览 |阅读模式
  16. Klopodo por iluminiĝo

  En la nokto post manĝado de la bongusta rizo oferita de Suĝata, Gotamo iris al Gaja kaj ekserĉis taŭgan lokon por sidi kaj mediti. Li trovis banjanarbon kaj sidiĝis en ĝia orienta flanko, kiun oni kredis stabila kaj libera de tremo kaj skuado. Sidiĝinte kun siaj dorso al la arbo kaj kruroj kruciĝintaj, Gotamo faris firman decidon: “Eĉ se miaj haŭto, nervoj kaj ostoj detruiĝos kaj mia sango sekiĝos, mi ne forlasos la sidejon antaŭ ol mi atingos la perfektan saĝon, kiu estas la plej supera iluminiĝo kaj kondukas al eterna feliĉo.”

  Li meditis per la metodo atenti pri siaj spiradoj. Estis antaŭnokto de la plena luno. En la unua periodo de la nokto multaj malbonaj pensoj, priskribitaj kiel malica dio Marao kaj ties armeo, sin trudis en lian menson. En lia koro aperis  pensoj de deziro, avido, timo kaj alkroĉiĝo, sed li ne permesis tiujn pensojn perturbi lian koncentradon. Li sidis pli firme ol antaŭe. Li ekperceptis trankvilecon kaj sentimecon kiam li lasis la pensojn aperi kaj malaperi per si mem. En la unua periodo de la nokto, li ekhavis povon travidi siajn pasintajn vivojn.

  En la dua periodo de la nokto Gotamo komprenis la efemerecon de la vivo, kaj kiel vivestaĵoj mortas nur por denove renaskiĝi. En la tria periodo de la nokto, li eksciis la kaŭzon de ĉiuj malbonoj kaj suferoj, kaj kiel liberiĝi de tio. Li komprenis kiel ĉesigi malĝojon, malfeliĉon, suferon, maljuniĝon kaj morton.
回复

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-5-7 04:06 , Processed in 0.056851 second(s), 14 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表