佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
查看: 4020|回复: 0
打印 上一主题 下一主题

2-15. Sciiĝo pri vera karaktero

[复制链接]
跳转到指定楼层
楼主
发表于 2013-8-22 06:53:33 | 只看该作者 回帖奖励 |倒序浏览 |阅读模式
  2-15. Sciiĝo pri vera karaktero

  Iuvespere, kiam Reĝo Pasenadi de Kosalo babilis kun la Budho, sur la vojo paŝis vico da asketoj kun nodita hararo, harkovrita korpo kaj longaj ungoj. Ili preterpasis malrapide kun la kapo malalte klinita. La reĝo tuj stariĝis kaj genuiĝis por fari adoron al ili, prononcante sian nomon trifoje.

  La reĝo revenis al la Budho kaj diris: “Sinjoro, certe ekzistas sanktuloj inter tiuj asketoj. Rigardu, kiel trankvile ili paŝas kun la kapo klinita.” La Budho vidis per siaj magiaj okuloj, ke tiuj viroj ne estas sanktuloj, sed spionoj, kiuj eliris por kolekti informojn.

  “Via Reĝa Moŝto,” diris la Budho,“vidi la veran naturon de aliuloj nur laŭ ties aspekto estas neeble por tiu, kiu havas komfortan vivon. Se ni volas koni la veran naturon de aliulo kaj liajn bonajn aŭ malbonajn kvalitojn, ni devas konatiĝi kun li almenaŭ dum iom da tempo. Ni devas esti saĝaj kaj akramensaj.”

  “Ni povas koni homan purecon per interparolo kun li, observado al lia kuraĝo antaŭ la misfortuno, kaj kompreno al lia saĝo dum diskutado. Reĝo, la malbonaj homoj kutime sin ŝajnigas kiel la bonajn, kaj estas malfacile por vi juĝi ilian moralecon.



回复

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-4-27 21:11 , Processed in 0.056037 second(s), 14 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表