佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
查看: 4133|回复: 0

2-23. Monaĥina komunumo

[复制链接]
发表于 2013-9-27 08:30:26 | 显示全部楼层 |阅读模式
  2-23. Monaĥina komunumo

  En la kvina jaro post sia iluminiĝo, la Budho restis en Vesali kiam li aŭdis, ke lia patro Reĝo Sudodana malsaniĝis. Li tuj faris longan vojaĝon al Kapilavatu por denove viziti la patron kaj instrui la Darmon al li. Aŭdinte la Darmon, la reĝo tuj atingis arahantecon kaj forpasis trankvile post sep tagoj. Ĝuste en tiu jaro fondiĝis la monaĥina komunumo laŭ la peto de Maha Paĝapati Gotami, la onklino kaj duonpatrino de la Budho.

  Maha Paĝapati Gotami iris al la Budho trifoje kaj petadis, ke li ordinu ŝin kiel monaĥinon, sed la Budho rifuzis ĉiufoje sen mencii la kialon. La Budho vojaĝis al Vesali post nelonga restado en Kapilavatu.

  Maha Paĝapati Gotami estis firmvola kaj ne volis cedi tiel facile. Ŝi jam decidis kiel atingi sian sukceson. Ŝi fortranĉis siajn harojn, surmetis flavan veston kaj piediris 150 mejlojn de Kapilavatu al Vesali, akompanate de multaj Ŝakjaj sinjorinoj. Kiam ŝi atingis Vesali, ŝiaj piedoj ŝveliĝis kaj la korpo estis kovrita de polvo. Kun larmoj sur la vizaĝo, ŝi staris ekster la halo, en kiu estis la Budho, ankoraŭ esperante, ke la Budho ordinos ŝin kiel monaĥinon.

  Ananda surpriziĝis vidinte ŝin en tiu ĉi situacio. Gotami, kial vi tiel staras ĉitie? li demandis.

  Estimata Ananda, la Honorulo ne permesas virinojn fariĝi monaĥinoj, ŝi respondis.

  Atendu ĉitie, Gotami. Mi petos la Honorulon pri tio. Ananda diris al ŝi. Kiam Ananda petis la Budhon permesi al Maha Paĝapati Gotami fariĝi monaĥino, la Budho rifuzis. Ananda petis tri fojojn kaj la Budho rifuzis ĉiufoje.

  Do Ananda petis en malsama maniero. Li respektoplene demandis al la Budho: Sinjoro, ĉu virinoj kapablas atingi diversajn ŝtupojn de sankteco kiel monaĥinoj?

  Jes, ili kapablas, Ananda, respondis la Budho.

  Se tio estas vera, Sinjoro, estas pli bone, ke virinoj povas fariĝi monaĥinoj, diris Ananda, kuraĝigite pro la respondo de la Budho.

  Ananda, se Maha Paĝapati Gotami volontas observi monaĥinajn regulojn pri la Ok Kondiĉoj, ŝi kalkuliĝos kiel ordinita monaĥino.

  Kiam Ananda parolis pri la Ok kondicoj al Maha Paĝapati Gotami, ŝi ĝojplene konsentis observi tiujn regulojn kaj fariĝis monaĥino per si mem. Nelonge poste ŝi atingis arahantecon. La aliaj Ŝakjaj sinjorinoj ordinitaj ankaŭ atingis arahantecon.

  La fondiĝo de monaĥina komunumo kun reguloj estis oportuno, kiun la Budho provizis al virinoj unuafoje en la monda historio. Neniu el aliaj religiaj estroj donis tiel altan religian pozicion al virinoj. 
回复

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-3-29 17:03 , Processed in 0.065593 second(s), 15 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表