佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
查看: 4329|回复: 0
打印 上一主题 下一主题

2-25. La spegulo de la Darmo

[复制链接]
跳转到指定楼层
楼主
发表于 2013-10-5 07:57:33 | 只看该作者 回帖奖励 |倒序浏览 |阅读模式
  2-25. La spegulo de la Darmo

  La Budho ekvojaĝis al la nordo de Raĝagaha akompanate de Ananda kaj multaj aliaj monaĥoj. Ili kutime haltis en ĉiu urbo kaj vilaĝo kaj restis tie iom da tempo, por ke la Budho instruu la Darmon al la lokanoj.

  Ili haltis ĉe loko nomata Brika Halo en malgranda vilaĝo Nadika. Hazarde okazis, ke en la vilaĝo forpasis kelkaj monaĥoj kaj laikaj budhanoj, do Ananda volis scii la estontan staton de tiuj mortintoj.

  La Budho diris, ke ili ĉiuj jam atingis almenaŭ unu el la ŝtupoj de sankteco ĉar ili jam praktikis tion, kion ili lernis. Li daŭrigis: Estas tute nature por homoj morti. Sed vi lacigus min se vi farus tian demandon ĉiufoje kiam homoj mortas. Do mi donos al vi kurson nomatan La Spegulo de la Darmo per kiu nobla disĉiplo povas prediki per si mem: Por mi estas ne plu suferoj, nek statoj malbonaj kaj malaltaj. Mi estas Sotapana anstataŭ viktimo, kiu estas destinita refali en malaltajn statojn. Mi certas pri la fina iluminiĝo.

  Ananda, kio estas la Spegulo de la Darmo? Nobla disĉiplo havas absolutan kredon je la Budho, Darmo kaj Samgo. Pro la kredo, li elspezas multe da tempo por konsideri aŭ pensi pri la grandaj kvalitoj de la Tri Juveloj. Tiuj pripensoj helpos lin disvolvi la grandajn kvalitojn en si mem kaj la povon koncentri sian menson. Tiuj rezultoj helpos lin atingi sotapanan, la unuan ŝtupon de sankteco.

  Posedante la Spegulon de la Darmo, nobla disĉiplo povos prediki per si mem, ke li ne plu falos al malaltaj statoj, kiaj infero, besta mondo, anima mondo kaj aliaj statoj suferaj kaj malfeliĉaj.

  Post la kurso ĉe Nadika, la Budho kaj liaj disĉiploj daŭrigis sian vojon al Vesali.
回复

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-4-26 04:07 , Processed in 0.057420 second(s), 14 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表