佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
查看: 5072|回复: 0

2-26. Budha sinteno al mirakloj

[复制链接]
发表于 2013-10-5 07:58:05 | 显示全部楼层 |阅读模式
  2-26. Budha sinteno al mirakloj

  Kiam la Budho vivis en Nalanda ĉe Pravarika Arbaro, viro nomata Kevada iam iris al li, esprimis sian estimon kaj proponis: Sinjoro, Nalanda estas evoluinta urbo. La lokanoj estas prosperaj, kaj ili havas fortan konfidon al la Honorulo. Estus pli bone se vi ordonus al monaĥo montri miraklon de supernatura povo, por ke la homoj de Nalanda konfidu al la Honorulo pli forte.

  La Budho respondis: Kevada, mi ne instruas la Darmon al la bikŝuoj tiamaniere. La Budho respondis same kiam Kevada petis lin en la dua kaj tria fojo. Poste la Budho diris, ke ekzistas tri specaj supernaturaj povoj:

  Estas miraklo de supernatura povo aperigi multajn homojn, trapasi murojn, flugi en la aero kaj iri sur la akvo. Ĉio ĉi estas fizikaj agoj ne plenumeblaj por ordinaraj homoj.

  Estas supernatura povo legi la menson de aliaj homoj.

  Estas supernatura povo gvidi homojn per taŭgaj metodoj laŭ iliaj mensaj disvolviĝoj por iliaj propraj bonoj.

  Se oni prezentas antaŭajn du supernaturajn povojn por impresi homojn, tio similas al prezentado de magiistoj. Monaĥo, kiu praktikas tiaj mondajn miraklojnsuferas de honto, humileco kaj malŝato. Tiaj aktivadoj povas impresi kaj gajni konvertojn kaj sekvantojn, sed ne kondukas iluminiĝon al homoj por liberigi ilin el la suferado.

  La tria speco de supernatura povo, kvankam nomita miraklo, helpas homojn liberiĝi el la suferado. Tio estas la nura supernatura povo taŭga por praktiki.

  La nuraj miraklojkiujn oni devas prezenti estas jenaj: Kiam vi vidas iun plenan de pasio, avido kaj deziro, vi instruas al tiu, kiel sin liberigi el la pasio, avido kaj deziro; kiam vi vidas, ke iu estas sklavo de malamo kaj kolero, vi uzas viajn povojn por helpi tiun regi siajn koleron kaj malamon; kiam vi renkontas iun, kiu estas malsaĝa kaj ne povas kompreni la veran naturon efereran, suferan kaj sendependan de la mondo, vi uzas viajn povojn por helpi tiun forigi sian sensciecon. Tio estas taŭgaj mirakloj, kiujn vi povas prezenti.

  Tiu admono al Kevada ankaŭ kondukis disĉiplinan regulon, kiu detenas monaĥojn de aplikado al mirakloj por impresi homojn kaj gajni konvertojn sen helpi ilin al iluminiĝo. Tio estis klara en la okazo de Pindola.

  Arahanto Pindola Baradŭaĝa famiĝis pro siaj supernaturaj povoj. Kun intenco, ke tiu ĉi monaĥo montru siajn magiajn povojn, riĉulo metis belan bovlon sur la pinton de alta loko kaj provokis al ĉiuj sanktuloj por depreni la bovlon. Se iu povos tion fari, tiu rajtos posedi la bovlon.

  Pindola Baradŭaĝa flugis supren kaj deprenis la bovlon tre facile. Li tion faris por montri al la riĉulo, ke ekzistas sanktuloj en la mondo, pri kio tiu ne kredas. Kiam la Budho informiĝis pri la okazaĵo, li ordonis al Pindola Baradŭaĝa alporti la bovlon. La Budho rompis la bovlon en pecetojn antaŭ la amaso de la monaĥoj, dirante: Mi malĝojas pro via montrado de fizikaj povoj. Vi ne plu rajtas tion fari nur por impresi homojn simplajn kaj sensciajn.

回复

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-3-29 22:22 , Processed in 0.069082 second(s), 15 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表