佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
查看: 4805|回复: 0
打印 上一主题 下一主题

世界语在国际佛学交流中的运用

[复制链接]
跳转到指定楼层
楼主
发表于 2014-1-26 16:37:18 | 只看该作者 回帖奖励 |倒序浏览 |阅读模式
  Utileco de Esperanto en internacia komunikado pri Budhismo
  世界语在国际间佛学交流中的运用
  
  Kun la disvolviĝo de scienco kaj tekniko, pli kaj pli boniĝas la kondiĉo por internacia komunikado. Tio ankaŭ donas grandan oportunecon por budhanoj en diversaj regionoj de la tuta mondo. Tamen la lingva problemo fariĝis malfacile transigebla baro. La naciaj lingvoj kutime estas ege malfacile lerneblaj por alilandanoj. Mi donas ekzemplon pri ĉina edukado. Kvankam ĉiuj lernantoj en Ĉinio eklernas la anglan lingvon en la elementa lernejo kaj eĉ en infanĝardeno, kaj krome ny , preskaŭ en ĉiuj budhismaj kolegioj aŭ universitatoj de Ĉinio oni ankaŭ instruas la anglan, tamen ege raras la budhanoj, kiuj scipovas interkomuniki kaj paroli pri Budhismo angle. Do la klopodo por ilia lernado de la angla lingvo estas preskaŭ vana. Ĉu estas alia solvo por transpasi la lingvan baron dum nia interkomunikado? La respondo estas certa. La plej efika solvo estas apliki Esperanton por propagandi kaj disvastigi Budhismon.
  随着科学技术的日新月异,国际间的交流也越来越方便,这也给全世界不同地区的佛教徒带来了更多便利。然而,语言问题仍然是一个不可逾越的障碍。理解其他民族语言对非本民族人而言上总是异常的困难。我举一个中国的例子,虽然所有的中国人从小学甚至幼儿无就开始学习英语,几乎在所有的佛学院,或中国的大学也教授英语,但只有极少的佛教徒能够自由地运用英语来宣传佛教。对绝大多数人而言,英语学习是一种浪费。那么有没有其它方法能够解决这个语言问题呢?答案是肯定的:这个最有效的方法就是运用世界语来弘扬佛法。
  Esperanto estas artefarita lingvo facila, utila kaj vaste aplikata en diversaj rondoj de diversaj landoj. Oni povas libere uzi ĝin en internacia komunikado kaj atingi nivelon pli altan ol en aliaj lingvoj nur post mallonga lernado. Ekzemple en nia lando preskaŭ ĉiuj tradukaĵoj el la ĉina lingvo estas faritaj de eksterlandaj profesiuloj pri la ĉina lingvo, tamen la esperantaĵoj tradukitaj el la ĉina lingvo estas faritaj nur de ĉinaj esperantistoj.
  世界语作为一门人造语言,简单、有用且被广泛应用于不同国家的各个领域。人们只需经过很短时间的学习就能在国际交往中运用自如。举个例子,几乎所有其它语言对中文原著的翻译都得由国外资深的汉学家完成,但是世界语译作则常常出自中国普通世界语者之手。
  Do estas kelkaj avantaĝoj pri aplikado de Esperanto en budhisma komunikado.
  世界语在佛学交流中运用方面的优势。
  Facileco: Kvankam oni devas elspezi sufiĉe longan tempon kaj grandan energion por ellerni naciajn lingvojn, tamen Esperanto nur bezonas preskaŭ dekonon da tempo kaj energio. Preskaŭ ĉiuj homoj kapablas mastri Esperanton en mallonga tempo se ili lernas ĝin same diligente kiel al la aliaj lingvoj. Per intensiva metodo oni eĉ povas atingi mezan nivelon en nur unu monato.
  简易性:虽然人们应该花足够长的时间去学习掌握民族语言,然而世界语几乎只需要其十分之一的时间和精力。如果人们能像学习其他语言那样努力地学习世界语,几乎所有人都能在很短的时间内掌握它。若方法得当,甚至能在一个月内就达到中级水平。
  Vasta aplikebleco: Kvankam la sumo de esperantaj uzantoj estas ne komparebla kun tiu de grandaj naciaj lingvoj, tamen ĝi estas uzata preskaŭ en ĉiuj landoj, do oni povas trovi esperantistojn en diversaj regionoj de la mondo.
  广泛的实用性:虽然世界语者与民族语言使用者在数量上无法相比,然而,世界语几乎在所有的国家都或多或少地被使用着,人们总能在地球的各个角落发现世界语者。
  Precizeco: Pro ĝia reguleco kaj facileco, oni povas esprimi sian ideon pli precize en Esperanto. Tio pliefike evitas la miskomprenon dum la komunikado. Do oni povas fari ĝin pera lingvo dum nia interkomunikado kaj precipe tradukado pri Budhismo. Se ni unue esperantigas budhismajn verkojn, la esperantaj samideanoj el diversaj landoj povas elesperantigi ilin en siajn proprajn lingvojn. Tio estas multe pli efika ol tio, ke ni ellernas diversajn naciajn lingvojn por la tradukado.
  准确性:由于它的规则和简单,人们可以更准确地表达自己的思想,更有效地避免交流中的误解。因此人们在交流中,尤其是在佛学作品的翻译中可以使用世界语。如果人们首先用世界语翻译佛学作品,那么其他地区的世界语者就能够将这些作品译成本民族的语言,这比我们学习更多的民族语言更加有效。
  Sama idealo: Veraj esperantistoj estas pacamantoj kaj ili same klopodas por la monda paco kiel veraj budhanoj. Ili havas pli intiman rilaton kun budhanoj kaj en la paciga afero ili volonte kontribuas per siaj energio kaj fervoro. Do ĝuste pro tio, multaj esperantistoj volontas doni helpon dum nia budhisma laboro per Esperanto.
  共同的理想:真正的世界语者通常是和平主义者,他们和真正的佛教徒一样为世界和平而努力。他们常常亲近三宝,并把自己的满腔热忱奉献给和平事业。正因如此,很多的世界语者愿意通过世界语帮助大家弘法利生。
  Ĉi tie mi donas kelkajn sukcesajn ekzemplojn.
  以下是一些成功的例子。
  Nun estas du budhismaj organizoj por esperantistoj en la mondo. Unu el ili estas BLE (Budhana Ligo Esperantista, http://www.budhana.org) kaj la alia estas JBLE (Japana Budhana Ligo Esperantista http://www001.upp.so-net.ne.jp/jble/Budhismo.html), ili faris grandan kontribuon en propagando de Budhismo per Esperanto. Krome en Ĉinio estas speciala retejo BRE (Budhana Retejo Esperantista, Esperante: http://www.budhano.cn Ĉine: http://www.budhano.com), kiu lanĉiĝis antaŭ ĉirkaŭ dek jaroj. Kiel esperantisto, Monaĥo Miaohui ekpraktikis Esperanton en budhisma rondo nelonge post sia monaĥiĝo, lanĉis la retejon BRE kaj retradion BRE (http://www.budhano.cn/podkasto), kaj ankaŭ ektradukis budhismajn verkojn en Esperanton. Ĝis nun kvin libroj jam sukcese tradukiĝis en Esperanto, kaj el tiuj jam eldoniĝis du broŝuroj kaj tri diskoj el voĉlegitaj tradukoj. La eldonitaj libroj kaj diskoj distribuiĝas en pli ol dudek landoj. Menciinde estas, ke dum lia laboro multaj esperantistoj el Ĉinio kaj eksterlandoj oferis grandan helpon en korektado kaj modifo de la tradukoj, kaj iuj esperantistoj eĉ elesperantigis la tradukojn de Miaohui en siajn proprajn lingvojn. Krome, aliaj membroj el BLE kaj JBLE ankaŭ faris multajn laborojn en esperantigado de budhismaj verkoj.
  这是国际上两个世界语佛学组织:BLE(世界语佛教协会http://www.budhana.org),JBLE(日本世界语佛教协会http://www001.upp.so-net.ne.jp/jble/Budhismo.html)。他们为佛学世界语的宣传做了大量工作。此外,在中国也有专门的佛学世界语网站:BRE(世界语佛学网http://www.budhano.cn Ĉine: http://www.budhano.com),它于十年前就已投入使用。作为世界语者,妙慧法师出家之后即开始将世界语应用于佛教领域,他创建了BRE网站以及BRE网络广播(http://www.budhano.cn/podkasto)。至今他已将五本佛学书翻译成世界语,其中已有两本成功出版并附有三张有声光盘。书籍和光盘已流向二十多个国家。值得一提的是,在翻译过程中,来自国内外的很多世界语者对文稿的校正和修订都给予了极大帮助,一些世界语者甚至已经开始将世界语版翻译成他们的民族语。此外,来自BLE JBLE的一些会员也为佛学书籍的翻译工作付出了巨大的努力。
  Monaĥejo Tiefosi ĉe Urbo Xi’an estas unika ĉina budhisma monaĥejo, kie estas esperanta etoso kaj oni povas lerni Esperanton kaj Budhismon samtempe. En la monaĥejo okazas diversaj esperantaj aktivadoj krom tiuj de Budhismo. Ĉiuj esperantaj samideanoj ankaŭ estas bonvenaj en la monaĥejo, kaj ekde antaŭ tri jaroj dekoj da samideanoj el diversaj landoj jam gastis,lernis kaj interkomunikis pri Budhismo kaj Esperanto en la monaĥejo. Ekde la kuranta jaro en la monaĥejo okazas internaciaj novjara esperanta aktivado kaj somera lernejo de Esperanto per kunlaboro kun esperantaj organizoj. Se budhanoj el diversaj landoj interesiĝas pri Esperanto, sed ne povos trovi ŝancon por lerni ĝin, ni ĉiam estas pretaj liveri la instruan helpon en Monaĥejo Tiefosi, kaj se bezone, ekster la monaĥejo. Fakte ni ankaŭ klopodas por pretigi internacian kurson aŭ lernejon pri Budhismo. Nia plano estas, ke la lernantoj el diversaj landoj unue partoprenos intensivan kurson de Esperanto en unu monato, kaj poste ili lernos Budhismon rekte en Esperanto dum du monatoj en la monaĥejo. Ĉiuj helpoj por tio estas bonvenaj.
  铁佛寺位于西安市,是中国唯一一座具有世界语氛围的佛教寺院,人们在那里既可以研习佛法也可以学习世界语。寺院已多次举办佛学世界语活动,欢迎世界各地志同道合的世界语者。三年以来有数十位来自不同国家的世界语者前来学习交流。今年,在世界语者的帮助下,寺院在新年和暑期举办了两期世界语活动。如果各国佛教徒对世界语感兴趣,但是又缺少学习的机会,铁佛寺就能提供世界语教学帮助。事实上我们也正在为组织佛法学习的国际班而努力。我们的初步计划是:让来自各国的学习者首先参加为期一个月的世界语学习强化班,然后用两个月时间直接用世界语学习佛法,全程学习皆在寺院内安排。欢迎来自外界的帮助和建议!
  Krom la supremenciitaj ekzemploj, Esperanto ankaŭ estas plivaste aplikata en aliaj religioj. En la esperantaj konferencoj landaj kaj internaciaj oni kutime okazigas esperantajn kunsidojn pri diversaj religioj. Tio donas al esperantistoj tre bonajn kondiĉojn por koni kaj lerni religiojn pere de Esperanto. Ĝuste pro tio mi sincere proponas, ke budhanoj kaj precipe budhismaj organizoj kaj kolegioj el diversaj landoj ekatentu pri Esperanto kaj kreu bonan kondiĉon apliki Esperanton en budhismaj aferoj, por ke pli da homoj en la tuta mondo ricevu favoron de Budhismo pere de Esperanto.
  除以上提及的例子,世界语也被更广泛地用于其它宗教。在许多大型国际世界语大会上,人们经常组织不同宗教的世界语者座谈。这为世界语者们学习宗教知识创造了更好的条件。正因如此,我真诚地建议:佛弟子尤其是各国佛教组织以及佛教院校,关注世界语并创造条件在佛教活动中使用世界语,让更多的人通过世界语得到佛法的恩泽。
  Verkinto: Miaohui
  世界语原著:妙慧  汉译:清心,张涵
  Retadreso 电邮: miaohui@ebudhano.cn miaohui@wo.com.cn
  电话:18602952209
  Skype: Komencanto
  QQ: 1262764720, 731940441, 609825378
  
回复

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-4-26 18:09 , Processed in 0.071178 second(s), 19 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表