佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
查看: 3149|回复: 0
打印 上一主题 下一主题

Bjalistoka Esperanto-Televido

[复制链接]
跳转到指定楼层
楼主
发表于 2010-5-3 22:14:17 | 只看该作者 回帖奖励 |倒序浏览 |阅读模式
Bjalistoka Esperanto-Televido



TV Esperanto Bjalistoko Bonvenon en nova Bjalistoka Esperanto-Televido! En ĝi spekteblos ĉiun duan semajnon filmetoj, kiuj rilatos al Bjalistoko kaj ĝia regiono, kulturo, festoj kaj kutimoj,
kaj al la 94-a Universala Kongreso kaj ĝia preparado. Krome vi povos vidi gravajn aŭ malpli gravajn eventojn de pola Esperanto-movado kaj de Esperantujo tutmonda.
La 35-a parto Ĉi-foje vi spektos:
- renkontiĝon inter bjalistokaj kaj esperantaj verkistoj dum UK,
- koncerton de filharmonia koruso en Esperanto,
- malfermon de Internacia Kongresa Universitato en Bjalistoko

Odsłony: 92 La 34-a parto Ĉi-foje spekteblas:
- "Estraro de UEA respondas" kaj resumo de la Ĝenerala Direktoro,
- Solena Malfermo kaj opinioj de la kongresanoj,
- Invito al la 95-a UK en Havano

Odsłony: 341 La 33-a parto Ĉi-foje spekteblas, rilate al la Kongreso:
- tibeta mandalo - kion simbolas kaj kiel estas kreata,
- spektaklo "Bjalistoka Babelturo"
- LKK resumas la kongreson

Odsłony: 322 La 32-a parto Ĉi-foje spekteblas du, eble la plej gravaj, malfermoj en la historio de bjalistoka Esperanto-movado: Solena Malfermo de UK kaj malfermo de Centro Ludoviko Zamenhof kun ekspozicio tie.

Odsłony: 1303 La 31-a parto Ĉi-foje estos prezento de du libroj: fotoalbumo pri Bjalistoko kaj intervjuo kun verkintoj de nova biografio de Zamenhof.

Odsłony: 457 La 30-a parto Ĉi-foje spekteblas:
- preparoj de Bjalistoka Filharmonia Koruso por la Kongreso,
- provludoj de Bjalistoka Dramteatro de la teatraĵo "Domo sur la landlimo" en Esperanto,
- kiel infanoj de unu el infanĝardenoj lernas Esperanton.

Odsłony: 452 La 29-a parto En la 29-a parto spekteblas du aferoj ligitaj kun Esperanto, tio estas koncerto de esperantlingvaj kantoj de Bjalistoka Kantostudio pri Bjalistoko mem, kaj prezento de nova itinero de la urbo: "Bjalistoko de Esperanto kaj pluraj kulturoj". Vi ankaŭ spektos ĉi-semajne historian piknikon pri soldatoj, kiu okazis en Bjalistoka Vilaĝmuzeo.


Odsłony: 270 La 28-a parto Lastatempe en Varsovio okazis scienca pikniko, kiun partoprenis esperantistoj - pri tio registraĵon al ni sendis Robert Kamiński. Krom tio vi vidos du aferojn el Bjalistoko - tiel nomatan "galerion sur korto" kaj pentekostan aranĝon preparitan en bjalistoka vilaĝmuzeo.

Odsłony: 295 La 27-a parto Ĉi-foje spektindas: "Ok Superuloj" - konkurso por volontuloj, "Silvarium" - enarbara ĝardeno, Internacia Festivalo de Kuirarto en la Foirplaco.

Odsłony: 310 La 26-a parto Ĝi estas ĉefe dediĉita al la Brita Esperanto-Kongreso okazinta ĉi-printempe en Salisbury. Tie prof. John Wells informis pri 50-jariĝo de JEB kaj Angela Tellier pri la programo "Springboard to languages". Fine ni spektigas alian jubileon, sed en Bjalistoko - de Podlaĥia Muzeo.

Odsłony: 285 La 25-a parto La parto estis registrita ĉefe okaze de la festa datreveno de tago, kiam mortis Ludoviko: en la 1-a liceo okazis gejunula scikonkurso pri Esperanto kaj Zamenhof, kaj ni intervjuis specialan gaston, tradukiston Tomasz Chmielik. Krome direktoro de Podlaĥia Muzeo rakontos pri historio de sia institucio.

Odsłony: 243 La 24-a parto En la paska parto krom ĉi-okaza speciala foiro spekteblas ankaŭ la Pdlaĥia Turisma Foiro kaj antaŭprezento de "Tero el la ĉielo" - ekspozicio prezentota dum la Universala Kongreso.

Odsłony: 313 La 23-a parto Ĉi-foje videblas la konkurso de podlaĥiaj valoraĵoj, intervjuo kun bjalistokano Konrad Andrzejuk vizitinta Japanujon, kaj ĉeokaze ankaŭ raporto pri origamio kaj interlerneja ĉampionado por la plej interesa origamiaĵo.

Odsłony: 290 La 22-a parto En ĝi spektu ĉi-foje ekspozicion de lignaj modeloj de bjalistokaj konstruaĵoj, intervjuon kun nova eŭropa volontulo Christophe kaj konkurson pri fotoj de Podlaĥio. La programon finas poŝtkarto de Jakobo Ŝapiro.

Odsłony: 281 La 21-a parto Ĉi-foje spektu: Festivalon de Skoltaj Kantoj "Bi-Pi", 260-jariĝon de Bjalistoko, raporton de la vivo de LKK de la 94-a UK, informon pri nova Zamenhof-parko en Berlino, kaj sekvan poŝtkarton de Bjalistoko.

Odsłony: 382 La 20-a parto Ĉi foje de la interno de la urbodomo ni invitas al: la dua parto de intervjuo kun Aleksander Korĵenkov; Oraj Ŝlosiloj - ĉiujara konkurso por agemaj bjalistokanoj; ekspozicio pri 260 jaroj de Bjalistoko; prezento de sekva historia foto.

Odsłony: 506 La 19-a parto Estas intervjuo kun Aleksander Korĵenkov pri La Ondo de Esperanto kaj lia laboro (dua parto de la intervjuo aperos venonteldone); peto de bjalistoka urbestro honorigi UEA per la Nobel-pacpremio; sinprezento de Pafklik kaj la plej nova lumdisko; konkurso pri lignaj kabanoj; prezento de historia poŝtkarto bjalistoka.

Odsłony: 596 La 18-a elsendo de TV Esperanto En la unua novjara parto de bjalistoka Esperanto-televido ni proponas al vi: trarigardi unu el publikaj lecionoj de Esperanto kiuj okazas ĉiusemajne en Esperanto Cafe; raporton pri la Granda Orkestro de Festa Helpo partoprenita de geesperantistoj; du koncertojn de okazinta en Slovakio Ago-Semajno, novjara balo; historian foton pri Bjalistoko.

http://tvbialystok.pl/tvesperanto/programy
回复

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-4-29 18:28 , Processed in 0.060035 second(s), 14 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表