佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
查看: 3403|回复: 0
打印 上一主题 下一主题

29. Malriĉulo bruligis sian malnovan vestaĵon

[复制链接]
跳转到指定楼层
楼主
发表于 2014-4-6 14:51:27 | 只看该作者 回帖奖励 |倒序浏览 |阅读模式
  29. Malriĉulo bruligis sian malnovan vestaĵon

  Iam antaŭe iu vivis mizere pro malriĉeco. Li laboris por aliuloj, gajnis maldelikatan vestaĵon kaj surmetis ĝin.

  Iu vidis tion kaj diris al li: "Naskiĝinte el alta klaso, vi estas filo de nobelo. Kiel vi rajtas surporti tiel maldelikatan vestaĵon?  Mi instruos al vi metodon akiri la plej bonan vestaĵon. Faru laŭ mia instruo, kaj mi ne trompos vin."

  La malriĉulo ĝojegis kaj obeis al li.

  La viro bruligis fajron antaŭ la malriĉulo kaj diris al li: "Nun demetu vian malbonan vestaĵon kaj ĵetu ĝin en la fajron. Poste vi trovos la plej bonan vestaĵon el la fajro."

  La malriĉulo tuj demetis sian vestaĵon kaj ĵetis ĝin en la fajron.

  Poste, li serĉadis la novan vestaĵon en la fajro, sed trovis nenion.

  La mondanoj ankaŭ kondutis same. Ili havis homan vivon pro sia bona konduto en la pasintaj vivoj, do ili devus bone protekti ĝin por praktiki bonan konduton kaj havi al si meriton. Sed ili estis trompitaj de aliaj religioj kaj malicaj demoninoj: "Vi devas kredi min. Praktiku asketismon kaj ĵetu vin en fajron aŭ valon. Post kiam vi detruos vian korpon, vi renaskiĝos en la paradizo por ĝui grandan feliĉon."Aŭdinte tion, ili rezignis sian vivon. Post la morto, ili naskiĝis en infero kaj suferis mizere. Perdinte la homan vivon, ili sin havigis nenion, same kiel la malriĉulo.
回复

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-4-28 18:57 , Processed in 0.056223 second(s), 14 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表