佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
查看: 3564|回复: 0
打印 上一主题 下一主题

35. Spegulo en la skatolo de trezoro

[复制链接]
跳转到指定楼层
楼主
发表于 2014-4-19 10:09:11 | 只看该作者 回帖奖励 |倒序浏览 |阅读模式
  35. Spegulo en la skatolo de trezoro

  Iam vivis malriĉulo. Li ŝuldis grandan sumon al aliaj kaj ne kapablis redoni, do li povis fari nenion ol forfuĝi.

  En dezerto li trovis skatolon plenan de trezoro. Sur la trezoro kuŝis spegulo sub la skatola kovrilo.

  Vidinte la skatolon, la malriĉulo ege plezuriĝis kaj tuj malfermis ĝin. Sed kiam li vidis homfiguron en la spegulo, li teruriĝis kaj diris kun ĉebruste alpremitaj manoj: "Mi opiniis, ke la skatolo estas malplena, sed tute ne scias, ke vi estas ene. Bonvolu ne koleri kontraŭ mi!"

  La ordinaraj homoj ankaŭ estas similaj. Turmentite de sennombraj ĉagrenaĵoj kaj persekutite de morto, Marao kaj ŝuldatoj, ili volas fuĝi el la vivirklo de naskiĝo kaj morto. Ili praktikas bonan konduton kaj akumulas meriton en Budhismo ĝis ili vidas la skatolon de trezoro. Sed ili konfuziĝas pro la spegulo de egoo, misprenas la vidpunkton pri egoo kiel veron kaj kroĉiĝas al ĝi. Pro tio ili degeneras, perdas ĉiujn meritojn,  meditajn atingojn, purecon, kaj sanktajn fruktojn de la tri ŝtupoj. Simile al la malsaĝulo, kiu forĵetis la trezoron, la homoj kroĉiĝintaj al egoo ankaŭ faras same.
回复

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-4-28 07:10 , Processed in 0.060836 second(s), 14 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表