佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
查看: 4129|回复: 0
打印 上一主题 下一主题

40. Sufero pro kalveco 

[复制链接]
跳转到指定楼层
楼主
发表于 2014-5-5 09:01:52 | 只看该作者 回帖奖励 |倒序浏览 |阅读模式
40. Sufero pro kalveco 

  Iam estis kalvulo. Li suferis ne nur malvarmon vintre kaj varmon somere, sed ankaŭ pikadon de moskitoj kaj tabanoj. Pro tio li turmentiĝis tagnokte kaj ege ĉagreniĝis.

  Venis kuracisto lerta pri diversaj kuracartoj. La kalvulo vizitis lin kaj diris al li: "Mi petas, ke vi kuracu min de la kalveco."

  La kuracisto ankaŭ estis kalva. Li demetis sian ĉapon, montris la kapon kaj respondis: "Ankaŭ mi ege suferas pro la kalveco. Se mi povus kuraci kalvecon, mi nepre kuracus min unue por forigi la suferon."

  La mondanoj ankaŭ tiel kondutas. Turmentite de la sufero el la naskiĝo, maljuniĝo, malsaniĝo kaj morto, ili volas trovi  metodon por atingi senmortecon. Aŭdinte, ke ŝramanoj, bramanoj kaj aliaj bonaj kuracistoj en la mondo lertas en kuracado, ili iras al tiuj kaj diras: "Ni deziras, ke vi forigu nian suferon de la efemeraj naskiĝo kaj morto, por ke ni ĉiam vivu en feliĉo kaj eterneco." La bramanoj kaj aliaj respondas: "Ankaŭ ni suferas de la efemeraj naskiĝo kaj morto, kaj same strebas por la feliĉo kaj eterneco, sed ankoraŭ ne trovis tion. Se ni trovos tion, ni tion posedos kaj ankaŭ donos al vi." Ili similas al la kalvulo, kiu turmentiĝis sed ne povis resaniĝi.
回复

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-4-29 05:39 , Processed in 0.062224 second(s), 14 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表