佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
查看: 3779|回复: 1

*konven/i

[复制链接]
发表于 2016-3-4 13:45:23 | 显示全部楼层 |阅读模式
*konven/i (ntr) Esti konforma al tio, kion postulas la situacio, la reguloj, la moroj: la rubandoj konvenas al la junularo k la varmaj peltoj al la maljunulojZ; kio konvenas al sciuro ne konvenas al vulturoZ; tiu artista diletanteco […] konvenas al stato de riĉecoZ; li tuj ekregis sin, kiel konvenas al reĝa filoB; la ĉemizo estis multekolora, kiel konvenas por la matena tualetoB; por bela buŝeto de virino nenio malpli konvenas ol predikoZ; al mia kor’ konvenas nun funebriZ. ☞ deci, taŭgi, sidi 6. Rim. En deci estas pli sentebla la nuanco de devo, en konveni tiu de konformeco.
konvena. Tia, ke ĝi konvenas: tio estus tre konvena por mi danci kun vi!Z; ruĝaj ŝuoj por funebro certe estis ne tre konvenajZ; trovi konvenan por si okuponB; ili metis la piedojn sur la tablon, ĉar ili opiniis, ke ĉio estas konvena por iliZ; laŭ sia eksteraĵo li ŝajnis konvena homoZ (akceptinda en societo); ĝi estas malnobla mondo, mi estas la sola konvena estaĵo en ĝiZ.
konvene. En konvena maniero: ŝajnis al mi, ke la historio aspektos plej konvene, se ĝi iros en la mondon solaZ (senornama); estas ne konvene tion rakonti!Z; mi ĝin portus mem, se estus konvene.
konveno. Stato de tio, kio konvenas: kiel […] la konveno permesisZ. ☞ konveneco.
konveneco. Eco de tio, kio estas konvena: la reguloj de la konvenecoB; nur por konveneco li rigardis la desegnaĵojnB.
interkonveni Ⓣ (pp aparato, programo ks) Esti kapabla funkcii kun alia aparato, programo ktp: la malnova programo ne interkonvenas kun la nova mastruma sistemo. ☞ kongrua. ➞ interfaco.
interkonvena. Interkonvenanta: interkonvenaj aparatoj.
malkonvena. Kontraŭa al konveno: fi, kia malkonvena esprimo!Z; personoj, kiuj postulas, ke en la gravega demando, kiu koncernas la tutan sorton de la afero, la tute nepreparita E-istaro donu respondon en la daŭro de kelkaj semajnoj, montras jam per tio, ke ili nur faras malkonvenan ŝerconZ.
malkonvenaĵo. Io malkonvena: rakonti al mi centon da malsaĝaj historioj, por konvinki min respondi al iaj malkonvenaĵoj, kvazaŭ mi estus tia virino!Z; en societo estas tre malagrable rimarki, ke la vesto malordiĝis k prezentas malkonvenaĵonZ.
nekonvena. Ne konforma al konveno: mi trovas tion plej altgrade nekonvena, ke oni aŭskultu fremdan birdonZ; ĉar li estis en uniformo, li opiniis nekonvena laŭte kriiZ; vi scias, en tia loko estas nekonvene (bredi anserojn)Z.
回复

使用道具 举报

 楼主| 发表于 2016-3-4 13:46:16 | 显示全部楼层
*taŭg/i (ntr)
1 (io) Esti bona por io, uzebla por ia celo: ne ĉiuj fruktoj taŭgas por la manĝadoB; supozante, ke mia karto povos taŭgi al vi por ia alia okazoZ; kio taŭgas por somero, ne taŭgas por vintroZ; ilia teksaĵo ne taŭgos por vestox; la kanto ne taŭgas por la tamburo, tute ne taŭgas dum la Diservo k en Paska matenoZ; tiu artikolo ne taŭgas por nia gazeto; tempaĝo, kiu taŭgas por nenio, nur por remaĉadi la farojn de la antaŭa tempoZ; la rozoj taŭgas nur por rigardi k flari ilinZ; kio servas por ĉio, taŭgas por nenioZ; por kio taŭgas kuri?
2 Havi ian valoron, povi esti uzata: E. tute taŭgas praktike; unu vido taŭgas, pli ol dek aŭdojZ; de ŝafo senlana eĉ lanero taŭgasZ.
3 (iu) Havi kapablon por io: ili estis enuigaj, neniu taŭgis por kompanioZ; mi konvinkiĝis, ke mi por la komuna medicina praktikado tute ne taŭgasZ; li taŭgas nek por studo, nek por ludoZ; homoj, kiuj tre malbone taŭgos kiel memstaraj gvidantojZ.
taŭga. Tia, ke taŭgas
1 ĝi: E. montriĝis kiel lingvo taŭga en ĉiuj rilatojZ; mi opinias la nunan tempon ne taŭga por tia iniciativo;
3 li/ŝi: li estas la sola taŭga prezidantoZ; ricevi ian taŭgan instruiston por la gramatikoZ; ni ne havas ankoraŭ en aliaj landoj personojn pli taŭgajn por la nomitaj oficojZ; la supervivo de la plej taŭgaj, laŭ la darvina teorio.
taŭge. En taŭga maniero: li taŭge plenumis sian komision.
taŭg(ec)o. Eco de io, iu taŭganta: lingvo havanta nenian praktikan taŭgonZ; taksi ies taŭgecon por plenumi taskon. Rim. Taŭgeco estas ideo pli vasta ol konveneco; konveni insistas pri ĝusta adaptiĝo de io al ĝia speciala uzo, taŭgi rilatas al ĉiuj ĝiaj uzoj: tetaso konvenas nur por trinki teon, sed ĝi taŭgas ankaŭ kiel ĉerpilo, mezurilo; servi k utili montras prefere la bezonon, kiun oni havas pri io aŭ la profiton, kiun io donas. Io, kio servas por ia celo, plej ofte taŭgas por ĝi, sed ne ĉiam: glacipeco povas servi kiel lenso al ludanta infano, sed ne taŭgas por tia uzo.
netaŭga. Tia, ke ĝi, li, ŝi ne taŭgas por iu tasko: vi elektis la netaŭgan ŝlosilon; en okazo de netaŭgeco ĝi havos la rajton anstataŭigi lin per alia personoZ.
sentaŭga. Tia, ke ĝi, li, ŝi taŭgas por nenio, havas nenian taŭgecon: mia versaĵo ricevis formon tute sengustan k sentaŭganZ; tiuj novaj versoj estas tute sentaŭgajZ: homo sentaŭga, homo malbonfaremaX; ĉiuj malbonaj poetoj, gazetistoj k artistoj, kiuj estas tute sentaŭgajZ; la mondo estas tute sentaŭga!Z.
sentaŭgaĵo. Io, kio povas servi al nenio. ☞ skorio, rubo.
sentaŭgulo. Homo, kiu havas nenian valoron: se oni kutimigas sklavon al dorlotiĝado, li poste fariĝas sentaŭguloZ.
回复 支持 反对

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-3-19 15:07 , Processed in 0.064794 second(s), 15 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表