佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
查看: 5979|回复: 3

第一课

[复制链接]
发表于 2016-12-1 22:17:51 | 显示全部楼层 |阅读模式
山西五台县玄真寺
佛学世界语进修课程
第一讲
LA VIVO DE LA BUDHO
Parto I
  1-1. La sonĝo de Reĝino Maha Maja
  Antaŭ pli ol 2500 jaroj vivis reĝo nomata Sudodano. Li edziĝis al Kolija reĝidino nomata Maha Maja. La geedza paro regis en la regno de Ŝakja militista tribo vivanta ĉe Kolija Regno en la norda Hindio, kie estas Nepalo nun. La ĉefurbo de Ŝakja Regno nomiĝis Kapilavasto kaj situis ĉe la montpiedo de Himalajo.
  Reĝino Maha Maja estis filino de Reĝo Anĝano de Kolijo. Pro ŝia beleco oni nomis ŝin Maja, kiu signifas "vizion". Sed la plej mirindaj kvalitoj estis ŝiaj virto kaj talento, do ŝi estis naturdotita kun plej altaj inteligenteco kaj pieco. Reĝo Sudodano tute konformis al sia aminda edzino. Li estis nomata "La reĝo de la leĝo" ĉar li regis en la regno laŭ la leĝo. Neniu el la Ŝakjanoj estis pli honora kaj respektinda ol li. Lin admiris ne nur la nobeloj kaj korteganoj, sed ankaŭ la civitanoj kaj komercistoj. Ĝuste en tiu nobela familio naskiĝos la Budho.
  La reĝino havis vivecan sonĝon kiam ŝi dormis en la palaco en plenluna nokto. Ŝi trovis, ke kvar ĉielanoj portis ŝin al Anota Lago en Himalajo. Post banado al ŝi en la lago, la ĉielanoj ŝin vestis per ĉielaj vestaĵoj, ŝmiris per parfumoj kaj ornamis per ĉielaj floroj. Baldaŭ aperis elefanto portanta blankan lotusfloron per sia trunko. Ĝi iris ĉirkaŭ ŝi trifoje kaj eniris en ŝian uteron tra la dekstra flanko de ŝia korpo. Poste la elefanto malaperis kaj la reĝino vekiĝis, sciante, ke ŝi ricevis gravan mesaĝon, ĉar elefanto estas simbolo de honoreco en Nepalo. La reĝino rakontis la sonĝon al la reĝo frumatene en la sekva tago. La reĝo konfuziĝis, kaj tuj alvenigis kelkajn saĝulojn por diskuti pri la aludo de la sonĝo.
  "Via Reĝa Moŝto," diris la saĝuloj, "vi estas feliĉa. La ĉielanoj elektis nian reĝinon kiel patrinon de la plej pura infano, kiu fariĝos grandulo." La reĝo kaj reĝino tuj ekzaltiĝis aŭdinte tion.
Ili tiel plezuriĝis, ke ili invitis multajn landajn nobelojn al festeno en la palaco por informi ilin pri la bona novaĵo. Oni eĉ ne forgesis la homojn bezonantaj helpon kaj donacis manĝaĵojn kaj vestaĵojn al la malriĉuloj en la celebrado. La tuta regno avide atendis la naskiĝon de la nova reĝido, kaj Reĝino Maja ĝuis gravedecon feliĉan kaj bonfartan, havante puran vivon por si mem kaj la naskota bebo.
  Ekzerco 1-1. La sonĝo de Reĝino Maha Maja
  1. kiu estis Sudodano?
  2. Kie li regis?
  3.Kiu estis la reĝino?
  4. De kiu regno ŝi venis?
  5. Kio estis ŝia sonĝo?
  6. Kion ŝi faris en la mateno?
  7. Kion la reĝo faris post la sonĝo?
  8. Kial la reĝo kaj reĝino ĝojis post la sonĝo?
9. Kion faris la reĝo por montri sian ĝojon?

回复

使用道具 举报

发表于 2016-12-24 13:47:41 | 显示全部楼层
1. Sudodano estis reĝo antaŭ pli ol 2500 jaroj.
2.Li regis en la regno de Ŝakja militista tribo vivanta ĉe Kolija Regno en la norda Hindio, kie estas Nepalo nun.
3.La reĝino Maha Maja estis filino de Reĝo Anĝano de Kolijo.
4.Ŝi venis la regno de Ŝakja militista tribo vivanta ĉe Kolija Regno en la norda Hindio, kie estas Nepalo nun.
5.Ŝia sonĝo estis pri la elefanto eniris en ŝian uteron.
6.Ŝi rakontis la sonĝon al la reĝo en la mateno.
7.La reĝo  tuj alvenigis kelkajn saĝulojn por diskuti pri la aludo de la sonĝo.
8.Ĉar la saĝuloj diris,ke la ĉielanoj elektis la reĝinon kiel patrinon de la plej pura infano, kiu fariĝos grandulo.
9.Por montri sian ĝojon la reĝo invitis multajn landajn nobelojn al festeno en la palaco por informi ilin pri la bona novaĵo.
回复 支持 反对

使用道具 举报

 楼主| 发表于 2017-4-16 02:51:08 | 显示全部楼层
5.Ŝia sonĝo estis pri la elefanto eniris en ŝian uteron.


5.Ŝia sonĝo estis pri la elefanto, kiu eniris en ŝian uteron.

Ŝi sonĝis, ke elefanto eniris en ŝian uteron.


回复 支持 反对

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-3-29 21:15 , Processed in 0.077381 second(s), 15 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表