佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
查看: 3508|回复: 0
打印 上一主题 下一主题

“Kapabla Azeno”--百喻经031

[复制链接]
跳转到指定楼层
楼主
发表于 2010-5-4 11:46:13 | 只看该作者 回帖奖励 |倒序浏览 |阅读模式
31. “Kapabla Azeno”


  Iam bramano volis okazigi religian ceremonion. Li ordonis sian lernanton: "Mi bezonas bakitajn urnojn por la ceremonio. Iru al la bazaro kaj dungu metiiston por mi." La lernanto obeis, kaj iris al la hejmo de metiisto.

  Tiam la metiisto portis per azeno bakitajn urnojn al la bazaro por vendi, sed survoje la azeno rompis ĉion dum momento. Li povis fari nenion alian ol reveni hejmen deprimita, kaj ploris ĉagrene pro la perdo. Vidinte lin, la lernanto demandis: &quotro kio vi tiel ĉagreniĝis?" La metiisto respondis: &quotor min vivteni, mi laboregis pene dum longa jaro, kaj elfaris multajn bakitaĵojn, tamen kiam mi portis ilin al la bazaro por vendi, la damninda azeno rompis ĉion dum momento. Ĝuste pro tio mi ĉagreniĝis."

  Aŭdinte la respondon, la lernanto diris kun ĝojo: "Tiu azeno estas vere eksterordinara! Ĝi eĉ kapablas momente detrui ĉion, kion vi elfaris dum tiel longa tempo. Nun mi volas ĝin aĉeti." La metiisto ekĝojis, kaj tuj vendis la azenon al li.

  Kiam la lernanto revenis kun la azeno, la bramano demandis: &quotro kio vi alvenigis azenon anstataŭ la metiiston?" La lernanto respondis: "Tiu ĉi azeno estas multe pli kapabla ol la metiisto por bakitaĵoj. Ĝi povas detrui ĉiujn urnojn, kiujn elfaris la metiisto dum longa tempo." Informiĝinte pri tio, la bramano riproĉis lin: "Kiel senscia kaj malsaĝa vi estas! Tiu ĉi azeno povis hazarde detrui la bakitaĵojn, tamen ĝi ne scipovas elfari tion eĉ dum cent jaroj."

生词:

azeno (azen·o) 驴子
religia (religi·a ← religi·o) 宗教的
ceremonio (ceremoni·o) 仪式
lernanto (lern·ant·o ← lern·i) 学习者,学生
bakita (bak·it·a ← bak·i) 烤过了的
urno (urn·o) , 骨灰瓮
porti (port·i) 穿,
rompi (romp·i) 打破
deprimita (deprim·it·a ← deprim·i) 沮丧的, 挫折的
deprimi (deprim·i) 使沮丧, 使挫折
ĉagreni (ĉagren·i) 困扰
vivteni (viv·ten·i ← ten·i) 养活, 维持生活
pene (pen·e ← pen·i) 尽力
elfari (el·far·i ← far·i) 成就, 完成
damni (damn·i) 判入地狱
eksterordinara (ekster·ordinar·a ← ordinar·a) 非常的
ordinara (ordinar·a) 平常的
detrui (detru·i) 破坏


回复

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-5-5 00:05 , Processed in 0.051542 second(s), 14 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表