佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
查看: 3597|回复: 0
打印 上一主题 下一主题

Kverelo inter Du Demonoj--百喻经041

[复制链接]
跳转到指定楼层
楼主
发表于 2010-5-4 12:04:29 | 只看该作者 回帖奖励 |倒序浏览 |阅读模式
41. Kverelo inter Du Demonoj


  Iam antaŭe, du demonoj komune posedis skatolon, bastonon kaj paron da sandaloj. Ili konfliktis unu kun la alia por proprigi al si ĉion el ili. Do ili senĉese kvereladis tagnokte.

  Tiam iu vidis tion, kaj demandis: "Je kio raras la skatolo, bastono kaj sandaloj, ke vi eĉ kvereladis tiel furioze?" La demonoj respondis: "La skatolo povas eligi vestaĵojn, manĝaĵojn, matracojn, litaĵojn kaj ĉiujn aliajn bezonaĵojn; per la bastono oni povas subigi ĉian malamikon, ke ili neniam kontraŭstaru plue; kaj per la sandaloj oni povas flugi libere en la ĉielo." Informiĝinte pri tio, la viro diris al la demonoj: "Tenu vin malproksimaj por momento, ke mi dividu ilin konvene por vi." Je lia ordono, la demonoj iris malproksimen. La viro do prenis la skatolon kaj bastonon, kaj per la sandaloj li flugis en la ĉielon. La demonoj ektimis, sed povis fari nenion kontraŭ tio. La viro do diris al ili: "Nun mi ja posedas tion, pri kio vi kvereladis senĉese. Ne kverelu plue."

生词:

kverelo (kverel·o ← kverel·i) 争论
demono (demon·o) 恶魔
komune (komun·e ← komun·a) 共同地
posedi (posed·i) 拥有, 具有, 占有
bastono (baston·o) ,
sandalo (sandal·o) 涼鞋
konflikti (konflikt·i ← konflikt·o) 冲突
proprigi (propr·ig·i ← propr·a) 据为己有
propra (propr·a) 自己的,个人的
rara (rar·a) 珍奇的; 稀有的
eligi (el·ig·i ← el) 弄出
matraco (matrac·o) 被褥,垫被
litaĵo (lit·aĵ·o ← lit·o) 床具
subigi (sub·ig·i ← sub) 降下
kontraŭstari (kontraŭ·star·i ← star·i) 对立, 抵抗
kontraŭ 反对,对抗
dividi (divid·i) , 分享,分离
ektimi (ek·tim·i ← tim·i)开始怕起来




回复

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-5-3 15:10 , Processed in 0.054164 second(s), 14 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表