佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
查看: 4787|回复: 0
打印 上一主题 下一主题

[转帖] 李士俊先生编写的世界语独幕话剧剧本

[复制链接]
跳转到指定楼层
楼主
发表于 2010-5-6 20:56:48 | 只看该作者 回帖奖励 |倒序浏览 |阅读模式
[转帖] 李士俊先生编写的世界语独幕话剧剧本




转帖:http://reto.cn/cgi-bin/forumo/luntan.cgi?id=cina-blq&page=1&action=view&number=7.cgi&img=no
★ 李士俊先生编写的世界语独幕话剧剧本

李士俊先生为北京世界语协会编写的独幕话剧剧本是一个很好的练习口语的学习材料。它使枯燥的学习变的生动活泼,更吸引人。现在介绍到网上,希望能给各地的世界语朋友们以启迪,是我们的学习方式能够更加丰富一些,更加灵活一些。让我们共同提高口语表达能力,迎接国际世界语大会在中国的召开。
Laolun
PUTO EN BAGADADO
Unuakata Dramo
1. abudul(A).mezagxa kolportisto.
2. Patro de Abudul(P),60-jaragxa,malsana
3. edzino de Abdul(E),sommastrino mezagxa.
4. Jacxo: Filo de abdul(J),junulo cx 20-jara.
5. Manjo: Filino de abdul(M),lernantino 10-jara.
6. Najbaroj A.B.C.D
Tempo
En marto de jaro 2003
Loko
Antauxurbo de Bagdad
Sceno
Litcxambro de Abudul kun du pordoj. Unu en la fono kondukanta al la korto,la alia cxe la dekstra fianko kondukanta al strato en antauxurbo de Bagdad.
Kiam levigxas la kurteno,abdul kun kotaj manoj staras cxe la sofo,sur kiu kusxas lia patro malsana.auxdigxas bruado de piocxado el la korto.Rigardante ekesteren abdul ekparolas/
A(Kun la rigardo turnita al la korto): Estu singarda!(Al patro): Kion vi volas pacxjo?
P: (tusas kaj parolas malfacile): Rapidu!Raoidu!Ju pli frue fini la fosadon ,des pli bone!
A: Jes,ni fosadas plenforte.Se ni havus bormasxinon…!
P:  Bormasxinoj mankas! Multaj familioj en Bagdado devas tuj pretigi piton por akvo bezononta okaze de detruo de la akvokonduka sistemo.
A: Kiu atrndis pri urgxa bezono! Milito povos eksplodi en ajna momento!
P: Se ni ne havus puton,ni mortus de soifo,sen trafo de bombo!
A: Ne maltrankvilu pro tio,Pacxjo!
P: Ne maltrankvilu?Kiel mi povus kusxi trankvile?La koro doloretas al mi.
A: Trankviligxu!Ni tuj finos la fosadon.
P: Vi ne devas fosi puton proksime de muro! Mi ja diris al vi,ke estas dangxere!(Tusas.)Se la muro disfalus pro atako de bomboaux misilo,gxi detruus la puton.
A: Se gxi trovigxus meze de la korto kaj gxi gxenus trapason.
P: Kiom profundas nun foso?
A: Pli ol du metrojn.La grundo jam farigxas tre malseka.
P: Tuj apogu la flankojn de la foso per tabuloj!n Gardu vin de disfalo!Prunteprenu tabulojn de la najbaroj.
A: Jes,Mi promesis al la najbara vidvino helpi sxin en fosado de puto.Sxi havas tabulojn.
P: Helpu sxin!Mankas al sxi monon kaj homo post la viktimigxo de sxia edzo en la lasta milito.Helpu la kompatindan.
En rapidas la edzino kun noto en mano.
E: Abdul!La milicio vokas vin al ekzercado!
A: Ekzercado!Por kio utilas la marsxo kaj pafekzercado!Oni atkos per bomboj kaj misiloj!Vane perdi tempon!
E: Do laboru hejme.La fosado de puto bezonas vin.
A: Sed mi devas aperi tie sur la placo por trejnado.Mi devas lerni estingon de fajrego kaj helpon al vunditoj.
E: Do vi iru.
A: Vi zorgu pri la fosado de la puto!Prunteprenu tabulojn kaj apogu la flankojn de la fosjxo por eviti disfalon!
E: Kion fari?
A: Do Jacxjo venu supren en la foso kaj kun vi pruntpreni tablojnde najbaroj.
E;Se li elvenos,kiu dauxrigu la fosadon?
A(pripensante): Manjo iru malsupren por tio.Sxi jam estas 13-jara,ankaux sxi sciu,kio estas milito!
P:  Akvon! Akvon al mi! La koro doloretas al mi!
A: Momenton,pacxjo!(al la edzino)Donu akvon al pacxjo.Li prenu kuracilon!
E: Jes,Jes. Menjo!Diru al Jacxjo,ke li iru pruntprni tabulojn!
M(aperas cxe la pordo al la korto)Cxu li venu surpren el la food?
E: Jes.Vi malsuprenigxu por dauxri la fosadon.
M(envenas)Panjo!Kial mi fosu kaj li iru por tabuloj?li fosadu. Viro pri fotas! Mi iru por tabuloj.
A: Bone,do mi foriros.Gardu vin de disfalo!
E: Iru,mi zorgos pri cxio.
Abudul foriras.
M:  Mi rimarkis tabulojn ankaux cxe Ahmed Lama.Ni iru pruntepreni ili.
E: Bone.Momenton,unue mi donu akvon al avo.
M: Unue mi iru demandi Ahmed.Sed li kondentos pruntedoni,tiam mi venos voki vin por helpo.
E: Bone.
P: Mi jam ne bezonas akvon!Iru tuj por tabuloj!Nepre sekurigxu la fosadon!
E: Mi prenu akvon kaj medikamenton por vi.(Sxi tion faras): Pacxjo,mi iras kune kun Manjo por tabuloj.
P: Iru tuj!
M: jes.Fracxjo laboras lerte kaj rapide.Baldaux ni atingos la akvoninvelon.
E: Iru manjo!
M: Avo,ni tuj revenos.
Sxi kaj la patrino eliras.La patro trinkas akvon kaj prenas medikamenton. Silento regas por momento. auxdigas bruoj de piocxado en la fosafo en la korto.
PLdirektas sian rigardon en la korton tra la pordo): Hej!Jacxjo!Cxu vi zwdas min>Kiom profundas la foso,nun?
Vocxo de J: Cxirkaux 3 metrojn!
P: Jam tiel profunda!Cxu la tero estas saturita je akvo?
J: Preskaux saturita.
P: Dangxere!Tuj venu supren!Atendu gxis alporto de tabuloj!
J: Eligxi mi ne poxas.Helpon mi bezonas por tio!
P: Do cxesu fosi!Dangxere!
J: Ni devas rapide pretigi la puton.Kiu scias,kiam komencigxos la atako?!Eble morgaux,eble post horoj!
P: Tamen disfalo povus vin enterigi viva!Cxesu fosi!
J: La flankoj de la foso estas fortika.Neeblos disfalo.
P: Gardu vin,knabo!La foso jam tiel profundas!
J: Ni devos helpi la najbarinon.Ni ne povas perdi tempon.
P: Ne hastu!Momenton prokrastu!
J: Sed la atakon oni ne prokrastos!
P: Cxesu.knabo!Cxesu estas dangxere!
J: Dangxere!Dangxere!Kie estas sekuro! Eble tuj nin trafos misiloj kaj bomboj!
P: Ne perdu vian sagxon,knabo!Momenton prokrastu!Disfalo povas tuj vin mortigi!
J: Ho,mi cxesos!La tero pli malsekigxas!Sxajne tuj ni jam atingos la nivelon de la subtera akvo!
P: Venu supren.Abdul forestas!Baldaux revenos via panjo kaj fratino.
auxdigxas pasxbruoj.M envenas kun tabuloj portataj sursxultre.
M: Avo!Jen tabuloj!(Sxi portas tabulojn en la korton.auxdigxas bruo de falantaj tabuloj sur la tero)Fracxjo,ni alportas tabulojn!
ELenvenas kun tabuloj,kies pezo sxin kurbigis): Ho bonaj tabuloj!Kiel pezaj!
P: Tuj dementu ilin!Helpu la knabon elligxi el la foso.La foso jam…
E(portas la tabuloj en la korton. auxdigxas brugo de la falantaj tabuloj. Ekkriego de disfalo ae la flankoj de la faso.)Ho,Alaho!Disfalas la foso!Savu Jacxjon!Savu lin!
P: Ho,Alaho!
M(sxrika): Ho,Cxielo!kion fari! Savu Jacxjon!Help! Help!Najbaroj,
Help,Help!
Enkuras najbaroj kaj demandas pri la kauxzo.Iuj elkuras baldaux revenas kun fosiloj.
A: La foso tro profundas.Tuj telefonu al la fajrbrigado por helpo!
B: Mi telefonu al gxi.
C: Kie estas Abdul?
E: Li iris al la milicia trejnejo.
C: Tuj revenu lin!
A: Sxnuregon!Malsupren mi iru por elfosi la knabon!
M: Jen sxnurego.Ankaux mi malsuprenigxu.
P: Mi avertis foje kajfoje: Dangxero!Dangxero!
E: Pacxjo,estu trankvila,sinjoro Diris alvoki abdul.
P: Trankvila!Minacas bomboj kaj misiloj,jen disfalo de la foso!Alaho!Pro kio vi tiel kruele nin punas!
E: Ripozu kviete,pacxjo!Malforta estas via koro!
P: Mi ripozu!Mia koro!Ho,Alaho!
Vocxo de abdul: Kie estas Jacxjo?!
M: Mi auxdis la vocxon de pacxjo!Li revenas!
Abdul enkuras pala Li tuj kuras en la korton.
Abdul(rapidante al la pordo): Malsuprenigu min en la foson!Tuj!Elprenu la enfa,intan teron!
Rumoro en la KORTO: Estu atentema! Ne vendu Jacxjon per piocxo!Jam aperas lia kapo?Sangas?Tuj bandagxu lian vundon!Tuj eliru lin! Ni levu lin supren per la korbo! Portu lin en la cxambron por lavi kaj bandagxial li la vundojn!
Oni portas Jacxjon sangmakulitan en la cxambron.Klopodoj por lin helpi per purigo kaj bandagxado de la vundoj.
E: Jacxjo!Vekigxu,Jacxjo!Cxu io doloras al vi?Vekigxu!Parolu!
P: Kaj ni volas helpi la najbarinon,sed ecx ne povas helpi nin mem!Ho,Alaho!
A: Jacxjo!Vekigxu! Ni devas tuj porti lin en hospitalon!Tuj,ne perdu tempon!
Najbaro A;Li konvulsias kaj cxesas spiri!
E: Jacxjo!Jacxjo!Vekigxu! Vekigxu!
P:  Alaho! Alaho!Ho,mia koro!
A:  Pacxjo!Pacxjo! Prenu akvon!(al la edzino)Medikamenton!
Najbaro B: La maljuna sinjoro svenas!Tuj helpu!
A: Lasu lin kusxi senmove!(al edzino)Tuj donu al li
medikamenton!
Najbaro A: La avo cxesas spiri!
E kaj A: Ho! Alaho!Tuj portu ilin en hospitalon!
Najbaro C:  Hieraux okazis simila akcidento pro foso de puto. Maljunulo mortis de kormalsano pro pena fosado!
M: Helpon!Rapidu!ne perdu tempon!
A: Ni rapidu.Manjo restu hejme por gardo!
Cxiuj kune portas la vunditan knabon kaj la maljunulon el la cxambro.Restas en la cxambro nur la knabino.Sxi falas sur la sofon kaj veas.
Manjo: Ho,Alaho!Savu nin el la dangxeroj!
La kurteno falas rapide.
La 13-an de marto,2003
回复

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-4-29 06:30 , Processed in 0.062166 second(s), 14 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表