佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
查看: 4165|回复: 0
打印 上一主题 下一主题

[转帖]★ 欧洲委员会网站不利世界语的言论在世界语者抗议声中被撤下

[复制链接]
跳转到指定楼层
楼主
发表于 2010-5-8 16:02:13 | 只看该作者 回帖奖励 |倒序浏览 |阅读模式
[转帖]★ 欧洲委员会网站不利世界语的言论在世界语者抗议声中被撤下



  ★ 欧洲委员会网站不利世界语的言论在世界语者抗议声中被撤下

      

  EU-retejo kapitulacis post plendoj de Esperantistoj

  by Redakcio ? Laste modifita: 2006-02-03 00:16

  La retestro de la prilingva retejo de la Eŭropa Unio kapitulacis antaŭ la ferocaj atakoj de irititaj Esperantistoj. La retejo ne plu asertas, ke artefaritaj lingvoj kiel Esperanto ne havas historion, kulturon aŭ denaskajn parolantojn. La tuta alineo, kiu celis montri kial Esperanto ne taŭgas por uzo en EU, estis forviŝita la 30-an de januaro. Almenaŭ ĝis la 2-a de februaro nenio nova aperis en ĝia loko. Evidente al EU mankas seriozaj argumentoj kontraŭ Esperanto.

  Fine de novembro la Eŭropa Komisiono publikigis unuafoje oficialan komunikon pri multlingveco kaj lingva diverseco. Samtempe estis publikigita ankaŭ la nova prilingva retejo de EU.

  Piednoto de la oficiala komuniko klarigas, kial Esperanto ne taŭgas por uzo en EU: "Kompreno pri aliaj kulturoj venas per lernado de la lingvoj kiuj ilin esprimas; pro tio la Komisiono ne instigas al uzado de artefaritaj lingvoj, kiuj laŭdifine ne havas kulturajn referencojn"

  Similan sintenon reflektas klarigo en la prilingva retejo: "Kion pri lingvo artefarita? Laŭdifine, tia lingvo estas nenies denaska lingvo, kaj vortoj sen ligo al historio aŭ al viva kulturo ne estas sufiĉe precizaj por juraj celoj."

  Tiuj du frazoj klare esprimas oficialajn argumentojn de EU kontraŭ Esperanto, sed samtempe estas klare eraraj. Tial dum la lastaj du monatoj multaj esperantistoj turnis sin al la administrantoj de la retejo por peti klarigojn aŭ por protesti. Unu el la plej lastatempaj leteroj estis tiu de la usona esperantisto Steven Brewer.

  - Mi ekhavis la ideon kiam mi legis la antaŭajn artikolojn en Libera Folio kaj pensis ke mi povus verki respondon en la angla kiu eble estus konvinka, li rakontas.
  Ni publikigas plenan tradukon de lia anglalingva letero, kiu evidente estis la lasta guto en la jam plenega glaso de la EU-retestro.

  Mi kredas ke estas tre stulta kaj senperspektiva strategio, diskriminacii kontraŭ artefaritaj lingvoj, dirante ke tiuj ne havas denaskajn parolantojn, historion aŭ kulturon. La eldiraĵoj en via retejo tamen estas ne nur stultaj, sed disvastigas falsajn kaj misgvidajn asertojn al la publiko. Inkludante tiujn asertojn, vi montras profundan ignoron flanke de vi mem kaj flanke de la organizaĵo kiun vi reprezentas.

  Esperanto estas artefarita lingvo kiu havas milojn da denaskaj parolantoj (infanoj kiuj kreskis en familioj kun Esperanto kiel sia ĉiutaga lingvo) kaj kiu havas pli ol cent jarojn da kulturo kaj historio. Aldone, ĉar ĝiaj parolantoj venas el pli ol cent landoj dise en la mondo, Esperanto jam renkontis kaj solvis multajn el la centraj demandoj de internacia komunikado, malsame ol la plej multaj aliaj lingvoj.

  Ĉar ĝiaj parolantoj venas el multaj landoj, Esperanto apenaŭ havas politikan potencon, kaj povas ŝajni bagatelaĵo misfamigi ĝin. Sed kiam Eŭropo provas kontraŭi la lingvan imperiismon de la angla, Esperanto povas esti la sola espero por preventi la detruon de minoritataj lingvoj kaj kulturoj. Vi eble ne povas subteni Esperanton, sed mi kuraĝigas vin almenaŭ resti neŭtrala. Ĉesu disvastigi malicajn kaj falsajn asertojn pri Esperanto. Se vi ne povas fari ion konstruan, almenaŭ ne malutilu.

  La respondo de la retestro estis simpla, kaj ĉi-foje li decidis ankaŭ malkaŝi sian veran identecon. La respondoj de la retestro al la pli fruaj, finnlingvaj demandoj de Libera Folio estis nesubskribitaj, eble ĉar la retestro mem ne povis legi la demandojn nek verki la respondojn.

  - Reage al via retpoŝta letero, ni forigis la mencion pri artefaritaj lingvoj en la respondo al Demando 7 en la paĝo de Oftaj Demandoj de la retejo Eŭropo kaj Lingvoj ĉe la adreso http://europa.eu.int/languages/en/document/59. Dankon pro via kontribuo al la plibonigo de la enhavo en la portalo.

  La letero estis subskribita de "Robert Rowe, retestro, portalo Lingvoj kaj Eŭropo, Eŭropa Unio". Evidente temas pri la sama Robert Rowe, kiu almenaŭ antaŭ la estiĝo de la nova prilingva retejo estis estis la estro de la retejo de la traduk-sekcio de EU.

  La teksto pri artefaritaj lingvoj malaperis ne nur el la anglalingva versio, sed el ĉiuj diverslingvaj versioj de la "Oftaj Demandoj". Forigante la mencion pri artefaritaj lingvoj, s-ro Rowe supozeble esperis liberiĝi de la ĝenaj leteroj de esperantistoj kiuj plendis pri la erara teksto. Tamen oni povas supozi, ke nun li anstataŭe devos respondadi al demandoj pri tio, kial nenio estas menciita pri Esperanto en la retejo. Nova oficiala respondo al tiu demando supozeble jam estas preparata de la EU-burokratoj.


  http://www.liberafolio.org/2006/eulingvorespondo3/
回复

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-5-4 15:53 , Processed in 0.072719 second(s), 14 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表