佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
查看: 4223|回复: 0
打印 上一主题 下一主题

[转帖]Tripitako

[复制链接]
跳转到指定楼层
楼主
发表于 2010-5-9 14:09:38 | 只看该作者 回帖奖励 |倒序浏览 |阅读模式
[转帖]Tripitako



Tripitako

El Vikipedio, la libera enciklopedio.
Kategorioj: Sanktaj libroj | Budhismo
Tripitako estas unu el pluraj kolektoj de kanonaj tekstoj de la Budhismo:
1. La palia Tripitako (pali Tipitaka), sankta por la theravada skolo,
2. La sanskrita Tripitako (sanskrite Tripitaka), pli malfrua (la Budho mem evitis uzi la sanskritan, lingvo de kleruloj, kaj prefere uzis la lingvojn de la popolo) kaj antaux longe malaperintan, sed antaux tio bazo de:
3. La cxina Tripitako, kaj
4. La tibeta Tripitako (tibete Kanjur).
La tripitakoj 2-4 estas sanktaj por la mahajana skolo, 4 ankaux por la vagxrajana.
La pali Tripitako konsistas el tri partoj (pitakoj).
1. Vinaya-pitaka - la korbo de la disciplino, kiu enhavas - krom bibliografio pri la Budho - cxefe la regulojn pri la vivo de bhiksxuoj (budhismaj monahxoj) kaj bhiksxuinoj.
2. Sutta-pitaka - korbo de la sutroj, kiu enhavas la la paroladojn de la Budho kaj de liaj cxefaj personaj discxiploj en la formo de konversacioj, sed ankaux kiel aforismoj, poemoj kaj komentoj.
3. Abhidhamma-pitaka - la korbo de la pura dharmo, kiu enhavas detalan analizon de la budhisma psikologio, priskribata en seka stilo sen la literaturaj ornamoj de la du unuaj pitakoj.
La sutropitako siavice konsistas el kvin cxefaj partoj:
1. La kolekto de longaj sutroj (Dîgha-nikâya), entute 34.
2. La kolekto de mezlongaj sutroj (Majjhima-nikâya), entute 152.
3. La kolekto de grupigitaj sutroj (Samyutta-nikâya), entute 2889 malpli longaj tekstoj, lauxteme arangxitaj en 56 subkolektojn.
4. La kolekto de numeritaj sutroj (Anguttara-nikâya), entute almenaux 2308, arangxitaj en 11 subkolektojn, el kiuj la unua temas pri aferoj de kiuj ekzistas nur unu en cxiu kategorio, la dua pri aferoj de kiuj ekzistas du en cxiu kategorio, kaj tiel plu.
5. La kolekto de mallongaj sutroj (Khuddaka-nikâya), malpli kohera aro de pli memstaraj tekstoj, el kiuj la plej fama estas la Dharmo-pado (Dhammapada).
La tutajxo - ampleksa kiel pli-malpli 11 biblioj - originis kiel literaturo busxa. Laux la klasika tradicio, oni recitis, redaktis kaj parkerigis gxin dum pluraj sinsekvaj koncilioj (palie sangâyana), el kiuj la unua tuj post la morto de la Budho, la dua cent jarojn poste kaj la tria dum la tempo de la imperiestro Asoko. Tiuj tri okazis en Hindio, kaj la tria fine aldonis la lastan parton de Abhidhammapitaka. Dum la kvara koncilio, en Cejlono en la unua jarcento antaux Kristo, oni fine fiksis la tekston ankaux skribe, sur palmfolioj. Du pluaj koncilioj okazis en moderna tempo en Birmo: la kvina en Mandalay en 1870, kaj la sesa en Rangoon en 1956.
Citita el "http://eo.wikipedia.org/wiki/Tripitako"
Laste redaktita je 04:24, 3. Jun 2005. La enhavo estas havebla sub GNU Free Documentation License.
回复

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-5-7 15:47 , Processed in 0.061145 second(s), 14 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表