佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
查看: 3958|回复: 0
打印 上一主题 下一主题

转帖] Pri Budhismo

[复制链接]
跳转到指定楼层
楼主
发表于 2010-5-9 14:13:59 | 只看该作者 回帖奖励 |倒序浏览 |阅读模式
转帖] Pri Budhismo



  Pri Budhismo  

  by Stechjo at 02:30PM (PDT) on June 4, 2005  |  Permanent Link  |  Cosmos


  Ĉar paroli pri Budhismo estas granda tasko mi devis decidi pri kio mi parolos.

  Jen la fina instigo de la Budho:

  “Faru lumon al vi mem. Apogu vin sur vi, ne sur aliulo.  Faru mian darmon via lumo, gvidu vin per ĝi kaj ne lasu vin gvidi per iu alia instruo”.

  Mi supozas ke, aparte en Kalifornio, oni konas eĉ iomete, la historion de la Budho kaj la bazajn instruojn.  La Budhismo estas vivfilozofio ateista aŭ sendia.  Kiam oni petis de li, ĉu estas Unua Kaŭzo, ĉu estas Dio?  Li silentis, tiam diris: “Pri tio mi ne povas diri.  Mi enkarniĝis por savi la homaron kaj liberigi ĉion el sufero per la siniluminiĝo.

  Li estis ja princo, kiu eĉ en junaĝo, estis pensema knabo.  Lia patrino mortis nur kelkajn tagojn post lia naskiĝo kaj sia fratino respondecis lian vivon en la palaco, kie li restis, protektata kantraŭ ĉiuj realoj de la socio.

  Li mem decidis viziti ekster la palaco kaj alfrontis maljunulon, malsanulon, ĵus mortinton kaj asketon.

  Li neniam antaŭe spertis tiajn al li ĝenigajn aferojn.  Pro tio li decidis, tuj post la naskiĝo de sia unu-sola filo, Rahulo, forlasi la vivon de princo kaj iri en arbaron por praktiki asketismon por ke li eltrovu la kaŭzojn de “suferado”.

  Mi nun devas klarigi ke la unuaj tradukantoj de la Sutroj, la sanktaj skribaĵoj de Budhismo, estis ofte Kristanaj misiistoj kiuj uzis la Kristanan pensmanieron kaj terminaron.  Ili elektis la vorton “Sufero” por traduki la Sanskritan vorton “dukha”.

  La vorto ? dukha ? vere signifas, inter alia: maltrankviliĝon, malkontentiĝon, suferadon, k.t.p.  Tiel, oni povas priskribi kaj la perdon de domŝlosilo kaj la morton de infano kiel ? dukha.

  La bazaj instruoj, kiuj kongruas inter ĉiuj Budhanaj skoloj kaj tradicioj estas:

  La Kvaropa Nobla Vero:

  1)       La Vero de Sufero: La vivo estas malkontentiga.  
  2)       La Vero de la Kaŭzo de Sufero: Malkontentiĝon kaŭzas alkroĉiĝo.
  3)       La Vero de Ĉesiĝo de Sufero: La vojo aŭ metodo ja ekzistas por memliberiĝo.
  4)       La ĝusta vojo estas la Okera Nobla Vojo, t.e.
  a.       Prava Vidpunkto
  b.       Prava Penso
  c.       Prava Parolo
  d.       Prava Konduto
  e.       Prava Vivmaniero
  f.         Prava Klopodo
  g.       Prava Atento
  h.       Prava Sinkoncentrigo

  La Tri Trezoroj:

  1)                   La Budho: t.e., kaj la viro kiu vivis inter 490-410 jaroj antaŭ la komuna erao kaj la sentempa (aŭ ekstertempa) sed ĉiam okazanta Budho-Naturo
  2)                   La Darmo: t.e., la Sutroj ? la kolekto de Budha-instruoj, la Vinajo ? la kolekto de reguloj predikataj de la Budho mem, kaj la Abidarmo ? la kolekto de komentarioj
  3)                   La Samgo: unue signifis nur la komunumo de gemonaĥoj, sed post la disiĝo inter la Theravada Skolo (la Skolo de la Saĝuloj) kaj la Mahajana Skolo (la Granda Veturilo por ke ĉiuj povas eluminiĝi), la termino en la Mahajano inkluzivis kaj la monaĥaron kaj la laikaron.

  La koncepto de Karmo:

  La Sanskrita vorto “Karman” simple signifas “agon”.  En Budhismo karmo signifas ke kiel oni pensadas, paroladas kaj agadas, tiel oni spertas rekompencon aŭ bonan aŭ malbonan laŭ la propra volo, kaj en la nuna vivo kaj en la postaj.

  Bonvolu memori ke la Budho mem neniam verkis eĉ unu linion.  Dum sia preskaŭ 50-jara instruperiodo, la Budho piedvagis tra multmiloj da mejloj tra Barato.   Kvankam liaj instruoj restis same ĉie, kie ajn li estis, li ĉiam certigis ke lia instrumetodo konformiĝis al la loko, la vivmaniero kaj la menskapablo de la loĝantaro.

  Ekzemple, en granda urbo li uzis mondumecajn metaforojn, dum inter bienistoj li parolis pri la naturo, kaj la ritmoj de la sezonoj.  Tamen, liaj instruoj ĉiam kongruis.

  Oni neniam surpaperigis eĉ unu vorton de la Budho dum lia vivo, ĉar tiam estis la kutimo ke la disĉiploj kaj monaĥoj parkerigis ĉion versforme. Nur 200 jarojn post la morto de la Budho, la Reĝo Aŝoko kunvenigis la Samganojn por surpaperigi la Instruoj, kiuj iĝis la Vinajo kaj la komenco de la Sutroj.

  En la unua jarcento de la komuna erao oni klopodis kunigi ĉiujn instruojn de la Budho en unu Sutro, nomitan Sanskrite “Saddharma Pundarika Sutro”, t.e., la Mirinda Darmo de la Lotusfloro Sutro.

  Ĉiuj Budhanoj konsideras tiun verkon la plej elstara, kaj fina instruo de la Budho, kiun li instruis dum siaj finaj ok jaroj de la vivo. Mi mem praktikas en la Skolo de la Lotus-Floro Sutro dum 36 jaroj.

  Kiel kutime en Budhismo, La Triera Lotus-Sutro enhavas tri partojn, la malfermantan sutron - la tri-ĉapitran Sutron de Nenombreblaj Signifoj, la Lotus-Sutron mem en 28 ĉapitroj kaj la fermantan unu-ĉapitran sutron, La Kuraĝigo de la Bodhisatvo Universala Saĝeco.

  Oni kutime kromnomis tiun sutron la “Darma Floro Sutro”. En Azio ĉiuj respektegas tiun sutron, eĉ se oni ne praktikas en la Lotus-Floro skolo aŭ eĉ konsideras sin mem Budhano!  Ĝuste kiel okcidentanoj konas la metaforojn kaj parabolojn de la Kristana Biblio malgraŭ la fakto ke oni eble ne kredas je Kristanismo, en Azio ĉiuj konas la metaforojn kaj parabolojn de la Darma Floro Sutro.

  La Darma Floro Sutra estis finfine surpaperigita Sanskrite en Barato dum la dua jarcento de la komuna erao kaj estis portita kaj tradukita en la Ĉinan ĉirkaŭ 406 de la komuna erao de iu duon-ĉina, duon-barata monaĥo, Kumaraĝiva, kaj en Azio oni konsideras lian tradukon la plej konata, plej ŝatata kaj plej lerta traduko de la Sanskrita versio al la Ĉina.

  Oni intencis ke la Darma Floro Sutro estu kaj la kulmino kaj la kompiliĝo de la Budhaj instuoj, kaj oni trovas inter la multaj gravaj konceptoj en tiu sutro kelkajn antaŭe ne esprimitajn konceptojn.

  Inter la gravaj konceptoj estas:

  Lertaj Rimedoj ? ĉiuj instruoj de la Budho finfine gvidas al Iluminiĝo kaj li instruas laŭ la kapabloj de la aŭskultantoj.

  La Ina Iluminiĝo ? antaŭ la Darma Floro Sutro oni kredis ke necesas ke ino reenkarniĝu kiel viro por tiam komenci la Vojon al Iluminiĝo

  Ĉiu posedas Budhan Naturon ? en ĉapitro 12, la Budho diris ke eĉ sia kuzo, Devadato, kiu penis mortigi lin, atingos Iluminiĝon.

  La Semo de Budheco ekzistas en Ĉiuj Estaĵoj ? laŭ via propra sincera peno kaj diligenta praktiko oni povas atingi Iluminiĝon en la nuna vivo.  Ne plu necesas reenkarniĝi vivo-post-vive.

  La Bodhisatvo ? tiu, kiu decidas prokrasti la propran Iluminiĝon por ke oni gvidu kaj istruu aliajn suferantojn laŭ la Vojo al Iluminiĝo.

  Kaj fine, la plej grava koncepto raportita en la kerna, centra 16-a Ĉapitro estas:

  La Eterna Budho ? gravegas ke oni ne konfuzu tion koncepton kun la ideon de la monoteista Dio.  Denove, Kristanaj misiistoj tradukis la Sansritan vorton kiel “eterna”.  Ĝia pli bona signifo estas “ĉie-ekzistanta”, “ekstertempa”, aŭ eĉ “sentempa sed ĉiam okazanta”.

  La Budho donis al ni multajn praktikmetodojn:

  En Usono oni plej ofte pensas pri la zen-stila silenta medito sed tiu metodo estas malpli okazanta en la Budhana mondo ol aliaj, kiujn la Budho rekomendis.

  La diversaj proktikmetodoj estas ke:

  Ni akceptu la Sutrojn kaj ke ni instruu aliajn pri ili.

  Ni laŭtlegu la Sutrojn kaj instigu aliajn fari tion.

  Ni recitu parkere la Sutrojn kaj instigu aliajn fari tion.  En mia propra skolo tio inkluzivas la ĉantadon de la Sankta Titolo de la Darma-Floro Sutro, t.e., Namo Mjoho Renge Kjo.

  Ni kopiu permane la Sutrojn kaj instigu aliajn fari tion

  Mi nun finas mian prezenton kun la Bodhisatva Voto:

  Konsciaj Estaĵoj Sennombras,
  Mi Votas Ĉiujn Savi.

  Niaj Iluzioj Infinitas,
  Mi Votas Ĉiujn Estingi.

  La Instruoj de la Budho Nemezureblas,
  Mi Votas Ĉiujn Studi.

  La Vojo de la Budho Malsuperiĝeblas,
  Mi Votas la Padon Subliman Atingi.


  Mi esperas ke tio heplas vin kompreni kial mi estas tiu, kiu mi estas.

  Kaj mi dankas al vi pro tiu oportuno prezenti miajn komprenojn de la Bidho-Darmo.

  Dankon
原文链接:http://stechjo.myblogsite.com/blog/_archives/2005/6/4/933384.html
回复

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-5-8 04:59 , Processed in 0.059050 second(s), 14 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表