|
[转帖]张夜大佛 GRANDA BUDHO-STATUO EN ZHANGYE
http://www.china.org.cn/world/shi-sichou/sichou14.htm
GRANDA BUDHO-STATUO EN ZHANGYE
la urbo Zhangye, en la meza parto de la Koridora Regiono Okcidente de la Flava Rivero, chiam ghuas la nomon loko abunda je fisho kaj greno sur la altebenajho. Ghi estis ne nur grava staplejo por komercistoj sur la Silka Vojo, sed ankau grava budhisma loko. Menciante la urbon, oni antau chio rememoras la argilan budho-statuon 35 m longan kaj 7.5 m larghan. Ghi estas la plej granda el la kushantaj budho-statuoj en Chinio. La budho-statuo kviete kushas en antikva templo kun delikate fermitaj okuloj.
La templo konstruighis en 1098. Legendo diras, ke siatempe iu nobla bonzo faris meditadon tie kaj subite audis sonon sub la planko. Li faris foson kaj trovis antikvan statuon de kushanta budho inter flavaj brikoj kaj verdaj tegoloj. Pro tio la bonzo decidis konstruigi la Templon de Kushanta Budho-statuo... Post pli ol 100 jaroj iu mongola virino pia je budhismo tranoktis en la templo kaj naskis bebon, kiu poste farighis la unua imperiestro Kublajo (1215--1294) de Yuan-dinastio (1271--1368).
Kiam Kublajo regis Chinion, la Silka Vojo estis movoplena. La giganta budho-statuo de Zhangye altiris al si multajn vojaghantojn, inter kiuj estis fama itala vojaghisto Marco Polo. En liaj vojaghnotoj legighas: "En Zhangye arbare staras temploj kun budho-statuoj ene... La plej granda el ili estas kushanta budho-statuo longa je dekoj da pashoj. Chirkau la budho-statuo staras multaj malgrandaj budho-statuoj ghin salutantaj."
En la agho de 17 jaroj Marco Polo ekveturis orienten kune kun siaj patro kaj onklo kaj venis al Chinio post tri jaroj. Li rapide ellernis la chinan kaj mongolan lingvojn. Kublajo-Hhano shatis tiun saghan junan italon kaj komisiis al li gravajn taskojn. Marco Polo faris inspekton aliloke de Chinio. Li oficvojaghis preskau al chiuj famaj urboj de Chinio kaj iafoje funkciis kiel sendito de Chinio en aliaj landoj. Post 17 jaroj li revenis Italion kaj konigis sian vojaghon al iu verkisto, kiu komponis "Vojagho de Marco Polo". Kaj multaj europanoj sciighis pri pres-arto, kompaso, pulvo kaj bruligeblaj "nigraj shtonoj" sub la tero de Chinio. Poste iuj geografoj faris mapon lau priskribo en la libro. Itala navigisto Kolumbo, leginte la verkon, volis malkovri maran naviglinion al la Oriento. En 1492 li komencis sian ekspediciadon, komandante shiparon kaj kunportante leteron de la hispana regho al la china imperiestro, kaj fine li malkovris la novan kontinenton Ameriko. |
|