|
北京名寺 Famaj Budhismaj Temploj en pekino
http://www.chinareport.com.cn/Gvidlibro/03-gvi-5.htm
Yonghe-lamaejo
| Fama lamaejo en Pekino, konstruita en 1694. Origine ghi estis princdomo de Yinzhen, filo de imperiestro Kangxi. Poste Yinzhen heredis la tronon kaj lia loghejo estis rekonstruita en lamaejon. La lamaejo areas 66400 kvadratajn metrojn kaj en ghi estas 5 tre imponaj budhaj haloj kaj 3 belaj arkadoj kun arkitektura stilo de Han-, Manchur-, Mongol- kaj Tibet-nacioj.
|
Fayuan-templo
| La templo estis konstruita en Tang-dinastio (618-907) kaj rekonstruita en la sekvaj dinastioj. Nun tie estas la China Budhisma Seminario kaj la China Budhisma Asocio. Antau la Mahavira Halo staras 6 steleoj kun notoj pri la historio de la templo faritaj en Ming- kaj Qing-dinastioj (1368-1911).
|
Templo de Kushanta Budho
| La templo estis konstruita antau 1300 jaroj. Ghi distancas de la urbocentro de Pekino je 28 kilometroj. La bronza statuo de kushanta Shakjamunio longas 5.2 metrojn.
|
Templo de Granda Sonorilo
| La templo sidas en la nordo de Pekino kaj nun tie estas Muzeo de Antikvaj Sonoriloj de Chinio. Oni nomas ghin Templo de Granda Sonorilo pro ghia giganta bronza sonorilo farita antau pli ol 500 jaroj. La surfacoj en kaj ekster la sonorilo estas plenaj de budhismaj sutroj el 227 mil ideogramoj. Oni nomas ghin regha sonorilo de Chinio. Tie eksponighas pli ol 100 bronzaj kaj feraj sonoriloj en diversaj grandecoj faritaj en diversaj dinastioj.
|
Biyun-templo
| La templo estis konstruita antau 800 jaroj kaj plivastigita en 1748. Kiam Sun Yatsen forpasis en 1925, lia cherko portempe estis konservata tie. Poste oni faris la malantauan halon Memorhalo de Sun Yatsen.
|
Jietai-templo
| La templo ghuas grandan renomon pro tio, ke ghi havas la plej grandan inican altaron en Chinio. La templo estis konstruita en Tang-dinastio (618-907) kaj multfoje plivastigita en la sekvaj dinastioj. La inica altaro estis konstruita en Ming-dinastio (1368-1644). Kelkaj miljaraj pinoj ghuas grandan famon pro siaj tre interesaj formoj.
|
Tanzhe-templo
| Cirkulas en Pekino diro, ke "Unue Tanzhe-templo, poste Pekino". Tio sugestas, ke la templo havas sufiche longan historion. La templo sin kashas en verdajho meze de montodeklivo en la okcidenta antauurbo de Pekino. Ghi estas la plej granda antikva templo en Pekino.
|
Fahai-templo
| La templo situanta en la okcidenta antauurbo de Pekino estis konstruita en 1439. En la templo estas multaj freskoj pentritaj de kortegaj pentristoj de Ming-dinastio (1368-1644). Ili estas plej bone konservataj kaj plej freshkoloraj freskoj de Ming-dinastio. La freskoj temas pri budhoj, feinoj, animaloj kaj floroj. La totala areo de la freskoj estas 236.7 kvadrataj metroj.
|
|
|