佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
查看: 3596|回复: 0
打印 上一主题 下一主题

[转帖] 塔乐寺三大奇观 Tri mirindaĵoj en Tar-templo

[复制链接]
跳转到指定楼层
楼主
发表于 2010-5-9 14:33:26 | 只看该作者 回帖奖励 |倒序浏览 |阅读模式
[转帖] 塔乐寺三大奇观 Tri mirindaĵoj en Tar-templo



http://www.espero.com.cn/18s/xizang/05z-t-s-1.htm


Tar-templo situas en la valo de Lianhua-monto de la urbeto Lushar, 26 kilometrojn for de Xining, ĉefurbo de Qinghai-provinco, okcidenta Ĉinio. Ĝi estas la naskiĝloko de majstro Congkapa, kreinto de la Flava Sekto de la ĉina tibeta budaismo. Ĝi estas unu el la ses famaj temploj de la Flava Sekto en la tibet-nacia regiono.

Tar-templo konstruiĝis en 1379, kun areo de pli ol 40 hektaroj.Konstruaĵoj de la templo dissemiĝas sur la ambaŭflankaj deklivoj de valeto de Lianhua-monto. La templo ŝtupare staras grandioze kaj majeste. En ĝi versimilaj buter-floroj, brilaj kaj belegaj murpentraĵoj kaj mas-brodaĵoj estas laŭdataj kiel tri mirindaĵoj en Tar-templo.

Buter-floro
Laŭ legendo, buter-floro originis en Tibeto. En 641, kiam princino Wencheng de Tang-dinastio edziniĝis al la loka reĝo Sunzamkampo, ŝi kunportis de la urbo Xi’an al Tibeto statuon de Ŝakjamunio, kiun oni kulte konservas en Dazhao-templo de Lhasa. En frosta vintro mankis al la kredantoj freŝaj floroj por ofero, do la kredantoj faris florojn el butero kaj oferis ilin al Budao por esprimi respekton, poste tio fariĝis moro de la tibet-nacianoj. En 1594 buter-floro enkondukiĝis en Tar-templon. Post penega esplorado de ties metiistaj bonzoj, ĝiaj materialoj kaj teknologio disvolviĝis, kaj ĝi fariĝis altnivela buter-skulptarto aparta al Tar-templo.

Buter-floro estas originala skulptartaĵo, oni skulptas diversajn figurojn el butero, pro tio oni nomas buter-floron ankaŭ buter-skulptaĵo. Ĝi estas kremo de la tibeta kulturo. Buter-floro de Tar-templo ĝuas famon en la tibet-nacia regiono. Ĉiujare en la vespero de la 15-a de la unua monato laŭ la luna kalendaro, en Tar-templo okazas buter-flora ekspozicio. Sur du altaj standoj prezentiĝas diversaj buter-skulptaĵoj. En Tar-templo farado de buter-floro havas kompletajn mekanismon kaj sciencan procedon. Loko, kie oni faras buter-floron, estas nomata flor-korto. En Tar-templo estas du tiaj flor-kortoj, supra kaj malsupra. En la altebenaĵaj frostaj tagoj la metiistaj bonzoj faris intrigohavan buter-skulptaĵaron el blanka butero post knedado, modlado, ŝmirado, desegnado kaj aranĝado. Buter-flora arto heredis karakterizaĵojn de la tibeta budaisma arto -- delikateco, komplikeco kaj lerteco. Kutime la majstro inicis siajn disĉiplojn pri ĝiaj projektado kaj farado en fermitaj kondiĉoj. La du flor-kortoj tenis en sekreto sian temon kaj teknologion, tiel dum longa tempo ili iom post iom formis sian sendependan skolon. En konkurenco disvolviĝas tiu arto, kaj ĉiujare ili eksponas siajn novajn atingojn. Sur la alta stando de buter-floro prezentiĝis buter-skulptaĵoj de montoj kaj riveroj, domoj kaj pavilonoj, floroj kaj arboj, birdoj kaj bestoj en diversaj formoj, kiuj estas bonorde kaj delikate aranĝitaj, i.a. oni aranĝis ankaŭ centojn da hom-figuroj kun grandeco de kelkaj centimetroj ĝis du metroj, ĉiuj estas versimilaj kun harmonia proporcio kaj diversaj mienoj. Iuj el ili eĉ moveblas kiel pupo, kio pliigis iom da mistero.

Murpentraĵo

Murpentraĵo estas unu el la pentraj formoj kun longa historio. Murpentraĵoj en tibetaj budaismaj temploj de Qinghai-provinco estis faritaj per du metodoj: unu estas, ke oni pentris rekte sur muro, kaj la alia estas, ke oni pentris unue sur granda peco da traktita ŝtofo ligne kadrita laŭ grandeco de la muro kaj poste fikse enigis la pentritan ŝtofon sur la muron.

La murpentraĵoj havas riĉan enhavon. Ili temas pri Budao, sutraj reguloj, rakontoj de budaismo, popolaj moroj kaj la nacia historio. Ĝenerale en la pentrado oni kombinas abstraktajn kaj konkretajn formojn, aplikas hiperbolon kaj troigon por krei figurojn kaj uzas ĉefe mineralajn farbojn, kiuj estas longe kolorkonservaj. La peniktuŝoj estas naturaj, fluaj kaj delikataj, kaj la pentraĵoj estas tre taǔgaj por ornamado. Oni akcentas, ke la murpentraĵoj konformu al postuloj de la religia temo kaj havu efekton akordan kun la budaisma cirkonstanco.

Mas-brodaĵo

Mas-brodaĵo estas unu el la tibet-naciaj artaĵoj, kreita de Tar-templo. Oni tondas el diverskoloraj fulardoj homfigurojn, florojn, birdojn, bestojn kaj aliajn formojn postulatajn, remburas ilin per ŝaflano aŭ kotono kaj poste brodas ilin sur kotonan kurtenon. En la granda sutropredika halo de Tar-templo pendas la mas-brodaĵo “Dek ok disĉiploj de Budao” kaj aliaj. Mas-brodaĵoj inkluzivas brodaĵojn kaj mas-tondaĵojn kaj temas ĉefe pri budaismaj rakontoj kaj religia vivo. Mas-brodaĵoj delikate faritaj kun belegaj vivoplenaj bildoj en diversaj formoj estas tradiciaj artaĵoj apartaj al tiu templo kaj mirindaj verkoj de la bonza arto. La procedo konsistas el bilda projektado, tondado, masigo kaj brodado kaj kolorado de iuj bildoj. Mas-brodaĵo havas du specojn, nome la ebena kaj tri-dimensia. Oni faras ĉefe masan gluadon kaj iomete brodadon. Por fari ebenan mas-brodaĵon oni mase gluas diverskolorajn ŝtofajn bildojn tonditajn sur blankan ŝtofon kaj poste brodas la randon per koloraj fadenoj. Por fari tri-dimensian brodaĵon oni plenigas la internon de la tonditaj bildoj per kotono aŭ ŝaflano por reliefigi ilin kaj brode fiksas ilin al simetria ŝtofpeco, poste kunligas ilin per fulardo en grandan kompletan pentraĵon. La masigitaj figuroj impresas tri-dimensie kaj plastike, pro tio oni titolas la faraĵon tri-dimensia mas-brodaĵo. La mas-brodaĵoj temas ĉefe pri Budao, budaismaj rakontoj kaj mitoj. Oni atentas plastikon de homfiguroj kaj elekton de diversaj fulardoj. La mas-brodaĵo “Dek ok disĉiploj de Budao”, kiu pendas en la sutropredika halo de la templo, ja estas raraĵo de la mas-broda arto.


回复

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-5-5 10:15 , Processed in 0.070829 second(s), 14 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表